Industriiĝo estas en la ekonomio ĝenerale la plimultiĝo kaj pligrandiĝo de industriaj entreprenoj en certa regiono aŭ ekonomia spaco. Specife en historio la erao de industriiĝo estas la tempo ek de la 2-a duono de la 18-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento, kiam estis enkondukita la industriaj formoj de produktado kaj distribuado de varoj kaj servoj. En la tiel nomitaj evolulandoj la industriiĝo ankoraŭ ne finiĝis aŭ eĉ ne komenciĝis.

Estiĝas novaj fabrikoj (desegno el la jaro 1860)

Historio redakti

La industriiĝo komenciĝis unue en Anglio meze de la 18-a jarcento. Poste ĝi iom post iom disvastiĝis al aliaj landoj en Eŭropo kaj Nordameriko kaj al Japanio kaj Sudafriko. La industriiĝo atingis ek de la mezo de la 20-a ankaŭ la azian kontinenton kaj Latinamerikon. Subindustriigita daŭre restas Afriko, kie en multaj landoj la industriiĝo komenciĝis nur fine de la 20-a jarcento.

Industria revolucio redakti

La ĉefan fazon de la industria progreso oni nomas la industrian revolucion. Paralele al la industriiĝo ankaŭ evoluis la klasa societo kaj estiĝis la historiaj kondiĉoj, en kiuj estiĝis la ideoj de Karl Marx, kiu volis lukti por pli bonaj vivokondiĉoj por la laboristaro.

Sekvoj de la industriiĝo redakti

La industriiĝo portis grandan progreson al la homaro, ĉar nur dank al ĝi eblas nutri la ĉiam kreskantan homaron, longigi la vivodaŭron kaj altigi la averaĝan vivonivelon por ĉiuj. Aliflanke industiiĝo ankaŭ havas altan prezon. Ĝi kaŭzis poluadon de la medio kaj kondukis al la tutmonda varmiĝo.

Vidu ankaŭ redakti