Indjano aŭ en hispana indiano estis populara nomigo por hispana elmigrinto en Amerikon kiu revenis riĉa, tipa socia stereotipo kiu ekde la Hispana Ora Jarcento fiksiĝis ankaŭ kiel literatura temo. Ekzemple estis injanoj la ĉefroluloj de Don Álvaro o la fuerza del sino de la Duko de Rivas aŭ de Tormento de Galdós.

La nomigo etendiĝis al ties posteuloj, kun pozitivaj aŭ negativaj konotacioj laŭ la kazo.[1]

Tio okazis ĉefe fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento, periodo kiam multaj junuloj elmigris ĉefe el regionoj kun facila eliro al maro, kiaj Galegio, Asturio, Kantabrio, Eŭskio, Katalunio kaj Kanario,[2] ĉefe al landoj kiaj Brazilo, Kubo, Argentino, Urugvajo, VenezueloMeksiko.

Je ties reveno multaj serĉis prestiĝon danke al serĉado de nobelaj titoloj, konstruado de kamparaj aŭ urbaj palacoj (foje kun ĝardenoj kie oni plantis palmojn). Foje la ili dediĉis sin kaj sian riĉon al sociala agado kia konstruado de lernejoj, preĝejoj kaj urbodomoj, ŝoseoj, malsanulejoj, maljunulejoj, akvokondukejoj aŭ instalado de elektro, ktp.

Notoj redakti

  1. Indiano de hilo negro (indjano de nigra fadeno) estas en la vortaro de la Reĝa Akademio DRAE Hombre avaro, miserable, mezquino (avarulo, malmalavarulo) (DRAE, indiano)
  2. Ángel Bahamonde Magro, José Cayuela, José Gregorio Cayuela Fernández, Hacer las Américas: Las élites coloniales españolas en el siglo XIX, Alianza Editorial, 1992, ISBN 8420642312.