Malfermi la ĉefan menuon

Indiĝenaj lingvoj

Indiĝena lingvoaŭtoktona lingvo estas lingvo, kies parolantoj ekde multaj generacioj vivas en sama regiono, do apartenas al indiĝenaj popoloj, sed kiu estis reduktita al la statuso de minoritata lingvo. Indiĝena lingvo ne nepre devas esti nacia lingvo kaj inverse. Multaj indiĝenaj lingvoj iĝis endanĝerigitaj pro "lingvomorto" kaŭzita de koloniismo, en kiu la originala lingvo estas anstataŭita per tiu de la koloniantoj. Ĝuste pro ilia vundebleco, Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2019 Internacia jaro de indiĝenaj lingvoj, "por tiri atenton al la kritika perdo de indiĝenaj lingvoj kaj la urĝa bezono protekti, revigligi kaj antaŭenigi indiĝenajn lingvojn."[1]

MalaperoRedakti

Lingvoj malaperas ĉar ne plu estas homoj kiuj parolas tiujn lingvojn.

Ekde la jaro 1600 nur en Nordameriko malaperis 52 indiĝenaj amerikaj lingvoj. Sume eble pli ol 7000 lingvoj ekzistas en la hodiaŭa mondo, kvankam multaj el ili ne estis skribe dokumentitaj ĉar ili apartenas al kompare tre malgrandaj triboj en kamparaj areoj de la mondo aŭ aparte malfacile atingeblaj. Oni taksas, ke el tiuj proksimume 7000 "vivaj" lingvoj en la hodiaŭa mondo, 90 procentaĵoj estas parolataj de malpli ol 100 000 homoj. Kelkaj lingvoj estas tre proksimaj al malapero.

 
 "Kvardek ses lingvoj estas konataj havi nur unu denaskan parolanton dum 357 lingvoj havas malpli ol 50 parolantojn. Raraj lingvoj pli probable montras signojn de malpliiĝo ol pli komunaj."[2] 

En EsperantoRedakti

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[3] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenaj komunumoj frontas la minacojn de la klimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Unuiĝintaj Nacioj, 71a sesio, 16an de novembro 2016 (anglalingva) http://www.un.org/ga/search/view_doc.asp?symbol=A/C.3/71/L.17/Rev.1
  2. Steve Connor: anglalingva artikolo Alarm Raised on World's Disappearing Languages ("Alarmo levita pri mondaj malaperantaj lingvoj"), la 15-an de majo 2003 en la retejo Common Dreams ("komunaj revoj").
  3. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj. La enhavtabelo indikas jenon:
    • Indiĝenaj lingvoj:alirejo al scioj kaj espero, Minnie Degawan
    • Miŝtekoj el Meksiko scipovas la lingvon de la naturo, Aracely Torres Morales
    • Manon Barbeau: kamerao en ŝia koro; Intervjuo farita de Saturnin Gómez
    • Rapanui, ankoraŭ unu lingvo, kiu povus estingiĝi; Intervjuo farita de Jasmina Šopova kaj Carolina Rollán Ortega
    • Radio: vivsavilo por indiĝenaj popoloj, Avexnim Cojti kaj Agnes Portalewska
    • Hindou Oumarou Ibrahim: pledas por la rajtoj de la Vodaboj, Intervjuo farita de Domitille Roux
    • SIKU: Miksi nuntempan teknologion kun antikvaj scipovoj, Joel Heath kun Lucassie Arragutainaq
    • La umbilika ŝnuro, Kirituia Tumarae-Teka kaj James Doherty
    • Pri rizo, fiŝoj, anasoj kaj homoj, Dai Rong kaj Xue Dayuan
    • La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon, Marie Roué
    • Reveno al la insuloj Lau kun ĉiuj veloj hisitaj, Fuluna Tikoidelaimakotu Tuimoce
    • En la lando de furiozaj riveroj, Fotoj: Protick Sarker kaj Teksto: Katerina Markelova
    • Pensoj pri libereco kaj arto, Wystan Hugh Auden
    • Abdullahi Ahmed An-Na’im: Pri homaj rajtoj, la sekulara ŝtato kaj ŝario hodiaŭ, Intervjuo de Shiraz Sidhva
    • Hovhannes Tumanjan: aŭ la pasio de rakontado, Krikor Beledian
    • Naŭruzo: la ĝermoj de nova tago, Salvatore D’Onofrio
    • Sekurigi akvon en ŝanĝiĝanta mondo, Howard S. Wheater