Indila

R&B-stila kantistino

Adila Sedraïa (naskiĝis la  26-an de junio 1984(nun 1984-06-26) en Parizo, Francio[1]), plej konata kiel Indila, estas franca R&B-stila kantistino kaj kantverkistino.[2]

Indila


Bazaj informoj
Naskonomo Adila Sedraïa
Naskiĝo 26-an de junio 1984 (1984-06-26) (39-jaraĝa)
en Parizo
Deveno Alĝerio Alĝerio, Barato Barato, Egiptio Egiptio, Francio Francio, Kamboĝo Kamboĝo
Ĝenroj R&B
Bollywood
Franca repo
Popmuziko
Profesio kantisto, tekstisto
Aktivaj jaroj 2010-nun
Eldoninto Capitol, Universal, AZ
Retejo Indila
Signifa instrumento
voĉo
Persona informo
Naskonomo Adila Sedraïa
Aliaj nomoj Indila
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantistokantaŭtorokantoverkisto
vdr

Indila, de alĝeria kaj barata deveno, kreskis en Francio. Ŝi kantis kun famaj francaj repistoj kiel Nessbeal, Rohff, TLF, Soprano kaj Youssoupha kaj kunverkis kun ili kaj ankaŭ kun aŭ por M. Pokora, Admiral T, DJ Abdel kaj Axel Tony.

Dernière danse eldonita en decembro 2013 furoris, fariĝante la dua plej vendita kanto laŭ la SNEP. Ŝia sekvanta unuopaĵo Tourner dans le vide atingis la 10an vendo-rangon en Francio.

Vivo redakti

Indila priskribas sin kiel "infano de la mondo": "Mi estas vera parizanino, naskiĝinta en Parizo. Kaj infano de la mondo. Mia familio devenas de Alĝerio, sed ankaŭ de Kamboĝo kaj Barato".

Kariero redakti

Ŝiaj muzikaj influoj estas Michael Jackson, Ismaël Lô, Concha Buika, Warda Al-Jazairia, Jacques Brel kaj Lata Mangeshkar. Dum sia kariero ŝi kunlaboris kun multaj gravaj artistoj de la franca muzika pejzaĝo, inter aliaj: Soprano kaj Rohff. La 13an de novembro 2013 ŝi eldonis sian unuan unuopaĵon Dernière danse, eltirita de ŝia unua disko Mini World, eldonita la 24an de februaro 2014. La kanto atingis la duan lokon en la franca album-vendado. La 11an de aprilo 2014 eldoniĝis la dua unuopaĵo Tourner Dans Le Vide.

Ŝi priskribas sian muzikan universon kiel "Variety World", havante nenian klare difinitan stilon. Tiel tiu, kiu priskribas sin kiel "infano de la mondo" kantas jen en la franca, jen en la angla kaj eĉ foje en la hindia.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • 2014: Mini World (Capitol Music France)

Unuopaĵoj redakti

  • 2013: Dernière danse
  • 2014: Tourner dans le vide
  • 2014: S.O.S

Kantverkadaj kreditaĵoj redakti

(Selektite. Inkluzive de skribo kaj kun-skribo. Kreditite kiel Indila krom kie indikite)

  • 2010: "Poussière d'empire" de Nessbeal kun Indila
  • 2010: "J'ai besoin d'y croire" de Admiral T kun Awa Imani
  • 2010: "Thug mariage" de Rohff kun Indila
  • 2011: "Bye Bye Sonyé" de DJ Abdel kun Indila
  • 2012: "Avec toi" de Axel Tony kun Tunisiano (kreditita kiel Adila Serdaia)
  • 2012: "Plus haut" de M. Pokora
  • 2012: "Plus jamais" de sultano
  • 2012: "Dreamin'" de Youssoupha kun Indila & Skalpovitch
  • 2013: "Ma reine" de Axel Tony kun Admiral T

Referencoj redakti

  1. Foto de ekstrakto de naskiĝ-atesto. Arkivita el la originalo je 2014-05-23. Alirita 2014-08-04.
  2. Bureau, Éric. Indila : le tube surprise de l'hiver (france). Le Parisien (27 januaro 2014). Alirita 2 aprilo 2014.

Eksteraj ligiloj redakti