Incendio de Reichstag

La incendio de Reichstag, do de la germana parlamentejo en Berlino, okazis en la nokto al la 28-a de februaro 1933, pro bruligo fare de homo. Oni kaptis ĉeloke la nederlandanon Marinus van der Lubbe. Ĝis nun oni ankoraŭ ne povas plene klarigi la krimon.

Jen la fenestro, per kiu oni supozas, ke Marinus van der Lubbe eniris en la konstruaĵon.

Laŭ la nacisocialistoj (kies estro Adolf Hitler estis regna kanceliero de kvar semajnoj) la bruligo estis parto de komunista komploto. En la komenco ili verŝajne vere kredis tion, sed fariĝis jam baldaŭ evidenta ke ne ekzistis aktuale tiaj planoj. Tamen la nacisocialistoj misuzis la okazon por persekuti politikajn kontraŭulojn. La koncerna dekreto de la Regna Prezidento estas konsiderata la unua paŝo en la nacisocialistan diktatorecon. Origine Hitler planis realigi sian diktatorecon pere de novaj elektoj en marto kaj speciala leĝo, kio krome okazis.

Laŭ la komunistoj kaj multaj aliaj, la nacisocialistoj mem bruligis la parlamentejon por havi pretekston plene akiri la potencon en la ŝtato.

Trie ekzistas la tezo ke Marinus van der Lubbe mem sola kaj proprainiciate bruligis, por protesti kontraŭ la nova nacisocialista-konservativa registaro. Komence de la 1960aj jaroj amatora historiisto Fritz Tobias kaj la posta universitata profesoro Hans Mommsen pridubigis la ĝis tiam superregantan duan tezon. Fakte principe eblis ke Van der Lubbe memstare bruligis, kaj ne estis trovitaj planoj de komunistoj aŭ nacisocialistoj pri la bruligo.

La demando pri la farinto estas tikla disputaĵo pro politikaj kialoj; kelkaj kritikantoj opinias ke la nacisocialistoj devas esti nomataj la farintoj, ĉar alie oni povus dubi same pri aliaj krimoj de la nacisocialistoj. Inter la akuzitoj estis ankaŭ la posta bulgara ŝtatestro Georgij Dimitrov.