Incesto

seksumo inter parencoj

Incesto (ankaŭ nomata sangadulto[1]) estas seksumado kun familianoparenco.

Plej multaj kulturoj tabuas inceston, almenaŭ en la grado inter (ge)fratoj kaj inter generinto kaj ido. Tamen ne ĉiam kaj ĉie estis tiel ĉi ĉar la ideo pri parenceco kaj seksumado estas malsama de kulturo al kulturo.

Laŭ Claude Lévi-Strauss, tabuo pri incesto estas la bazo de socia organizo, ĝi estas la unua leĝo de la homa socio. Laŭ li, tabuo de incesto devigis al viroj "sanĝi" fratinojn kaj tio kreis sociajn rilatojn.

Malakcepto aŭ timo pri incesto estas la bazo de tradiciaj rakontoj kaj eĉ de modernaj verkoj de literaturo aŭ aliaj artoj, kiel ekzemple la fama Cent jaroj da soleco de la fama kolombia verkisto Gabriel García Márquez.

Notoj redakti

  1. NPIV prezentas la esprimon "sangadulto" kiel arkaika

Vidu ankaŭ redakti