La Indonezia vaneloJavana maskita vanelo (Vanellus macropterus) estas (aŭ estis) vadbirdo de la genro Vanellus kaj familio de ĥaradriedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Indonezia vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: V. macropterus
Vanellus macropterus
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
CR
Sinonimoj

Charadrius macropterus Wagler, 1827
Rogibyx macropterus (Wagler, 1827)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu granda, longkrura vadbirdo loĝis la marĉojn kaj riverajn deltojn de insulo Javo, kaj eble Sumatro kaj Timoro. Ĝi estis lastfoje vidata en 1940, kaj, ĉar ĝi estis facile vidata specio, oni supozas, ke ĝi malaperis kaj nuntempe bedaŭrinde ĝi estas jam formortinta. Tamen oni esperas, ke dum novaj priserĉoj aliaj rezultoj aperus. Ĉiukaze dum ties vivokono nur ĉirkaŭ 50 ekzempleroj estis vidataj kaj nun laŭ paroj kaj ne laŭ aroj.

Ĝi estis bruna dorse kaj bruste kaj havis nigrajn kapon, ventron kaj voston. Krome ĝi havis flavajn bridojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti