Inkao Garcilaso de la Vega

(Alidirektita el Inca Garcilaso de la Vega)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Garcilaso de la Vega.

Gómez Suárez de Figueroa, kromnomita Inkao Garcilaso de la Vega el 1563 (Kusko, Gobernación de Nueva Castilla, 12a de aprilo 1539 - Kordovo, Hispanio, 23a de aprilo 1616), estis verkisto kaj historiisto de hispan-inkaa praularo en la aktuala teritorio de Peruo.[1] Liaj gepatroj estis la hispana konkistadoro kapitano Sebastián Garcilaso de la Vega, de la nobelaro de Ekstremaduro, kaj de la inkaa princino Isabel Chimpu Ocllo, nepino de la Inkao Tupak Jupanki kaj nevino de la Inkao Uajna Kapak.

Inkao Garcilaso de la Vega
Persona informo
Naskonomo Gómez Suárez de Figueroa
Naskiĝo 12-an de aprilo 1539 (1539-04-12)
en Kusko, New Castile Governorate,  Hispana Imperio
Morto 23-an de aprilo 1616 (1616-04-23) (77-jaraĝa)
en Kordovo
Tombo Moskeo-Katedralo de Kordovo vd
Etno Mestizo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispana Imperio vd
Subskribo Inkao Garcilaso de la Vega
Familio
Patro Sebastián Garcilaso de la Vega y Vargas vd
Patrino Chimpu Ocllo vd
Profesio
Alia nomo el Inca Garcilaso de la Vega vd
Okupo verkistohistoriistotradukisto • poeto • romanisto • kronikistoartisto • pentristo • prozisto vd
Verkado
Verkoj Comentarios Reales de los Incas vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ epokoj, oni klasigas lin en la epoko de la kronikistoj posttoledaj (tio estas, de la etapo post la regado de la vicreĝo Francisco de Toledo), fine de la 16a jarcento kaj komenco de la 17a jarcento. El la vidpunkto strikte historiografia, lia verkaro havis multan influon sur la peruaj historiistoj ĝis fino de la 19a jarcento, kiam aperis kritikistoj kiuj ekpridemandis la verecon de liaj informoj. Lia patro estis nepo de la fama poeto Garcilaso de la Vega, de la Hispana ora epoko, pro kio la Inkao Garcilaso de la Vega estus nevo-nepo de la flanko de la familio de la patro de la fama poeto de la kastilia Renesanco.

En sia pinta verko, nome Comentarios Reales de los Incas, publikigita en Lisbono en 1609, eksponis la historion, kulturon kaj kutimaron de la Inkaoj kaj de aliaj popoloj de la iama Peruo, libro kiu post la ribelo de Tupak-Amaru la 2-a estis malpermesita fare de la hispana monarkio en ĉiuj ties provincoj en Ameriko, ĉar tiu konsideris ĝin ribelema kaj danĝera por ties interesoj, ĉar la verko kuraĝigas la memoron de la Inkaoj.[2] Tiu malpermeso validis ekde 1781, kvankam la verko plue estis presita en Hispanio.

Aliaj gravaj verkoj de la Inkao Garcilaso estas La Florida del Inca (Lisbono, 1605), kiu estas rakonto de la konkero de Florido fare de la hispanoj; kaj la dua parto de la Comentarios Reales, plej konata kiel Historia General del Perú (Kordovo, 1617), publikigita postmorte, en kiu la kronikisto traktas la konkeron de Peruo kaj la komencon de la Vicreĝlando.

Notoj redakti

  1. «A los indios, mestizos y criollos de los reinos y provincias del grande y riquísimo imperio del Perú, el Inca Garcilasso de la Vega, su hermano, compatriota y paisano, salud y felicidad». Prologo de la propra Garcilaso de la Vega al la Historia General del Perú, 1617.
  2. Sánchez 1980, p. 360.

Bibliografio redakti

  • Arriola Grande, Maurilio: Diccionario Literario del Perú. Tomo 1. Editorial Universo S.A. Lima, Perú.
  • Del Busto Duthurburu, José Antonio: La pacificación del Perú. Librería STUDIUM S.A., Lima, 1984.
  • Sánchez, Luis Alberto: La literatura en el virreynato. Incluida en Historia del Perú, Tomo VI. Perú Colonial. Lima, Editorial Mejía Baca, 1980. ISBN 84-499-1610-0
  • Samaniego, Antenor: Literatura. Texto y Antología. Tomo 5. Lima, Librería Arica, Sepa eldono, 1964.
  • Tamayo Vargas, Augusto: Literatura Peruana I, Tria eldono. José Godard Editor, Lima, Perú.
  • Tauro del Pino, Alberto: Enciclopedia Ilustrada del Perú. Tria eldono. Tomo 7, FER/GUZ. Lima, PEISA, 2001. ISBN 9972-40-156-1