Infanadoptado de samseksaj paroj

La infanadoptado de samseksaj paroj estas laŭleĝa adopto de infano fare samseksa paro per kiu konsekvence la infano estas filofilino de du partner(in)oj de samseksa ligo.

La familio. Du lesbaninoj kun iliaj infanoj.

Leĝdonado rilate al la infanadoptado de samseksaj paroj en Eŭropo:

██ adoptado de samseksaj paroj laŭleĝa

██ adoptado de partnero de samseksa paro laŭleĝa

██ adoptado de samseksaj paroj kontraŭleĝa

██ sen rajtoj adopti aŭ statuso nekonata

Leĝdonado rilate al la infanadoptado de samseksaj paroj en Nord-Ameriko:

██ adoptado de samseksaj paroj laŭleĝa

██ adoptado de partnero de samseksa paro laŭleĝa

██ adoptado de samseksaj paroj kontraŭleĝa

██ sen rajtoj adopti aŭ statuso nekonata

Jura situacio en diversaj ŝtatoj redakti

La adoptado fare de samseksemuloj estas nuntempe agnoskata en Gvamo, Andoro, Belgio, Islando, Nederlando, Svedio, Sud-Afriko, Hispanio, Britio, Norvegio, Urugvajo kaj kelkaj regionoj de Aŭstralio, Kanado, Usono.

En Danio, Finnlando, Francio, Germanio kaj Israelo estas lica adoptado infanon de unu el partner(in)oj de fakta samseksa paro aŭ civila ligo.

Multe da aliaj ŝtatoj permesas adopti infanojn fare unuopa persono nepenetrante ŝian/lian seksan orientiĝon. Tielmaniere samseksaj paroj povas de facto kune eduki infanojn, kvankam ilia laŭleĝa kuratoro estos nur partner(in)o kiu leĝe adoptis infanon.

Israelo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Israelo.

La 11-an de februaro 2008 Israelo fariĝis la unua lando kiu permesis la adoptadon de infanoj fare de la samseksaj paroj. La gejoj kaj lesbaninoj ne nur povas adopti la naturajn filojn de la paro sed ankaŭ adopti aliajn infanojn.

Urugvajo redakti

En septembro de 2009 Urugvajo iĝis la unua latinamerika lando kiu permesas al gejaj paroj adopti geinfanojn.[1]

Akceptado redakti

Socio

Tiu ĉi estas unu el la konceditaj rajtoj al la samseksemuloj plej diskutataj kaj kiu pli da opoziciado ekigis, dume ekzistas 8 eŭropaj ŝtatoj kie la samseksaj edzeco kaj edzineco estas apogata de pli ol 50% de la loĝantaro, la infanadoptado far samseksemuloj nur estas akceptataj de pli ol la duono de nur du ŝtatoj (Nederlando kaj Svedio), kaj ekzistas 4 ŝtatoj kie malpli ol 10% de la loĝantaro favoras ĝin. En Pollando, Malto kaj Ĉeĥio, la adoptado ricevas malpli ol la duono de la populara subteno al la samedziĝo.

Scienca komunumo redakti

La scienca komunumo estas dividita rilate al tiu ĉi afero. Unuflanke gravaj fakaj asocioj kiaj la Usona Asocio de Pediatroj aŭ la Oficiala Instituto de Psikologoj de Madrido, konsideras ke por bona disvolviĝo de la infanoj ne estas la sekso de la patr(in)oj kiu plej influas sed la amo kaj zorgado al la etuloj.

Aliaj kuracistoj kredas necesa la eston de patro kaj patrino por ke la infanoj havu inan kaj viran modelojn kaj tiamaniere plene disvolviĝi.

Tamen, oni devas rimarki ke la plimulto de la sciencistoj kaj psikologoj kiuj kontraŭas la adoptadon fare de samseksaj paroj estas pro la influo de iliaj ĉirkaŭaj religioj, kaj tiuj kiuj favorigas ĝin estas pro vizio de ideala kaj liberala socio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti