Inez estas urbeto kaj censo-areo (census-designated place) lokita ĉe la 59-a Usona Aŭtovojo, dudek kilometrojn el Victoria en Teksaso. Ĝi situas en la kantono Victoria. En tiu areo vivis 1 787 loĝantoj laŭ la censo de 2000. La nomo "Inez" estis tiu de filino de fervoj-industriisto.

Inez
censa loko
Administrado
Poŝtkodo 77968
Demografio
Loĝantaro 2 641  (2020) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 53′ N, 96° 48′ U (mapo)28.8753-96.7942Koordinatoj: 28° 53′ N, 96° 48′ U (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 154,46371 km² ( 154 46. 371 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Inez (Teksaso)
Inez (Teksaso)
DEC
Inez
Inez
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Inez

Map

vdr

Historio redakti

Proksime al la hodiaŭa loko de Inez estis fondita la franca kolonio Fort Saint-Louis, kiu inaŭguris la mallongan periodon de Franca Teksaso ekde 1685 ĝis 1689.

La loka komunumo unue nomiĝis "Arenosa", laŭ la nomo de proksima golfeto (Arenosa estas la hispana vorto por "sabla"). En 1882, la komunumo akceptis novan nomon kiel omaĝo al Inez Telefener. En 1900, la urbo disponis fervojstacion, bankon, hotelon kaj lokan oficon de Wells Fargo. Loka lernejo kontribuis al la kresko de la komunumo, kiu nombris 200 loĝantojn en 1920.

Eksteraj ligiloj redakti