Independence (Misurio)
Independence estas grandurbo en subŝtato Misurio en Usono apartenanta al urbaro de Kansasurbo.
Bazaj informojRedakti
- Koordinatoj: 39° 04′ N 94° 24′ U / 39.067 °N, 94.400 °U (mapo)Koordinatoj: 39° 04′ N 94° 24′ U / 39.067 °N, 94.400 °U (mapo)
- Areo: 203 km²
- Loĝantaro: 117.213 (en 2011)
- Supermara alteco: 315 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 64050-64057
- Telefonkodo: 816
GeografioRedakti
Independence situas sur montetaro en la meza parto de Usono, en la okcidenta parto de Misurio.
HistorioRedakti
La nuna areo de Independence estis iam apartenaĵo de la indianoj. La dominado de eŭropanoj komenciĝis unue kun hispanoj, poste kun francoj. En 1803 Usono aĉetis la regionon. Independence estis fondita en 1827 kaj ĝi rapide iĝis grava limourbo. La urbo profitis la proksiman riveron por liveri varojn. Eklezianoj de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj venis en 1833. En 1849 oni elektis la unuan urbestron. Dum la interna milito tie okazis 2 bataloj en 1862 kaj en 1864.
TrafikoRedakti
Independence - kiel antaŭurbo de Kansasurbo - profitas ties flughavenon, vojojn kaj trajnojn. Tamen aparte estas menciindaj aŭtoŝoseo kaj fervojo al Sankta Luiso.
VidindaĵojRedakti
- Tereno de la Templo
- Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj
- fervoja muzeo
- muzeo kaj biblioteko Truman
- muzeo pri hararoj
- instituto pri marionetoj
- prizono de 1859
KlimatoRedakti
En Independence la averaĝa temperaturo varias inter 6-18 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto (la rekordo estas 31 °C), inter decembro-marto ofte frostas. Jare pluvas (aŭ neĝas) po 1102 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en junio, plej malofte en januaro.
ĜemelurbojRedakti
UrbanojRedakti
FontojRedakti
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio