Individua sporto estas sporto ludata sole kontraŭ unuopulo. Konataj individuaj sportoj estas atletismo, naĝado, golfo kaj teniso. La kontraŭo de individua sporto estas teama sporto. Dum konkuradoj, nur individuo estas rekompencita pro sia rezulto sole.

Ĉi tio ne nepre signifas, ke la atleto ne apartenas al teamo: ekzemple, teniso estas individua sporto kiam la ludantoj ludas en unuopaĵo, sed en la kadro de la Davisa pokalo, estas nacia teamo kiu venkas la konkurson per aldono de unuopaj rezultoj. La duobloj en teniso estas aliflanke disciplino kvalifikita kiel kolektiva.

Ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti