Independence Hall

konstruaĵo en Filadelfio, Usono

Independence Hall estas la centra peco de la Sendependiĝa Nacia Historia Parko en Filadelfio, Pensilvanio, Usono, ĉe Chestnut Street inter la 5a kaj la 6a Stratoj. Ĝi estas konata ĉefe kiel la loko kie estis kaj debatitaj kaj adoptitaj kaj la Deklaro de Sendependeco kaj la Usona Konstitucio.

Independence Hall
Halo
legislative building • protektita monumentoarkeologia loko [+]

LandoUsono
RegionoPensilvanio

SituoFiladelfio
- koordinatoj39° 56′ 56″ N, 75° 9′ 0″ U (mapo)39.948888888889-75.15Koordinatoj: 39° 56′ 56″ N, 75° 9′ 0″ U (mapo)
Areo0,02 km² (2 ha) [+]

ArkitektoEdmund Woolley

Estiĝo1753

Independence Hall (Pensilvanio)
Independence Hall (Pensilvanio)
DEC
Lokigo de Pensilvanio en Usono

Map
Independence Hall

Vikimedia Komunejo:  Independence Hall, Philadelphia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Poŝtmarko pri la Independence Hall

La konstruaĵo estis kompletigita en 1753 kiel kolonia leĝofarejo (posta Pennsylvania State House) por la Provinco Pensilvanio. Ĝi iĝis la ĉefa kunvenejo por la Dua Kontinenta Kongreso el 1775 al 1783 kaj estis la loko de la Konstitucia Konvencio en la somero de 1787. La konstruaĵo estas parto de la Sendependiĝa Nacia Historia Parko kaj estis listita kiel Monda Heredo de Unesko.[1]

Referencoj redakti

  1. Independence Hall Arkivigite je 2017-02-05 per la retarkivo Wayback Machine (ĉe "Independence Hall's History"). World Heritage Sites, oficiala retejo. World Heritage Committee. Konsultita la 2010-03-16.

Eksteraj ligiloj redakti