Imre Székely
Imre Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Imre estis hungara pianisto, komponisto, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis barbély [barbEli].
Imre Székely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de majo 1823 en Mátyfalva (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 8-an de aprilo 1887 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | pianisto |
Imre Székely [1] naskiĝis la 8-an de majo 1823 en Mátyfalva (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Matijovo en Ukrainio), li mortis la 8-an de aprilo 1887 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Imre Székely devenis el juda nobela familio. Li estis mirinfano, li publike pianludis en aĝo 11. En la fruaj 1840-aj jaroj li estis familia muzikinstruisto en grafa familio en Gyömrő. Ekde 1845 li ankaŭ komponadis. En 1846 li koncertis en Transilvanio, en la sekva jaro en Francio, pli poste en Londono. Li vivis pli longe en Londono. En 1852 li finfine ekloĝis en Pest (urbo), kie post jaroj li estis populara muzikinstruisto de la konservatorio ĝismorte.
Elektitaj koncertoj redakti
- Nacia Teatro de Pest (1845)
- Parizo (1847, kune kun Ede Reményi)
Elektitaj komponaĵoj redakti
- Magyar idillek
- Magyar ábrándok