Indymedia
Indymedia (aŭ IMC t.e. angle Independent Media Center centro de sendependaj amaskomunikiloj) estas "alternativa" interreta informkomunikilo, kiun konsistigas reto de sendependaj kolektivaĵoj, kies celo estas provizi je ĉiuj liberon verki kaj dissendi informon sen trudadoj nek cenzuro.
Ĝia devizo estas "pli bone ol malbeni la amaskomunikilojn, iĝu mem la amaskomunikilo!"
De antaŭ pluraj jaroj Indymedia Brazilo havas version en Esperanto, ek de decembro 2004 ankaŭ Indymedia Barcelono havas Esperantan eldonon. Ekde 2005 la belorusa Indymedia entenas kelkajn artikolojn esperantlingvajn.
La emblemo de Indymedia estas minuskla litero i, de kies punkto elradias ondoj; la litero estas kvazaŭ anteno aŭ sendoturo. Ĉar en aliaj vikipedioj oni dubas la liberan publikigeblon de la emblemo aŭ tute ne publikigas ĝin, ni rezignas montri ĝin. Ĝi videblas en la diversaj retejoj de Indymedia.
Eksteraj ligilojRedakti
- E-a enirpaĝo de Indymedia Brazilo Arkivigite je 2004-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
- E-a enirpaĝo de Indymedia Barcelono
- (angle) respondoj al oftaj demandoj pri Indymedia Arkivigite je 2004-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- artikolo en Ĝangalo pri Uson-sekretaj servoj forpreno al ties serva komputilo
- Belorusa Indymedia Arkivigite je 2006-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
Artikoloj en Indymedia pri EsperantoRedakti
- David Newnham (14 Jul. 2003). A beginners guide to Esperanto (angle). Alirita 28 Nov. 2010. — en la brita Indymedia bona artikolo pri E-o kaj reagoj de Corsetti kaj aliaj
- Esperanto is oplossing voor taalproblemen (nederlande) (19 Okt. 2010). Alirita 28 Nov. 2010. — pri E-o en la nederlanda Indymedia
- Proteo (12 Dec. 2010). ¿Qué es el Esperanto? ¿Cuáles son sus fines? (hispane). Alirita 28 Nov. 2010. — pri E-o en la Argentina Indymedia
- Proteo (12 Dec. 2010). ¿Qué es el Esperanto? ¿Cuáles son sus fines?. Arkivita el la originalo je 2004-03-24. Alirita 28 Nov. 2010. — artikolo pri E-o en perua indymedia