Imre Szacsvay (aktoro)
SZACSVAY Imre [pr. saĉvai] estis hungara aktoro, akademia instruisto naskiĝinta en Irsa la 10-an de oktobro 1854 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de majo 1939. Lia nobela antaŭnomo estis esztelneki.
Imre Szacsvay | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1854 en Irsa |
Morto | 23-an de majo 1939 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 41/1-1-4 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1873) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Emma Boér (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Lia kariero
redaktiImre Szacsvay studis en aktora akademio, poste en printempo de 1874 estis invitita al Koloĵvaro, kie li havis sian unuan sukceson en rolo Don Carlos (Schiller). Li restis tie ĝis 1884, kiam li dungiĝis al la Nacia Teatro de Budapeŝto, kies li iĝis en 1909 eterna ano de Nacia Teatro. Post sia pensiuliĝo li instruis en la aktorakademio (1915–1923).
El liaj roloj
redakti- Petur bán (Katona J.: Bánk bán);
- Bercsényi Miklós (Szigligeti E.: II. Rákóczi Ferenc fogsága);
- John Gabriel Borkman (Ibsen);
- Rómeó (Shakespeare: Romeo kaj Julieta);
- Antonius (Shakespeare: Antonius és Cleopatra);
- Lear király (Shakespeare);
- Macbeth (Shakespeare);
- Coriolanus (Shakespeare).
Lia libro
redakti- Életem és emlékeim (por preso preparis: Balassa I., 1940).