Indiana vidvino

pentraĵo de Joseph Wright of Derby

Indiana vidvino (angle: Indian Widow) estas pentraĵo farita de Joseph Wright of Derby, kompletigita en malfrua 1783 aŭ frua 1784 kaj unue montrita dum la ekspozicio de Joseph Wright en 1785. La pentraĵo estas nun ekspoziciata en Muzeo kaj artgalerio de Derby, Derby, Anglio.[1]

Indiana vidvino fare de Joseph Wright of Derby (1783/1784), oleo sur kanvaso 101.6x127 cm, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Priskribo redakti

Indiana vidvino estas titolo uzita de la pentristo mem, sed pli longa kaj pli eksplicita titolo ankaŭ ekzistas: Vidvino de Indiana Ĉefo prigardanta la armilojn de sia forpasinta edzo (angle: The Widow of an Indian Chief Watching the Arms of Her Deceased Husband). Laŭ Benedict Nicolson, vestante la figuron de la vidvino, Wright "sinturnis al tiuj eluzitaj nov-klasikaj drapiraĵoj kiuj utilis al ajna afliktita ino". Nicolson trovas ke aliaj detaloj, tamen, estas pli aŭtentikaj: "la formo de ŝia kap-bendo, la traktado de la plumoj, la plum-havaj ŝnuroj kaj tranĉilingo, kaj la bubalo-robo pentrita sur la haŭta flanko montras konon de Indiana teĥnologio de almenaŭ tiel fora okcidento kiel la superaj Grandaj Lagoj: tio pruvas ke Wright uzis aŭtentikajn rekvizitojn".[2] La koncepto de la Nobla sovaĝulo, aplikita al denaskaj Amerikanoj, estis des pli populara en Britio en la 1780-aj jaroj kiam Amerikanoj de Eŭropa deveno povis esti konsiderataj kiel ribeluloj.

Kontraste kun la pentraĵoj de kandel-lumaj scenoj de Wright, ĉi tie la ĉefa figuro estas vidata siluetiĝanta kontraŭ la sunlumo kaj ŝtorma ĉielo.

Similaj verkoj redakti

Gravuraĵo de tiu pentraĵo estis farita de alia artisto de Derby, John Raphael Smith, en 1785.[3] Wright pentris similan pentraĵon bazitan sur ina animforto titolitan The Lady in Milton's Comus (La Damo en Comus de Milton) kaj tre proksiman kopion de la Indiana vidvino. The Lady in Milton's Comus troviĝas en la Walker Art Gallery en Liverpool dum la tre proksima kopio perdiĝis en fajro.[1] Tiu pentraĵo kaj The Lady in Milton's Comus estis ekspoziciitaj dum la ekspozicio de Joseph Wright en 1785. Estas konsiderite ke tio povus esti la unua soloa art-ekspozicio en Anglio.[4] Wright pretigis siajn planojn por la soloa ekspozicio la saman jaron kiam li rifuzis fariĝi Reĝa Akademiano.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Indian Widow, Derby City Council
  2. Nicolson, p. 148
  3. The Widow of an Indian Chief Watching the Arms of her Deceased Husband, (Clayton 31), John Raphael Smith, Christies.com
  4. Joseph Wright of Derby, Liverpool Museums
  5. Two companion pieces by Wright of Derby, B. Nicholson

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti