Infanlaboro estas la uzo de infanoj (difinitaj kiel homoj malpli ol 14-jaraĝaj) por ekonomicela laboro, kiu respondas al profesio de plenkreskulo.

Juna paŝtisto en Senegalo.
Knabo kolektanta rubaĵojn en Ĝakarto, Indonezio.
En Britio oni aprobis leĝojn pri infanlaboro, la nomitaj Factory Acts, en la 19a jarcento. Infanoj pli junaj ol naŭ ne estis rajtigita labori, tiuj aĝe 9–16 povus labori 16 horojn tage laŭ la Cotton Mills Act. En 1856, la leĝaro permesis infanlaboron post 9, por 60 horojn semajne, nokte aŭ tage. En 1901, la permesita aĝo por infanlaboro estis plialtigita al 12.[1][2]

Internacie la Internacia Organizo de Laboro[3] difinas infanlaboron rilate al aĝo kaj la peneco de la tasko, almenaŭ por infanoj pli ol 12-jaraĝaj (vidu detalojn malsupre). Laŭ la IOL nuntempe laboras ĉirkaŭ 250 milionoj da infanoj inter 5- kaj 14-jaraj.

En publikaĵo de junio 2006 UNICEF indikas 190,7 milionojn da infanoj de tia aĝo kaj "ĉirkaŭ 218 milionojn da infanoj" sen aparta aĝmencio.

Averaĝe nuntempe el 100 infanoj de tia aĝo 20 laboras, 10 inter ili kelkajn horojn tage, 10 tuttage.

En 2002 okaze de la unua monda tago kontraŭ infanlaboro fondiĝis internacia memortago, kiu okazas ĉiujare la 12-an de junio. Ekde 2003 okaze de tiu memortago oni ankaŭ mencias pli forte infankomercon kaj sklavigon.

Difino redakti

Inter la infanlaboroj oni distingas "akcepteblan" laboron (leĝeran, parto de la edukado de la infano en familia vivo), kiu samtempe ebligas lernejanecon, kaj "neakcepteblan" laboron (tro longan, tro danĝeran, faritan de infano tro juna, ktp.). Tiun ĉi lastan celas kutime la esprimo "infanlaboro".

 
Bananvendistino en Ho-Chi-Minh-urbo, Vjetnamio.

En sia raporto Internacia Organizo de Laboro difinas jene:[3]

  • infano estas persono ĝis 18-jaraĝa
  • junulo estas persono de 12- ĝis 18-jaraĝa

Kaj infanlaboro estas:

  • ia ekonomicela agado fare de infanoj ĝis 12-jaraĝaj
  • ia laboro farita de infanoj 12- ĝis 18-jaraĝaj, kiun oni konsideras ne "leĝera" kaj kiu daŭras pli ol kelkajn horojn semajne
  • ia laboro de infanoj 15- ĝis 18-jaraĝaj klasita danĝera

Oni taksas je ĉirkaŭ 350 milionoj la infanoj[4] en la tuta mondo. Pli ol 8 milionoj suferas la plej gravajn "laborkondiĉojn":

Infanlaboro estas ofte temo de antaŭjuĝo en okcidenta mondo, ĉar konata ĉefe pro skandaloj disvastigitaj de amaskomunikiloj: laboranta infano estas vidata kiel "sklaveto", en lando de la tria mondo, dungita en teksaĵmetiejo azia por granda vestaĵmarkostratinfano en Sud-Ameriko.[5] Fakte infanoj laboras en preskaŭ ĉiu lando de la mondo, inkluzive de evoluintaj landoj kiaj ItalioUsono; fabrikoj kaj teksaĵmetiejo kaŝas la fakton, ke pli ol tri kvaronoj de infanlaboro situas en la kampoj de agrikulturo aŭ hejmaj agadoj, ene de la familia rondo. Se ekzistas infansklavoj, ili tamen estas malplimulto. Infanlaboro ekzistis longe antaŭ industriiĝotutmondiĝo, sed tiuj du fenomenoj videbligis ĝin.[6]

Historio redakti

 
Olivrikolto fare de junuloj en antikva Grekio, ĉ. 520 a.K., Brita Muzeo, Londono, Britio.

Infanlaboro aĝas tiom, kiom aĝas homaro, sed pro industriiĝo dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi kreskis tiom en Eŭropo kaj Usono, ke damaĝegis sanstaton kaj kleriĝon de la popolo.

Antaŭ la industriiĝo redakti

Dum la antikveco infaneco estis mallonga epoko pro la malgranda vivespero, knabinoj estis edzinigitaj frue (14- aŭ 15-jaraĝaj[7]) kaj infanoj partoprenis hejmajn kaj kampajn taskojn. La familia rondo estis la ĉefa "laborejo", infanoj tiel partoprenis la hejman ekonomion. Knaboj iom post iom lernis la patran metion, knabinoj estis edukitaj pri domtenado kaj ekde la mezepoko laboris en hejma kreado, ekzemple teksado[8]. Instruista edukado estis malofta dum mezepoko kaj rezervita al riĉaj familioj. Ekde la mezepoko infanoj komencis labori eksterhejme por respondi al bezonoj de la dungintoj serĉantaj malmultekostajn dungotojn kaj al bezonoj de la malriĉaj familioj por vivteni sin: knaboj laboris surkampe kaj knabinoj kiel servistinoj.

Laborkontraktoj aperis sub formo de "lukontranktoj"[7] aŭ akcepto de metilernantoj en la urbaj gildoj de infanoj ekde 12- aŭ 13-jaraĝaj. Troveblas infanoj kaj junuloj ankaŭ sur grandaj konstruejoj, ricevante salajron nenian aŭ malpli altan ol tiu de plenkreskulo[9].

Forlasitaj infanoj kaj orfoj (ĉ. 2.000 forlasitaj ĉiujare en Parizo komence de la 18-a jarcento, 3.000 ĉiujare en Francio ĉ. 1830[10]) estis laborigitaj de la organizaĵoj, kiuj akceptis ilin. Kelkaj infanoj estis prostituitaj kaj aliaj vivis de almozoj.

Fine de la 18-a jarcento, lernejoj estis ankoraŭ maloftaj kaj infanoj dungiĝis ofte kiel bienlaboristoj (ekde 9- aŭ 10-jaraĝaj) aŭ kiel servistoj enurbe. Oni tiel raportas pri pli ol 120.000 infanaj servistoj en Londono en la 1850-aj jaroj.[8] Neformala laboro disvastiĝis pro urbegoj kaj tiel oni trovis junajn ŝupoluristojn, gazetvendistojn, portistojn, rubaĵistojn, ktp.; troveblis eĉ infanoj en teatroj kaj cirkoj en Parizo. Sen sociala sekureco ilia salajro plialtigis tiujn de la gepatroj kaj helpis vivteni ilin mem.

Industriiĝo redakti

 
Infano laboranta en fabriko (Usono, 1908).

Infanoj ekde kvar, ses aŭ okjaraĝaj laboris tiam ne nur kiel helpantoj kaj portistoj, sed ankaŭ en teksaĵindustrio, karbominejoj kaj aliaj minejoj de 10 ĝis 16 horojn tage. Pro ilia malalta staturo kelkaj laboroj en minado povis esti farataj nur de infanoj. Komence de la 19-a jarcento triono de la fabriklaboristoj en Usono aĝis inter sep kaj dek du jaroj.

Laboristaj infanoj redakti

La industria revolucio ekis en la Unuiĝinta Reĝlando kaj en Francio fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcento. Multaj fabrikoj, minejoj kaj konstruejoj dungis tiam amase laboristojn, kiuj havante plej ofte multajn gefilojn kaj malgrandan salajron, kuraĝigis la gefilojn dungiĝi. Infanoj realigis simplajn taskojn en same aĉaj kondiĉoj kiel plenkreskuloj. Tiel troveblis infanoj en la cotton mills (kotonmuelejoj) de la nordo de Anglio, en apudkajaj vartenejoj kaj teksaĵmetiejoj de Usono aŭ en la francaj ŝpinejoj[8].

Infanlaboro, kiel ankaŭ tiu de virinoj, havis tri avantaĝojn al industriestroj:[11].

  • Ĝi ebligis premon por malpligrandigi salajrojn de plenkreskulaj viraj laboristoj.
  • Ĝi ebligis dungon de la tuta familio, kio akcelis la rompiĝon disde la tradicia kamparana vivmaniero.
  • Ĝi ofertis pli grandan nombron de dungitoj, ebligante uzon kontinuan de la maŝinoj.

Lerteco kaj malalteco de infanoj estis ecoj apartaj, kiujn ne posedis plenkreskuloj. Oni uzis infanojn por apartaj laboroj, tiel ili povis rampante tiri ĉaretojn en la minejoj, purigi malfacile atingeblajn partojn de maŝinoj aŭ religi fadenojn rompiĝintajn malantaŭ la teksmaŝinoj.[11]. Infanoj eklaboris tre frue: 4-jaruloj estis "dresitaj" por labori sur maŝinoj ekde kiam ili estis kapablaj korpe[11].

En Anglio, paroĥoj, kiuj devis sekurigi senheredajn infanojn, vendis ilin al industriestroj enmetante anoncojn en gazetojn, kiam ili ne deziris helpi ilin aŭ devis zorgi pri tro da infanoj. Tia komerco okazis ofte eĉ sen averto al la gepatroj.[11]

La laboro estis ne nur tre malfacila, sed esploroj tiuepokaj montris, ke la dungintoj ofte mistraktis la infanojn: tro mallongaj infanaj membroj estis adaptitaj al la maŝinoj per aparataĵoj, infanoj estis vipataj, kiam ili ne sufiĉe rapide laboris.[11] Sankondiĉoj estis teruraj. Kiel virinojn, infanojn laborantajn en la teksaĵindustrio ofte trafis tuberkulozo, pro polvo kaj malseketeco. Trafis ilin ankaŭ astmo kaj diversaj alergioj. Infanoj suferis skoliozon kaj rakiton. Laŭ esploro de la British Association de 1878, knaboj 11- ĝis 12-jaraj laborantaj en fabrikoj estis averaĝe 12 cm malpli altaj ol tiuj el burĝaj aŭ nobelaj familioj, kiuj vizitis lernejojn[12].

Dum la 19-a jarcento infanlaboro variis laŭ sektoroj kaj periodoj. Tiel en Anglio en 1850 nur 5 % de la laboristoj de la kotonindustrio estis infanoj, kvankam ili estis 13,3 % en 1834 kaj pro la ekonomiaj krizoj ili denove estis 14 % en 1874.[11]

En agrokulturo redakti

Inter la jaroj 1800 kaj 1950 en Svislando kamparanoj rajtis aĉeti aŭkcie ĉe dungbazaro organizata de la administracio dunginfanojn, t.e. orfojn aŭ infanojn, kies gepatroj eksgeedziĝis. Tiuj infanoj devis kvazaŭ punlabori.

Ĉefe de la 19-a jarcento ĝis la 1920-aj jaroj ĉiujare infanoj migris piede el Tirolo, Sud-Tirolo, Vorarlberg kaj Svislando trans la Alpojn al Oberschwaben, por labori tie ĉe kamparanoj.

Konsciiĝo redakti

 
Gazetknaboj en Novjorko (1908)

Infanoj, kiuj laboris, havis ne nur grandajn sanriskojn, sed ankaŭ minimuman edukadon. Laŭ esploro en la jaro 1819 el 715 infanoj, kiuj laboris, nur 455 scipovis legi, 351 iomete skribi kaj 234 iomete kalkuli. Infanlaboro ebligis al la familioj ricevi duan ofte vivnecesan salajron. Entreprenoj, kiuj dungis infanojn, sentis sin tiel bonfaruloj. Sed fakte ili ekspluatis la infanojn, kiuj plej ofte ricevis nur oneton de la salajro de plenkreskula laboristo.

Estas diskutate, ĉu la industriiĝo kreskigis la nombron de laborantaj infanoj aŭ ĉu ili nur laboris tiam por industrio anstataŭ kiel servistoj aŭ kamparaj laboristoj. Tiel ekzemple la ekonomikisto Milton Friedman subtenas, ke la nombro de infanoj laborantaj tiam malkreskis en Anglio[13] kaj la historiisto Edward Palmer Thompson asertas, ke la infanlaboro ege kreskis inter 1780 kaj 1840[14]. Laŭ Paul Bairoch, infanoj eklaboris pli junaj kaj la laborkondiĉoj malpliboniĝis pro la foresto de gepatroj, ĉar la infanoj ne plu laboris por la gepatroj kiel en tradiciaj socioj. La ĉiutaga labortempo plilongiĝis (foje ĝis 16 horojn tage dum la unua fazo de industriiĝo), kaj ĉio ĉi je mizeraj salajroj[15]. Pro foresto de censo preciza aŭ inventaro de la laborkondiĉoj antaŭ la 19-a jarcento ne eblas trovi finan konkludon.

Sed la laboro de infanoj en fabrikoj igis tian laboron pli videbla kaj videbligas la terurajn laborkondiĉojn. Enketoj ebligas ricevi taksadon de la fenomeno. La ĝenerala statistiko de Francio en 1840 nombris 130.000 infanojn malpli ol 13-jaraĝajn en metiejoj de pli ol 10 dungitoj, 20 % de la ministoj de Carmaux estis infanoj en 1850[16] kaj ĉirkaŭ 1840, infanoj estis 12% de la industriaj laboristoj. Akcidentoj en fabrikoj, terglitoj, eksplodoj en minejoj vundis kaj mortigis multajn infanojn kaj atentigis la publikon.

Unuaj raportoj estis verkitaj de kuracistoj, inspektoroj aŭ elektitoj, priskribantaj la akcidentojn kaj laborkondiĉojn de infanoj. Same la verkoj de Charles Dickens kaj poste de Émile Zola atentigis pri la problemo; infanlaboro estis uzata por denunci ekspluatadon de la laborista klaso (Karl Marx kaj Friedrich Engels, en la Manifesto de la Komunista Partio, postulas malpermeson de infanlaboro). Parto de la industriestroj respondis, ke la malalteco de infanoj ebligas realigon de certaj taskoj neeblaj al plenkreskuloj (tia vidpunkto estas nuntempe tute dementita, sed tiuepoke kutime akceptita) kaj ke la dungo de infanoj malhelpas, ke ili iĝu senhejmuloj, kaj tial partoprenas la socian pacon kaj helpon al malriĉaj familioj. Inter tiuj du vidpunktoj la reguligo kaj poste la abolo de la infanlaboro en Eŭropo kaj en Nord-Ameriko atendis ankoraŭ preskaŭ jarcenton[8].

Regulado kaj abolo en Eŭropo kaj Usono redakti

 
Du knabinoj kun ŝildoj "Abolish child slavery" (abolu infansklavigon), en la angla kaj la jida lingvoj, dum la laborparado en Novjorko la 1-an de majo 1909.

Antaŭ abolo de infanlaboro venis ties regulado.

En Anglio la leĝo Factory Act de 1833 malpermesis la teksaĵindustrian laboron de infanoj malpli ol 9-jaraĝaj, kaj limigis la daŭron laŭaĝe (10 horojn tage por 9- ĝis 14-jaruloj, 12 horojn tage al 14- ĝis 18-jaruloj). Tiu leĝo validis por ĉiuj ceteraj laboroj nur en 1853.[17]

En Prusio la infanlaboro estigis socia problemo. Pro la multaj malsanaj infanoj la armeo ne plu sukcesis trovi sufiĉe grandan nombron de sanaj rekrutoj. Tial validiĝis en 1839 leĝo, kiu malpermesis fabrikan laboron al infanoj malpli-ol-dek-jaraj. Infanoj inter 10- kaj 16-jaraj rajtis labori ĝis maksimume 10 horojn tage, ne plu nokte, nek dimanĉe. En la jaro 1853 la minimuma aĝo estis plialtigita al 12. Tamen en 1858 laboris en prusaj fabrikoj ankoraŭ 12.500 infanoj inter-8-kaj-14-jaraj.

En Francio Louis René Villermé publikigis sian Tableau de l’état physique et moral des ouvriers (tabelo pri fizika kaj morala stato de la laboristoj), teruran bildon pri infanaj laborkondiĉoj. Charles Dupin verkas Du travail des enfants (pri laboro de infanoj) en 1840. Fine validiĝas la leĝo de la 21-a de marto 1841, kiu fiksis la minimuman aĝon je 8 jaroj kaj limigis la noktan laboron. Ankaŭ labordaŭro estis regulita kaj lernejo iĝis deviga al malpli-ol-12-jaruloj, sed tiaj reguloj nur malmulte efikis[8], Villermé denuncis industriestrojn, kiuj kaŝis la infanojn dum inspektado. En 1874 nova leĝo malpermesis dungon de infanoj pli junaj ol 12-jaraj.

En Usono kelkaj industriaj ŝtatoj, kiel ekzemple KonetikutoMasaĉuseco limigis en 1843 la tagan labordaŭron al 10 horoj.

Fine de la 19-a jarcento en Eŭropo la minimuma aĝo por labori estis 9 en Italio, 10 en Danio, 12 en Germanio kaj Nederlando, sed 14 en Svislando. Laboro nokta, dimanĉa kaj feria estis malpermesita en multaj jaroj antaŭ 16 jaroj. La minimuma aĝo por labori en minejo estis kutime unu aŭ du jarojn pli alta. La labordaŭro estas malplilongigita al 6 horoj en Anglio antaŭ 14 jaroj, 8 horoj en Italio, 12 horoj en Belgio[18].

La plej grava fakto por la malpligrandigo de infanlaboro en Eŭropo estis la deviga lernejo. Komence estiĝis konflikto inter lernejo kaj fabriko: por la gepatroj la lernejo estis multekosta, kontraŭe labora infano plibonigis la familian situacion. Por industriestroj la lerneja horaro konkurencis la permesitajn laborhorojn. En Francio lernejon igis deviga por 6- ĝis 13-jaruloj Jules Ferry en 1880 / 1881. La senpageco ebligis iom post iom ŝanĝi la ideojn kaj igis lernejon normo, eĉ por laboristidoj.

Ŝtata familia subtenmono estis donita laŭ lernejana asidueco kaj tiel helpis la disvastigon, samtempe ĝi helpis finance malriĉajn familiojn elteni la perdon de salajro.[8] Tio helpis ankaŭ multe malpligrandigi servistan kaj agrokulturan laborojn de infanoj, kiuj ĝis tiam estis malfacile videblaj al leĝistaro.

Aliaj landoj en Eŭropo kaj Nord-Ameriko sekvis similajn vojojn altigante la minimuman aĝon dum la 20-a jarcento por atingi kutime 16 jarojn kiel finan lernejanan aĝon (en 1938 en Usono, en 1959 en Francio).

Tutmondiĝo redakti

 
Knabo muelanta sukerkanon en Liberio, 1968.

La tutmondiĝo evidentigis, kiel antaŭe la industriigo, la infanlaboron kaj ties terurajn kondiĉojn en la evoluantaj landoj. Dum la 1980-aj jaroj skandaloj atentigis la publikon okcidentan pri la infanoj laborantaj en aziaj teksadmetiejoj (la fifamaj sweatshops, ŝvitvendejoj), stratinfanoj supervivantaj pro laboretoj, ktp. Kelkaj NRO-oj, kaj lokaj kaj internaciaj, kreiĝis celante neniigon de infanlaboro. ILO lanĉis en 1992 la programon fokusantan infanlaboron kaj organizis kampanjojn por instigi eŭropajn kaj nord-amerikajn transnaciajn firmaojn ne uzi infanlaboron.

La unua globala taksado de laborantaj infanoj aperis en 1996 kaj estis reviziita en 2002. Tiu taksado videbligis la amplekson de la fenomeno kaj ties ecojn. La 12-a de junio estis deklarita en 2002 "internacia tago kontraŭ infanlaboro".

Nuntempa situacio redakti

 
Juna paŝtisto masaja en Kenjo, 1979: infanlaboro ene de la familio restas plimulto en agrikulturo kaj malfacile mezurebla.

La plejmultaj statistikoj pri infanlaboro estas nur taksadoj, pro la plej ofte neformala kaj foje kontraŭleĝa ecoj, konfuzo kun laboro de plenkreskuloj, kaj pro la fakto, ke la laboro okazas plej ofte en la familio. La Internacia Organizo de Laboro (kaj pli precize la internacia buroo de laboro) faris du taksadojn mondskalajn, la unua publikigita en [1996] laŭ demandaroj plenigitaj en la jaroj 1990 rilate al 5 ĝis 14-jaruloj, la dua publikigita en 2002 kun nova metodologio rilate al 5 ĝis 17-jaruloj.

Plej ofte la nombroj estas nur taksadoj laŭ demandaroj aŭ enketoj, kaj la indikoj estas do ne precizaj, tamen donas ideon pri la grandeco. La IOL disdonas tiujn datenojn al aliaj agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj kiel UNICEFUNESKO. Ne-registaraj organizoj, sindikatoj, registaroj kaj la Monda Banko uzas la datenojn, kiuj tiel iĝis fakte referenco.[19]

La ĝisdatigitaj statistikaj publikigitaj en 2006 laŭ la sama metodologio kiel en 2002, unuafoje ebligas komparon.

Aliaj taksadoj devenas de UNICEF, de la internacia federacio de libraj sindikatoj, kiuj obtenas datenojn de la lokaj sindikatoj kaj de NRO-j kiel Amnestio Internacia pri infansoldatoj, Kontraŭsklaveco Internacia pri infansklaveco aŭ ECPAT pri seksuma ekspluado de infanoj. Ankaŭ registaroj starigas taksaĵojn. IOL estas la nura organizaĵo, kiu starigis metodologion kaj globalan taksadon, ĉefe danke al la projekto SIMPOC[20] (Statistical and Information Monitoring Programme) en 29 diversaj landoj kaj danke al programo IPEC (Internacia programo por abolo de infanlaboro).

Inter la laborantaj infanoj estas laŭ aĝo inter 47 kaj 50 % da knabinoj, sed ilia nombro estas pli granda en doma laboro, kaj do malpli videbla

Nombro de infanoj (je milionoj) laborantaj laŭ aĝo en la jaro 2000 en la mondo, laŭ IOL[4]
aĝo infanoj entute infanoj laborantoj inter ili: infanoj nelernejanaj infanoj lernejanaj
sumo rilato abolenda danĝera aktivaj neaktivaj aktivaj neaktivaj
5 - 9-jaraj 600,2 73,1 12,2 % 186,3 111,3 12 % 20 % 7 % 68 %
10 - 14-jaraj 599,2 137,7 23,0 % 23 % 10 % 13 % 67 %
15 - 17-jaraj 332,1 140,9 42,4 % 59,2 59,2 42,5 % 14 % 31 % 43,5 %
Entute 1 531,5 351,7 23,0 % 245,5 170,5        
Datenoj ĝisdatigitaj en 2004, laŭ IOL[21]
aĝo infanoj entute infanoj laborantaj diferenco
p/r 2000
kies laboro estas:
sume rilate abolenda danĝera
5 - 14-jaraj 1 206,5 190,7 15,8 % - 9,6 % 165,8 74,4
15 - 17-jaraj 359,8 126,7 35,2 % - 9,8 % 51,9 51,9
ĉiuj 1 566,3 317,4 20,3 % - 10,1 % 217,7 126,3

Divido geografia redakti

 
Domlaboro en Sandakphu, Okcident-Bengalo.

Infanlaboro ekzistas en preskaŭ ĉiu lando, sed plej ofte en evoluintaj landoj. Laŭ absoluta nombro, la plejmultaj infanoj laborantaj troviĝas en la regionoj azia kaj pacifika, entute 60 %. En Barato taksadoj varias inter 16 milionoj da infanoj inter 5 kaj 14-jaraj (laŭ lokaj NRO)[22]) kaj 150 milionoj da laborantaj infanoj malpli ol 18-jaraj. Laŭ la Monda Banko temas pri 40 milionoj[22] kaj laŭ UNICEF pri 60 milionoj[23]. Laŭ proporcio la plej altaj nombroj estas en Afriko sude de Saharo, ofte ligita al malriĉeco de la lando: Niĝero kaj Sieraleono tiel havas 70 % de infanoj laborantaj, Malio kaj Burundo alproksimiĝas la 50 %. Ankaŭ en Mezoriento, ĉefe en Irako post la embargo kaj la iraka milito, sed ankaŭ en okupitaj palestinaj teritorioj. En Sud-Ameriko preskaŭ 1 infano el 6 devas labori.[23]

Sed ankaŭ en evoluintaj landoj troviĝas infanlaboro: 3 % de la 10 ĝis 14-jaruloj ekonomie agadas en industriiĝintaj landoj[4], kio inkluzivas ne nur laboretojn, sed ankaŭ nigran laboron kaj la plej fifamajn laborojn (prostituo kaj toksaĵnegoco). Oficiale en Italio laboras 320.000 infanoj inter 6 kaj 13-jaraĝaj kaj tiu nombro kreskas 50-procente dum la somera periodo. En Britio la Trades Union Congress taksas la nombron de kutime laborantaj infanoj je 2 milionoj. En Usono ili estus 5,5 milionoj dumsomere, inter ili 800.000 en agrikulturo.[23] En Orient-Eŭropo, 4 % de la 10 ĝis 14-jaruloj laboras[4], unu miliono en Rusio kaj preskaŭ 100.000 en Bulgario.

 
Monda mapo pri infanlaboro
infanoj 5 ĝis 14-jaraj laboroantaj en ĉiu lando laŭ la Monda Banko[24] kaj la datenoj de IOL[25]:
  •  grize: sen datenoj

  •  helflave: 0 ĝis 10 % da infanoj laborantaj

  •  verde: 10 ĝis 20 % da infanoj laborantaj
  •  
  •  oranĝe: 20 ĝis 30 % da infanoj laborantaj

  •  ruĝe: 30 ĝis 40 % da infanoj laborantaj

  •  nigre: pli ol 40 % da infanoj laborantaj
  • Divido socia redakti

    Infanlaboro varias laŭ kontinentoj kaj kulturoj; la sekva ĉapitro klarigas la labortipojn. Ekzistas konstanto trahistoria, kiu pluekzistas nuntempe: laborantaj infanoj devenas el malriĉaj familioj, malriĉeco estas unu el kaŭzoj de infanlaboro.[5] Tre ofte, ili ankaŭ devenas el "malalta" socia tavolo, kiel en Barato, kie laborantaj infanoj estas ofte dalitoj aŭ el malaltaj kastoj; en Orient-Eŭropo ili ofte anas malplimulton kiel ciganojn; en Latin-Ameriko kaj en Afriko stratinfanoj pli ofte laboras ol aliaj; kiel ankaŭ infanoj de malriĉaj enmigrintoj en Nord-Amerikon aŭ en Eŭropon.[23]

    Alia komuna afero de tiuj infanoj estas, ke ili preskaŭ ĉiam laboras en sektoroj malalte teknikaj (troveblas neniu infano en entreprenoj de alta teknologio) kaj tie, kie oni bezonas kvanton de laboristoj, kiel en familia agrikulturo, grandaj plantejoj aŭ teksaĵ-metiejoj. En manufakturoj necesas ofte maltre spertaj laboristoj, sed grandnombre; serĉo de malmultekostaj laboristoj tie gvidas al infanoj[26].

    Divido sektora redakti

    La klasigado de infanlaboro laŭ agadsektoroj troveblas en raporto de 1996[27] kaj dividas infanlaboron en du grandajn sektorojn: 70,4 % ĉe agrikulturo, ĉasado kaj fiŝkaptado; 8,3 % ĉe komerco, restorado kaj hoteloj; 8,3 % ĉe manufakturoj; 6,5 % ĉe servoj komunumaj, sociaj aŭ personaj; 3,8 % ĉe transporto, vartenado kaj komunikado; 1,9 % ĉe konstruado kaj 0,9 % en minejoj ktp.

    Tiuj rezultoj kontraŭas la kutiman bildon de infanoj laborantaj ĉefe en fabrikoj aŭ metiejoj[5]: tia agado ja ekzistas, sed ĝi estas malpli ofta ol laboro en familia rondo kaj agrikulturo.

    La "plej aĉaj laboroj", kiel difinitaj de IOL (konvencio 182, artikolo 3), koncernis en 2002[20] 8,4 milionoj de infanoj. Tamen, tiu nombro estas malalta taksaĵo, ĉar la elektitaj kriteroj estas striktaj kaj estas konsiderataj nur la landoj inkluzivitaj en la enketo, sen eksterpolo al aliaj landoj.[28]. La vera nombro de infanoj en tiaj kondiĉoj povas de fakte esti multe pli alta. IOL distingas kvin kategoriojn: sklavlaboron, infankomercon, seksindustrion, armilkonfliktojn kaj eksterleĝajn agadojn.

    Agrikulturo redakti

     
    Infanoj kaj junuloj plugantaj en Sieraleono.

    Laŭlande 90 ĝis 95 % de la laborantaj infanoj faras tion en agrikulturo, meze inter 70 kaj 74 %. Ju pli la landa ekonomio baziĝas je agrikulturo, des pli alta estas la proporcio de infanoj. Oni distingas infanojn laborantajn surkampe kun la geptaroj de tiuj, kiuj dungiĝas en grandaj plantejoj aŭ farmbienoj. La unua kazo ofte okazas en landoj, kies ekonomio baziĝas je agrikulturo, tie infanoj ofte respondecas pri la gardo de brutaroj kaj laboretoj. Se troaĵoj eblas, ili estas malpli oftaj, ĉar la infanoj restas en la familia kadro.[29]. Infanlaboro inkluzivas foje partoprenon al rikoltado kaj fiŝkaptado, foje al ĉasado, bestgardado, replantado de rizo. Knabinoj pli ofte devas hejmenporti akvon, prizorgi bebojn, prepari manĝaĵojn. Kiam tiuj infanoj vizitas lernejon ili ofte mankas dum rikoltadepoko[19].

    Infanoj laborantaj sur plantejoj kutime havas malpli facilajn vivkondiĉojn: iliaj agadoj estas ligitaj al tiuj de iliaj gepatroj, kiujn ili helpas por rikolti teon, kafon, por prizorgi plantojn aŭ aldoni sterkon. Modernaj agrikulturaj teknikoj prezentas la samajn danĝerojn al infanoj, kiel industrio pro la varmego, la polvo, riskoj ligataj al maŝinoj kaj danĝeroj pro la uzo de toksaj produktoj (pesticidoj). Tamen la elcento de infanoj laborantaj en grandaj plantejoj estas malpli ol 5. Junuloj malpli ol 15-jaraĝaj reprezentas 25 ĝis 30 % de la laboristoj sur plantejoj en Meksiko, KenjoBrazilo[20].

    Industrio kaj konstruado redakti

     
    Ministoj en Usono (Gary, Okcidenta Virginio) en 1908.

    Industrio ne estas la sektoro, kie plej multaj infanoj laboras, sed ĝi estas ofte la plej konata, ĉar temas kutime pri danĝera laboro kaj historie, infanlaboro en manufakturoj dum la industriiĝo vidigis la fenomenon kaj enkondukis la regularigon. En evoluintaj landoj, tiu estas la plej kutima bildo alvokita, kiam oni parolas pri infanlaboro en evoluantaj landoj.[29] Laboro de infanoj malpli ol 12-jaraj estas ofta en konstruado por taskoj kiel purigado kaj transporto; tia estis ankoraŭ en la 1980-aj jaroj en suda Eŭropo, ĉefe en Italio.

    Tiu sektoro inkluzivas manufakturojn kaj fabrikojn, brikejojn, konstruadejojn, minejojn kaj minojn, sed ankaŭ teksaĵ-metiejoj, ŝpinejoj, tanejoj, potejoj, fabrikoj de sapo, alumetoj kaj eĉ kemiaĵoj, kiam manlaboro necesas.

    Hejma laboro redakti

     
    Knabinoj portantaj akvon en Barato.

    Hejma laboro estas la plej kaŝita formo de infanlaboro, malfacile taksebla, ĉar ĝi estiĝas en la hejmo mem. Se infana helpo al hejmlaboro estas kutime taksita kiel bona kaj edukcela, en multaj landoj, infanoj laboras en hejmo de alia familio ol la sia, aŭ estas ekspluatataj de sia propra familio (tiu kazo ne eniras la nombron de infanoj "ekonomie laborantaj").

    La ekzakta nombro de infanoj laborantaj en tiuj kondiĉoj estas nekonata: IOL anoncas nombron de pluraj milionoj, ĉefe knabinoj[30]; ĝi taksas ankaŭ, ke inter la knabinoj pli ol 16-jaraj la plejmulto laboras en hejmoj. Iuj taksadoj ebligas havi grandecidon: tiel oni parolas pri 482.000 infanoj en Brazilo, 300.000 en Dako, 700.000 en Indonezio, 200.000 en Kenjo, de 66 ĝis 88.000 en Maroko, 200.000 en Haitio ktp.

    Kaŭzoj pri hejmlaboro de infanoj estas multaj: ofte oni konsideras ĝin "normala" aŭ almenaŭ "senproblema". Ĝi povas reprezenti eskapon el mizero, sed povas esti ankaŭ afero de komerco aŭ repago de ŝuldoj.

    Neformala sektoro redakti

     
    Infano laboranta kiel "afiŝulo" montrante la horon en Merida, Meksiko.

    La neformala sektoro priskribas agadojn ne regularitajn, ofte laboretojn faratajn de individuo aŭ familio. Tiaj laboroj troviĝas ĉefe enurbe kie senlaboreco estas pli alta. IOL taksas, ke en evoluantaj landoj ĝi reprezentas 60 % de la urba laboro kaj grandan parton de la MEP (25 % en Niĝerio, preskaŭ 50 % en Filipinoj). Ĝi rilatas al kamparfuĝo kaj la estiĝo de ladurboj. Ĉefaj agadoj estas vendadeto de trinkaĵoj, fruktojcigaredoj, riparado, portado aŭ konduko de rikiŝoj[19].

    Tiaj laboretoj celas ĉefe tujan supervivon. La neformala sektoro rilatas ankaŭ al la formala, ekzemple kiam stratvendistoj laboras por vendejo, kaj tiel estas parto de la produktĉeno. La neformala sektoro inkluzivas ankaŭ stratinfanojn ekspluatatajn por drogŝakrado aŭ por almozpetado (laŭ IOL temas pri 600.000 infanoj[20]). Se multaj infanoj laborantaj en la neformala sektoro havas hejmon, tiuj, kiuj loĝas surstrate alfrontas pli multajn danĝerojn; UNICEF taksas, ke la nombro de stratinfanoj en la mondo atingas dekojn da milionoj[31].

    Sklava laboro kaj sklaveco redakti

     
    Ŝvit-metiejo en Ĉikago, Usono, 1930.

    Ĉirkaŭ 5,7 milionoj da infanoj laboras sklave en la mondo. Tian laboron karakterizas ia limigo de movoj de la infano, perfortigo mensa aŭ fizika, malkonsento kaj / aŭ kontrolado eksternormala[32]. Sklaveco mem signifas, ke la persono estas konsiderata kiel "varo", posedaĵo de la "proprietulo".

    Taksadoj indikas, ke la plej multaj tiaj infanoj troviĝas en Azio (5,5 milionoj), tio eble estas ĉar mankas fidindaj fontoj en aliaj regionoj, ĉar tia laboro estas malfacile distingebla. Alia kaŭzo estas la kvazaŭ institucieca sklavigo pro ŝuldoj, kiel la kamaiya-sistemo en Nepalo[33]: en tiaj sistemoj gepatroj povas dungigi infanon 7 aŭ 8-jaraĝan en fabrikon por obteni monpruntadon aŭ pagi ŝuldojn. La diversaj raportoj montras, ke plej ofte tia laboro rapide iĝas sklaveco[6].

    La plej konataj ekzemploj troviĝas en Nepalo, Pakistano kaj Barato. En tiu lasta lando oni trovas tion en agrikulturo, cigaredindustrio, silkindustrio kaj tapiŝindustrio. Esploro montris la vivkondiĉojn de miloj da infanoj laborantaj en tapiŝindustrio kaj priskribis ilin jene

    « […] forrabitaj, translokigitaj aŭ disponigitaj de la gepatroj kontraŭ malaltaj monsumoj. La plej multaj inter ili estas malliberaj, torturitaj kaj devigitaj labori 20 horojn tage senpaŭze. Tiuj infanetoj devas kaŭri sur piedfingroj de matena ĝis post vespera krepuskoj, kio ege malhelpas ilian kreskon. Sociaj aktivistoj ne sukcesas labori tiafake, pro kontrolego simila al tiu de mafio fare de la teksaĵmetiejestroj[34]. »

    Similaj situoj troviĝas en Brazilo sur la sukerkanplantejoj kaj en la karbonejoj. En 1993 oni raportis pri 4-jaruloj laborantaj sur kotonoplantejo en Parana[35]. En Maŭritanio, malgraŭ abolo de sklaveco en 1980, restas ankoraŭ ĉirkaŭ 400.000 personoj, infanoj kaj plenkreskuloj, el nigra Afriko, kiu servas kiel sklavoj al berberoj.[36].

    Infankomerco redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Infankomerco.

    Infankomerco inkluzivas "varbadon, transporton, translokigon, lokigon aŭ akcepto de infano por ekspluato".[37] IOL taksas, ke 1,2 milionoj da infanoj suferas tian traktadon en la mondo, inter ili 550.000 en Sud-Ameriko. Sed tiuj 1,2 milionoj ne nombras en la sumo de la "plej aĉaj laboroj" por eviti duoblan nombradon: tiaj infanoj kutime suferas alian formon de ekspluatado.

    La celo de la komerco dependas de la aĝo kaj de la sekso de la infanoj: knaboj estas kutime venditaj por sklaveca laboro sur grandaj plantejoj aŭ fidrogvendado, knabinoj plej ofte por seksa ekspluatado aŭ hejmlaboro. Infanoj estas ankaŭ ekspluatataj en organizataj almozulretoj, senditaj al neleĝaj adoptretoj aŭ por deviga geedzigo. Tia komerco ekzistas kaj ene de landoj kaj inter landoj kaj mondskale.[20] Organizata retoj estas samtempe naciaj, kontinentaj aŭ mondaj; IOL indentigis kelkajn grandajn internaciajn komercvojojn: Latin-AmerikoEŭropo kaj Mez-Oriento; AzioEŭropo kaj Mez-Oriento; Nepalo kaj BangladeŝoBarato ; Birmo kaj LaosoTajlando ; okcidenta AfrikoNiĝerio; suda Afriko → Sud-Afriko; Orient-EŭropoOkcident-Eŭropo.[38]

    Seksa ekspluatado redakti

     
    Prostituitino 10 aŭ 11-jara, graveda de 4 monatoj (Anglio, 1871).

    Laŭ IOL[4] 1,8 milionoj da infanoj suferas seksan ekspluatadon, la plej multaj estantaj 15 ĝis 17-jaruloj; 750.000 inter ili troviĝas en Sud-Ameriko kaj Karibio, 590.000 en Azio kaj pacifika regiono kaj 420.000 en evoluiĝintaj landoj. Laborformoj estas diversaj: infanpornografio, prostituo, seksa komerco kaj seksa turismo. 98 % de tiuj infanoj estas knabinoj[39].

    Amaskomunikiloj montras seksan ekspluaton de infanoj okaze de skandaloj pri seksa turismo, organizata kutime por viroj vojaĝantaj el evoluiĝintaj landoj al Tajlando, Domingo, Brazilo aŭ aliaj landoj.

    Sed seksa ekspluatado estas organizata ankaŭ loke: en Usono oni taksas la nombron de prostituataj infanoj je 100.000.[6]. Seksa ekspluatado foje estas ligita al aliaj ekspluatadoj: la supre menciitaj barataj tapiŝfabrikoj servas ankaŭ kiel varbejoj por bordeloj. La prostituataj infanoj riskas malsanojn sekse transdoneblajn, ne deziratajn gravedojn, drogojn. Ili suferas pro stigmatizo de la cetera socio kaj ofte estas rigardataj "neleĝaj" kaj traktataj tiel per policanoj.

    Infanprostituo korespondas al demando, subtenita de kredoj (ekzemple seksumado kun infano helpus konservi virecon) kaj timo de aidoso (oni mise supozas infanojn malpli infektitaj ol plenkreskuloj).[19]

    Infanan pornografion difinas Unuiĝintaj Nacioj kiel "ia reprezentaĵo, per iu ajn rimedo, de infano seksumanta, vere aŭ ŝajne, aŭ ia reprezentaĵo de infanaj seksorganoj por ĉefe seksumaj celoj", en la protokolo de la internacia konvencio pri infanaj rajtoj[40].

    Disvolviĝo de interreto kreskigis la demandon pri tia pornografio, pri kiu oni taksas je unu miliono la nombron de bildoj cirkulantaj, inkluzive bildoj montrantaj sadismajn agadojn kaj seksumadon kun foje tre junaj infanoj. Esploroj evidentiĝis tre gravajn psikajn problemojn ĉe tiuj infanoj, kies memmortigtendencoj[41]. Tiu komerco valoras inter du kaj tri miliardoj da usonaj dolaroj nur en Usono.[42]

    Infansoldatoj redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Infansoldato.

    Nuntempe ekzistus ĉirkaŭ 300.000 infansoldatoj en la mondo okaze de trideko da konfliktoj; tierono en subsahara Afriko kaj Kongo Kinŝasa, en Kolombio (kie inter 11 kaj 14.000 infanoj anus la paramilitistaron) kaj en Birmo (kie 20 % de la armeo estus neplenaĝaj laŭ Human Rights Watch.[43])

    La plej multaj estis 14 ĝis 18-jaruloj, sed troveblas ankaŭ infanoj apenaŭ 8 aŭ 9-jaraj, kiuj libervole anas milicojn kaj aliajn paramilitistajn grupojn.[44] Se la bildo la plej ofta esta tiu, de infansoldato pafilenmane, infansoldatoj havas multajn diversajn taskojn: spionado, terenesploro, lokigo de teraj bomboj, trejnado de plenkreskaj soldatoj, sed ankaŭ domtaskoj, kuirejaj taskoj, portado de materialo. Knabinoj riskas seksan perfortiĝon.

    Motivoj estas supervivrimedo en regionoj ofte ruiniĝintaj, spertoj pri familimembroj mortigitaj aŭ kripligitaj pro la konflikto aŭ manka edukado, kiu malhelpas trovi alternativon. Multaj knabinoj engaĝiĝas por eskapi seksan perfortiĝon aŭ domsklaviĝon, kvankam iliaj vivkondiĉoj eble ne estas pli bonaj kiel soldatoj. La proporcio de knabinoj estus ĉirkaŭ 40 %.[45] La motivoj de la varbantoj estas malsamaj: infansoldatoj estas "pli influeblaj, pli facile subigeblaj al aŭtoritato, malpli dizertemaj aŭ salajropostulemaj ol plenkreskuloj".[19]. Unicef asertas ke la disvastiĝo de malgrandaj armeoj kreskigis la uzon de infanoj.[46]

    Sekvoj redakti

    Laborkondiĉoj kaj efikoj al laborantaj infanoj redakti

     
    Knaboj en vermiljonfabriko, Dako, Bangladeŝo.

    IOL raportas[4], ke la laborkondiĉoj de infanoj estas kutime malfacilegaj. Ili havas nek feriojn, nek libertempon, laborlokoj estas plej ofte malbonstataj, infanoj ofte estas mistraktitaj, ricevas punojn kaj la postulata laborkvanto estas ofte tro alta; iuj infanoj laboras ekde 5 aŭ 6-jaraĝaj, kiam ilia korpo ankoraŭ ne kapablas subteni plurhoran laboron ĉiutage, kiu ne kongruas al iliaj psikaj kaj fizologiaj bezonoj. Kelkaj fiziologiaj efikoj troveblas ĉe la plej multaj laborantaj infanoj: misnutrado kaj sekve mankoj kaj kreska malfruo, sufero de riskoj kaj pena laboro. 70 % de la akcidentoj kaj malsaniĝoj de laborantaj infanoj okazas en agrikulturo, kie infanoj same kiel plenkreskuloj riskas ekspozon al kemiaĵoj, tranĉemaj objektoj, pezaj ŝarĝoj kaj mediaj danĝeroj (bestmordado, varmego, ktp.).[47] Industrio ekspozas laborantajn infanojn al toksaj produktoj kaj danĝeraj maŝinoj, ke temas pri tanejoj kaj ties amoniakujoj, pri uzinoj kun bruligemaj fornoj aŭ eksplodoj kaj venenigoj en alumetfabrikoj kaj tiuj, kiuj produktas artfajraĵojn. Konstruejoj ekspozas al faloj, minejoj al polvoj kaj la kaŭranta pozicio (ofta en Azio) kaŭzas artikproblemojn.[23] En la neformala sektoro, laboro surstrata ekspozas al perfortoj far bandoj kaj polico, al trafikakcidentoj, sen mencii laboron sur rubejoj. La plej teruraj laborkondiĉoj ekzistas en teksaĵ-metiejoj kaj en minoj. En la metiejoj oni trovas la samajn kondiĉojn, kiel ili ekzistis en Eŭropo dum la 19-a jarcento, kie malhelo kaj fajnegaj fadenoj malplibonigis vidon kaj lanosilko estigis pulmajn malsanojn. En minoj okazas la plejmulto de la mortigaj akcidentoj (32 tiaj akcidentoj por 100.000 laborantaj infanoj en 1994[24]), kaŭzitaj de eksplodoj, gasoj, polvoj kaj malsanoj kiel tuberkulozo kaj silikozo. Fine, infansoldatoj kaj infanoj ekspluatataj sekse eltenas ankoraŭ multe pli grandan parforton.[23]

    Ekonomia rolo redakti

     
    Knabo vendanta memoraĵojn, Tajlando.

    Laborantaj infanoj partoprenas ekonomion. Granda parto de tia laboro estas "nevidebla", ĉar ĝi ja estas atestita, sed ne kalkulita: ekzemple en la familia rondo, kie ankaŭ multaj virinoj, sen profesia okupado, zorgas pri sia familio. Infanoj laborantaj eksterfamilie alportas rektan financan subtenon al la familia buĝeto kaj malrektan, ĉar ili zorgas pri si mem kaj ne estas nutrataj de la familio. IOL taksas, ke laboranta infano alportas inter 20 kaj 25 % de la familia gajno al malriĉa familio.[48].

    La malplimulto de salajritaj infanoj[49] pezas iel en landa ekonomio: IOL taksas, ke infanoj reprezentas preskaŭ 5 % de la aktiva popolo en Latin-Ameriko, sed 14 % en Kenjo[50]. Reprezentado per sektoroj estas nur taksadoj: tiel en Pakistano la tapiŝindustrio gajnus 109 milionojn da dolaroj eksportante en 1995-96 laŭ la estroj; laŭ SACCS 500.000 infanoj laborus (el entute 1,5 milionoj da salajruloj) – tiu nombro estas pridiskutata, sed donas ideon pri la grandeco.

    La infanoj laborantaj en komerco, ĉefe en neformala vendado surstrata, estas plej ofte la lasta ĉenero de la produktĉeno, kiam ili vendas trinkaĵojn de grandaj markoj, ĵurnaloj, dolĉaĵoj, ktp. kaj foje konkurencas lokajn vendejojn. Same la kolekto de rubaĵoj estas parto de neformala recikligo, kiam la infanoj alportas rubaĵojn al profesiaj kolektantoj. Fakte la ĉefa motivo por dungi infanojn estas ekonomia: infano estas malpli multekosta kaj pli obeema ol plenkreskulo, kiu ricevas salajron du- ĝis sesoble pli altan[51], kaj tiel eblas malpligrandigi elspezon por salajroj.

    Kostoj kaj beneficoj redakti

    Unu el la argumentoj kontraŭ abolo de infanlaboro estas la fakto, ke tiu ĉi, pliboniginta la entreprenan profitdonon, kontribuas al industriiĝo kaj do al ekonomia kreskiĝo de la lando[26]. La IOL esploris en 2004 la kostojn kaj beneficojn ligatajn al abolo de infanlaboro[52]. La konkludo estis klara:

    "Kvankam iaj grandaj avantaĝoj, kiel plifortigo de persona evolueblo, estas malfacile mezureblaj mone, niaj kalkuloj klare ebligas konkludi, ke la abolo de infanlaboro reprezentas tre profitdonan globalan investon."

    Pli precize, tiu esploro temis pri realigo de la programo IPAI en evoluiĝantaj landoj. Kostoj de la projekto estas la plibonigo de edukado (infrastrukturo, instruistoj, materialoj ktp.), transigo de gajnoj (t.e. programoj por kompensi la monan perdon al familioj per monhelpo), eventoj nelernejanaj (celantaj la plej aĉajn laborformojn, tre malriĉajn infanojn aŭ tiujn el malsuperaj kastoj, kulturajn faktorojn, kiel seksdiferencoj) kaj la oportuneckosto (perditaj gajnoj pro forpreno de la infanoj el ilia laboro). Atenditaj ekonomiaj beneficoj estas pligranda produktivo danke al pli bona edukado, malpligrandigo de la sankostoj ktp.

    Uzante naciajn datenojn kaj spertoj el jam ekzistaj programoj, la esploro taksis jene la sumon de kostoj kaj beneficoj:

    Sumo de ekonomiaj kostoj kaj beneficoj eblaj sekve al abolo de infanlaboro laŭ IOL pri la periodo de 2000 ĝis 2020[52]. Sumoj en miliardoj da usonaj dolaroj.
    Regiono Lando
    evoluiĝanta
    Azio Latin-
    Ameriko
    Afriko
    subsahara
    Nord-Afriko
    Mez-Oriento
    Sume
    Edukado 8,5 299,1 38,7 107,4 39,6 493,4
    Transigo de gajnoj 0,7 6,3 1,2 1,5 1,1 10,7
    Aliaj intervenoj 0,4 2,4 5,8 0,6 0,2 9,8
    Oportuneckosto 16,0 151,0 30,9 30,1 18,8 246,8
    Sumaj kostoj 25,6 458,8 76,6 139,5 59,7 760,3
    Plibonigita edukado 145,8 3 307,2 403,4 721,8 500,2 5 078,4
    Plibonigita sano 4,0 14,0 3,8 2,1 3,9 28,0
    Sumaj beneficoj 149,8 3 321,3 407,2 723,9 504,1 5 106,3
    Netaj ekonomiaj beneficoj 124,2 2 862,4 330,6 584,4 444,4 4 346,1
    Pagoj de transigoj 13,1 125,8 23,5 29,1 22,1 213,6
    Netaj financaj beneficoj 111,1 2 736,6 307,1 555,4 422,3 4 123,5

    Pro tiu esploro IOL konkludis, ke la abolo de infanlaboro, kutime farita pro etikaj kialoj estas same valida el ekonomia aŭ financa vidpunkto: la beneficoj superus la kostojn 6 aŭ 7-oble. Tiu esploro kongruas kun tiuj de la Monda Banko, kiuj montras, ke investado en edukado estas profitgajna operacio longskale por la koncernitaj landoj[53]. En subsahara Afriko la netaj financaj profitoj superus je duono la malnetan ĉiujaran nacian gajnon. Tamen la esploro estas nur taksado bazita je teoria programo 20-jara; kaj la kostoj restos superaj al beneficoj dum la 15 unuaj jaroj, ili kreskegos ekde la 16-a jaro. Tial IOL nomas tiun projekton "transgeneracian investon".

    Ĉu al abolo? redakti

    Rajtevoluo redakti

     
    Landoj subskribintaj la konvencioj 138 kaj 182 de IOL, en 2006[54]:
    verde: subskriboj de la konvencioj 138 kaj 182
    flave: subskriboj de la konvencio 182, sed ne 138
    oranĝe: subskriboj de la konvencio 138, sed ne 182
    ruĝe: neniu subskribo
    grize: sen informoj / lando ne ano de IOL

    Je internacia nivelo infanlaboron regas pluraj internaciaj konvencioj de IOL, inter kiuj la ĉefaj estas nuntempe la konvencio numero 138 pri minimuma laboraĝo (datanta de 1973 kaj anstataŭanta plurajn antaŭajn konvenciojn mi minimuma aĝo laŭ diversaj sektoroj) kaj la konvencio numero 182 pri la plej aĉaj laborformoj (vidu la apudan mapon). La kronologio pri infanlaboro ebligas vidi la historion de IOL, kies unuaj konvencioj ekde 1919 temis pri la minimuma aĝo laŭ diversaj sektoroj. Tiuj konvencioj utilis fakte kiel internacia laborkodo, referenco al ne-registaraj organizoj[55]. Unuiĝintaj Nacioj ludas gravan rolon, ĉefe per la internacia konvencio de infanrajtoj kaj la konvencioj pri sklaveco kaj infansoldatoj. Du konferencoj estis organizitaj aparte por tiu temo de UN en Amsterdamo en 1997 kaj Kampalo en 1998.

    Je internacia nivelo leĝo iom post iom altigas la minimuman aĝon (la konvencio 138 akceptis pli grandajn marĝojn por malpezaj laboroj en envoluiĝantaj landoj. La minimuma aĝo varias tiel de 14 ĝis 16 jaroj en tiaj landoj, tamen ekzistas kelkaj esceptoj kiel en Bangladeŝo, kie 12-jarulo rajtas labori en vendejo aŭ sur teplantejo, aŭ ankaŭ en Haitio, kie infanoj povas esti servistoj ekde 12 jaroj (malgraŭ ke tiun taskon oni ne povas nomi "malpeza"). Tamen ne ĉiuj landoj subskribis la konvenciojn de IOL kaj punoj estas malfortaj[55]: evoluiĝintaj landoj kutime disponas laborinspekton, kies rimedoj estas tamen malsamaj; tiaj inspektoj tute ne ekzistas en multaj malriĉaj landoj. IOL povas doni rekomendon, kiam lando ne agas, laŭ la konvencioj.

    Sed la estiĝo de abolo renkontas obstaklojn. La amplekso de la fenomeno estas tiom granda, ke kelkaj agoj disvastigitaj de amasmedioj (kiel forpreno de centoj da infanoj el mino) estas neniom rilate al centoj da miloj da metiejoj, agrikulturaj bienoj ktp. Ne-registaraj organizoj, kaj internaciaj, kaj lokaj, raportadas pri korupto kaj inerto politika, kiu konservas la ekzistan sistemon, sed la premoj de industriestroj estas granda.[56]

    Debato pri abolo redakti

    Leĝoj neniam sufiĉas: ĉiuj koncernitaj partoprenantoj konkordas, ke nur sociekonomiaj modifoj povos daŭre influi infanlaboron, inter ili unuavice la batalo kontraŭ malriĉeco. La konvencio 182 de IOL klare difinis la "plej aĉajn laborojn" kiel prioritato, sklaveco kaj seksa ekspluatado de infanoj estas unuavoĉe kondamnitaj[55], sed oni daŭre debatas pri formoj "akcepteblaj" aŭ "tolereblaj" de infanlaboro.

    Unuflanke la "abolemuloj" - kaj ĉefe la internacia konfederacio de liberaj sindikatoj - postulas kompletan malpermeson de infanlaboro, postulante ke infanoj vizitu lernejon[57]. La argumentoj similas al tiuj de la abolemuloj eŭropaj fine de la 19-a jarcento, kiuj iiom post iom sukcesis devigantaj lernejon.

    Aliflanke "ne-abolemuloj" - inter ili ne-registaraj organizoj, plej ofte lokaj - opinias, ke abolo estas utopio, kaj malhelpi infanon partopreni la supervivon sian kaj desia familio estus kontraŭproduktiva[58]. Abolo ŝajnas tiel okcidenta dogmo, malmulte adaptita al la loka kulturo. Ne-abolemuloj proponas kontroli infanlaboron por neniigi ekspluatadon kaj samtempe ebligi minimuman edukadon. Laŭ Manier tamen ekzistas risko, ke la fenomeno instituiĝos[55]. Malgraŭ la diferencoj, lukto kontraŭ malriĉeco estas komuna celo de ambaŭ flankoj.

    Iaj argumentoj ekzistas, sed ne rezistas analizon. Estroj de la 19-a jarcento sugestis, ke la malalta statuo de infanoj ebligas ilin fari taskojn tro malfacilaj al plenkreskuloj: tia ideo ankoraŭ ekzistas nuntempe[59]. Dungo de infanoj estis ankaŭ klarigita kiel faktoro de "socipaco", malhelpante al malriĉaj infanoj eksterleĝuliĝi. Sed pli granda lernejaniĝo montris ke tiaj eksterleĝaj agadoj estas mem ligitaj al laborsfero: neleĝaj agadoj kiel drogkomerco, prostituo kaj ŝtelo estas plej ofte organizataj per rilato dungito-dunginto.

    Agadoj redakti

    Agadoj kontraŭ infanlaboro inkluzivas vekon de la publika opinio, agadoj celantaj entreprenojn kiel "civitana konsumado" kaj bojkoto, lokajn agadojn kaj sindikatigon de infanoj.

    En evoluintaj landoj redakti

    Ekde la 1980-aj jaroj NRO, sindikatoj kaj aliaj asocioj agadis por riveli kaj denunci laborkondiĉojn de infanoj, ĉefe en vestaĵo kaj ludilfabrikoj en Azio. Diversaj iloj helpis altiri amaskomunikilojn: petskriboj, opinikampanjoj, afiŝoj, interreto ekde la 1990-aj jaroj. La pinto certe estis la monda marŝo kontraŭ infanlaboro en 1998.

    Pro la premo de tiuj organizaĵoj iuj entreprenoj alprenis "etikan ĉarton". Iaj tiaj agadoj estas honestaj, ekzemple la certigo SA 8000, kreita laŭ konvencioj de IOL. Tamen La multobligo de kontraktoj inter fabrikantoj malhelpas efikan kontrolon de la produktmaniero. Aliflanke la "civitana konsumado" progresis: ekzistas nun justa komerco por certigi, ke la produktoj aĉetataj estis fabrikitaj sub kondiĉoj respektantaj la rajton de la laboristoj, kaj bojkoto ebligas premi la entreprenojn. Ambaŭ agadoj tamen estas limigitaj: labeloj "justa komerco" ne ĉiam havas samajn kriterojn kaj estas foje kontestataj[60]; bojkoto povas kaŭzi amasajn maldungojn de infanaj laboristoj. La plej konata estas tiu de Bangladeŝo en 1992: la leĝpropono de la usona senatoro Tom Harkin por malpermesi importon de varoj produktitaj de infanoj maldungigis "antaŭzorge" preskaŭ 50.000 infanojn en Bangladeŝo, de kie la plimulto de la produktaĵoj foriras al Usono kaj kie 1000.000 infanoj laboris tiam en la teksaĵindustrio[61]. Tamen tiuj agadoj atestas pri publika konsciiĝo.

    En evoluantaj landoj redakti

     
    Ferilernejo por laborantaj infanoj, Kolkato, Barato.

    Agadoj en okcidentaj landoj tamen havas nur malgrandan efikon, kaj nur al la infanoj laborantaj en internacia komerco, t.e. malplimulto (laŭ IOL 8 % de la laborantaj infanoj laboras en manufakturoj)[27], kaj inter ili nur parto laboras en manufakturo kiu komercas kun internaciaj firmaoj; aliaj fontoj taksas ke nur 5 % de laborantaj infanoj laboras por eksportado mondskale[62]). Loke pluraj miloj da NRO-oj kaj aliaj asocioj agas pri infanlaboro. Iliaj agadoj inkluzivas lukton kontraŭ malriĉeco, loĝigo de stratinfanoj en centroj, konstruo de lernejoj kaj ankaŭ edukcelaj agadaj aŭ profesia edukado. Iuj pli novaj programoj, ofte financataj de UNICEF, elprovas edukadon per vojaĝantaj instruistoj, enhejman aŭ surboatan[63], aŭ monsubteno ligita al lernejĉeesto en Brazilo[64].

    En 1992 IOL starigis la programon IPEC (International Programme on the Elimination of Child Labour, internacia programo por abolo de infanlaboro (IPAI), por aboli prioritate la plej aĉajn laborformojn por knabinoj malpli ol 12-jaraj. Aldone al la supre cititaj tutteraj taksadoj, la programo kunordigas agantojn ĉirkaŭ agadplanoj kaj provas trovi ekonomiajn solvojn kun dungantoj. En la raporto de 2006 IPAI taksas, ke la "atingoj gajnitaj tra la mondo por batali kontraŭ tiu plago donis grandajn rezultojn", sed necesas daŭra atento kaj agado[65].

    Pli nova programo estas infansindikatoj. Unua movado kreiĝis en 1976 (la perua MANTHOC), sed nur en la 1990-aj jaroj estiĝis aliaj sindikatoj en Barato, Afriko kaj Latin-Ameriko. Iliaj komunumaj projektoj kongruas kun tiuj de NRO-oj, sed aldone ili havas plej grandan forton kontraŭ dungantoj, kio ebligas obtenon de pli bonaj laborkondiĉoj, malkaŝo de infanlaboro, limigitaj labortempoj, foje pli bonaj salajroj kaj novan identecon. Tiaj movadoj estas malabolemaj, tamen postulas indan laboron kaj rifuzas ekspluatadon[55]. En la jaro 2004 okazis monda kongreso de tiaj movadoj en Berlino, Germanio.

    En Barato, ĝuste 20 jarojn post leĝo, kiu malpermesis kaj punis laborigon de infanoj je "danĝeraj laborlokoj", validiĝis en 2006 nova leĝo, kiu temas ankaŭ pri laboro de infanoj malpliaĝaj ol 14 en restoracioj kaj fremdaj hejmoj. Skeptikemuloj timas, ke tiu leĝo, kiel la antaŭa ne estos respektata. Ili postulas kunlaboron inter dungantoj, ne-registaraj organizaĵoj kaj registaro, kaj programojn, kiuj ebligos al familioj sendi la infanojn lernejen.

    Vidu ankaŭ redakti

    Referencoj redakti

    1. Laura Del Col (West Virginia University) The Life of the Industrial Worker in Nineteenth-Century England.
    2. (1901) “The Factory and Workshop Act, 1901”, Br Med J 2, p. 1871–2. doi:10.1136/bmj.2.2139.1871. 
    3. 3,0 3,1 Internacia Organizo de Laboro, Addressing the Exploitation of Children in Scavenging (Waste Picking): a Thematic Evaluation of Action on Child Labour, Bureau international du travail, Ĝenevo, 2004 ISBN 92-2-116662-7 legu ankaŭ http://www.ilo.org/iloroot/docstore/ipec/prod/eng/2004_eval_scavenging_en.pdf Arkivigite je 2007-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, partie 2.2, p. 3.
    4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 IOL, Un avenir sans travail des enfants (estonteco sen infanlaboro), monda raporto de la ĝenerala direktoro, Internacia konferenco pri laboro, 90-a sesio, Internacia buroo de laboro, Ĝenevo, 2002 ISBN 92-2-212416-2 legu ĉi tie http://www.ilo.org/dyn/declaris/DECLARATIONWEB.GLOBALREPORTDETAILS?var_language=FR&var_PublicationsID=38&var_ReportType=Report Arkivigite je 2007-12-17 per la retarkivo Wayback Machine .
    5. 5,0 5,1 5,2 Bénédicte Manier, Le Travail des enfants dans le monde (infanlaboro en la mondo), La Découverte, Parizo, 2003 ISBN 2-7071-4179-8 legebla interrete http://www.yodawork.com/webcc/sog_dec_rep/notice_reference.html?F_ean13=9782707141798 Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine.
    6. 6,0 6,1 6,2 UNICEF: Carol Bellamy (dir.), The State of the World's Children (stato de la infanoj de la mondo), Unicef, Oxford University Press, Novjorko, 1997, 109 p. ISBN 0-19-262871-2, interrete http://www.unicef.org/sowc97/ Arkivigite je 2020-11-11 per la retarkivo Wayback Machine.
    7. 7,0 7,1 Philippe Ariès, L’Enfant et la vie familiale sous l’Ancien Régime (infano kaj familia vivo sub la malnova reĝimo), Seuil, coll. Points Histoire, 1975, 316 p. ISBN 978-2-02-004235-2.
    8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 Bénédicte Manier, op. cit., ĉap. 1 « Le travail des enfants dans l’histoire » (infanlaboro dum historio), p. 5 - 16.
    9. 14-jara metilernanto gajnis kutime trionon de la salajro de plenkreskulo. Vidu Danièle Alexandre-Bidon kaj Didier Lett, Les Enfants au Moyen Âge (infanoj mezepoke), Hachette, 2004 ISBN 978-2-01-279156-5.
    10. Jean Sandrin, Enfants trouvés, enfants ouvriers, XVIIe-XIXe (infanoj trovitaj, infanoj laboristaj, 17-a ĝis 19-a jarcentoj), Éditions Aubier, 1982 ISBN 2-7007-0272-7
    11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Jean-Pierre Rioŭ, La Révolution industrielle (la industria revolucio), Nouvelle édition (nova eldono), Points Histoire, 1989, ISBN 2-02-010871-2, pp. 174-175
    12. J.-P. Rioŭ, op. cit., pp. 181-182
    13. Milton Friedman, Take it to the Limits: Milton Friedman on Libertarianism, intervjuo de la 10-a de februaro 1999 en la televidelsendo « Uncommon Knowledge », interrete http://www.hoover.org/publications/uk/3411401.html Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine.
    14. Edward Palmer Thompson, The Making of the English Working Class, Penguin Books, 1966 (reeldonita 1991), 960 p. ISBN 978-0-14-013603-6, pp. 366-367.
    15. Paul Bairoch, Victoires et Déboires, tome 1, folio histoire, 2001 (1997), p. 612 ĝis 618
    16. Gérard Noiriel, Les Ouvriers dans la société française, Seuil, 2002 ISBN 978-2-02-058024-3
    17. Paul Bairoch, Victoires et Déboires, Tome I, folio histoire, 2001 (1997), p. 616
    18. Raporto de la ĉambro de deputitoj pri laboro de infanoj, knabinoj neplenkreskaj kaj virinoj en industriejoj, 1890, Parizo.
    19. 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 Bénédicte Manier, op. cit., chap. II « Le travail des enfants aujourd’hui » (infanlaboro nuntempe), pp. 17 - 32.
    20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 Statistical Information and Monitoring Programme on Child Labour, Every Child Counts, New Global Estimates on Child Labour, Internacia Buroo de Laboro, Ĝenevo, decembro 2002 ISBN 92-2-113113-0, interrete: http://www.ilo.org/ipecinfo/product/viewProduct.do?productId=742 Arkivigite je 2012-04-24 per la retarkivo Wayback Machine.
    21. IOL: Frank Hagemann, Yacouba Diallo, Alex Etienne kaj Farhad Mehran, Global Child Labour Trends 2000-2004, Bureau international du travail, Genève, aprilo 2007 ISBN 978-92-2-118718-9 interrete: http://www.ilo.org/ipecinfo/product/viewProduct.do;?productId=2299 Arkivigite je 2007-10-26 per la retarkivo Wayback Machine ; iaj datenoj estas nur taksaĵoj laŭ la nombroj de 2000.
    22. 22,0 22,1 « Inde : Nouvelle législation pour le travail des enfants » (Barato, nova leĝaro por infanlaboro), en Courrier international ISSN 1154-516X, 11-an de oktobro 2006 interrete lien=http://www.courrierinternational.com/article.asp?obj_id=66971 Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine.
    23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 23,5 Bénédicte Manier, op. cit., ĉap. 4 « Un phénomène planétaire : approches régionales » (planeda problemo: regionaj alproksimiĝoj, p. 43 - 81.
    24. 24,0 24,1 Monda Banko, World Bank World Development Indicators 2005 data series: Labour force, children 5-14 (% of age group, SL.TLF.CHLD.ZS), interrete http://devdata.worldbank.org/wdi2005/index2.htm Arkivigite je 2007-11-09 per la retarkivo Wayback Machine.
    25. IOL, Child Labour Statistics sur la ttt-ejo de IOL laŭ diversaj enketoj kaj raportoj interrete http://www.ilo.org/dyn/clsurvey/lfsurvey.home.
    26. 26,0 26,1 Bénédicte Manier, op. cit., ĉap. 5 « La fonction économique du travail des enfants » (ekonomia funkcio de infanlaboro), pp. 82 - 89.
    27. 27,0 27,1 Statistika komisiono de la internacia buroo de laboro, Ĝenevo, 1996, citata en Internacia Organizo de Laboro, Infanlaboro: faktoj kaj nombroj, Internacia buroo de laboro, Ĝenevo, 1999, interrete: http://www.ilo.org/public/french/comp/child/download/pdf/statistiques.pdf Arkivigite je 2007-10-01 per la retarkivo Wayback Machine.
    28. Tiel multaj fontoj estis malkonsiderataj, ĉar ne kontroleblaj, kaj la datenoj strikte komparitaj al la konvencio 182. Fonto: SIMPOC, Every Child Counts, New Global Estimates on Child Labour (ĉiu infano gravas, novaj tutteraj taksadoj pri infanlaboro), op. cit., paĝoj 34-36 kaj 48-51.
    29. 29,0 29,1 James Challis et David Elliman, Child Worker Today (infana laboristo nuntempe), Quartermaine House, 1979, 170 p. ISBN 0-905898-06-0.
    30. International Programme on the Elimination of Child Labour, Coup de main ou vie brisée: comprendre le travail domestique des enfants pour mieux intervenir, Bureau international du travail, Ĝenevo, 2004, ISBN 92-2-215747-8, interrete http://www.ilo.org/ipecinfo/product/viewProduct.do?productId=359 Arkivigite je 2007-12-17 per la retarkivo Wayback Machine, p. III.
    31. UNICEF, La Situation des enfants dans le monde 2006 : exclus et invisibles (situo de infanoj en la mondo, 2006: ekskluditaj kaj nevideblaj), Unicef, Novjorko, 2006, 156 p., ISBN|978-92-806-3917-9, interrete ĉe http://www.unicef.org/french/sowc06/pdfs/sowc06_fullreport_fr.pdf Arkivigite je 2007-11-19 per la retarkivo Wayback Machine, p. 41
    32. Artikolo 2 (1) de la IOL-konvencio numero 29 pri sklava laboro, ILO Forced Labour Convention, 1930, interrete ĉe http://www.ilo.org/ilolex/cgi-lex/convdf.pl?C029 Arkivigite je 2007-01-06 per la retarkivo Wayback Machine.
    33. A. Robertson, « Nepal: The struggle against the Kamaiya system of bonded labour », en International Work Group for Indigenous Affairs ISSN|0105-4503, numero 83 (1997), paĝoj 83-106, interrete ĉe http://cat.inist.fr/?aModele=afficheN&cpsidt=2887930 Arkivigite je 2007-12-18 per la retarkivo Wayback Machine.
    34. Neera Burra, « Born to Work: Child labour in India » (naskiĝinte por labori: infanlaboro en Barato), Oxford University Press, Delhi, 1995, 320 p. ISBN 978-0-19-563628-4, paĝoj 228-229. Traduko por Vikipedio.
    35. Alison Sutton, Slavery in Brazil: A link in the chain of modernisation (sklaveco en Brazilo: ĉenero en la moderniga ĉeno), Anti-Slavery International, Londono, 1994, ISBN 0-900918-32-2, p. 70
    36. Charles Jacobs kaj Mohamed Athie, « Bought and Sold » (aĉetitaj kaj venditaj), en The New York Times, 13-an de julio 1994, interrete ĉe http://www.nizkor.org/ftp.cgi/orgs/american/ftp.py?orgs/american//aasg/press/bought-and-sold Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
    37. UN, Protocol to Prevent, Suppress and Punish Trafficking in Persons, especially Women and Children, supplementing the United Nations Convention against Transnational Organized Crime, 2000, interrete ĉe http://www.uncjin.org/Documents/Conventions/dcatoc/final_documents_2/convention_%20traff_eng.pdf Arkivigite je 2012-10-24 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo 3(a).
    38. IOL, Le mal insupportable au cœur des hommes : Le trafic des enfants et les mesures d’éradication (neeltenebla malbono kore de la homo: infankomerco kaj neniigebloj), BIT, Ĝenevo, 2003, ISBN 92-2-213088-X interrete ĉehttp://www.ilo.org/ipecinfo/product/viewProduct.do?productId=780.
    39. Unicef, L’État des enfants dans le monde (stato de infanoj en la mondo), op. cit., p. 60.
    40. Protokolo legebla ĉe [1] Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine; fonto: artikolo 2c.
    41. 2-a monda kongreso kontraŭ seksa ekspluatado de infanoj, Étude thématique sur la pornographie enfantine (tema esploro pri infana pornografio) legu interrete http://www.csecworldcongress.org/PDF/fr/Yokohama/Background_reading/Theme_papers/La%20pornographie%20enfantine%20FORMATTED.pdf , p. 13; citanta Jane Warburton, Prevention, Protection and Recovery of Children from Commercial Sexual Exploitation, 2-a monda kongreso kontraŭ seksa ekspluatado de infanoj, Jokohamo, 2001, legu interrete http://www.woman.ch/children/files/expertpaper-1.doc Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine.
    42. Sir William Utting, People Like Us: The Report of the Review of the Safeguards for Children Living Away from Home, The Stationeyr Office, Londono, 1997, sanministerio de la Unuiĝinta Reĝlando ISBN 978-0-11-322101-1.
    43. Human Rights Watch, My Gun was as tall as me, Child Soldiers in Burma (mia pafilo estis same granda kiel mi, infansoldatoj en Birmo), 2002, ISBN 1-56432-279-3, interrete ĉe http://hrw.org/reports/2002/burma/Burma0902-01.htm#P296_16897.
    44. Sekcio « Facts » de la ttt-ejo child-soldiers.org http://www.child-soldiers.org/childsoldiers/some-facts Arkivigite je 2007-11-17 per la retarkivo Wayback Machine.
    45. Susan MacKay, intervjuo por Foreign Affairs and International Trade Canade, interrete ĉe http://geo.international.gc.ca/cip-pic/library/susanmckay-en.aspx%7Ctexte=transcription.
    46. Vidu pri tio tiun informslipon de Unicef, parto de la "internacia konferenco de Unuiĝintaj nacioj pri ĉia neleĝa armilkomerco"; por pli detala raporto, vidu ankaŭ Claudio Gramizzi, Félix Nkundabagenzi, Sophie Nolet kaj Federico Santopinto, Enfants soldats, armes légères et conflits en Afrique (infansoldatoj, malpezaj armiloj kaj konfliktoj en Afriko), GRIP, Bruselo, interrete ĉe http://grip.org/pub/rapports/rg03-3_alesca.pdf Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine.
    47. Kebebew Ashagrie, Statistics on Working Children and Hazardous Child Labour in brief, BIT, Ĝenevo, 1997 (reeldono 1998) interrete ĉe http://www.ilo.org/public/english/comp/child/stat/stats.htm Arkivigite je 2009-02-06 per la retarkivo Wayback Machine.
    48. Voir H.-A. Patrinos et G. Psacharapoulos, « Educational performance and child labour in Paraguay », International Journal of Educational Development, Oxford, Elsevier Science Ltd., 1994, vol. 15, n-ro 1, pp. 47-60. Cité dans OIT, Un avenir sans travail des enfants, 2002, op. cit.
    49. Por taksi tiun "malplimulton": IOL taksas, ke en Filipinoj 17 % de la laborantaj infanoj estas en sektoro kalkulebla, kiel hoteloj, restoracioj, komerco, ktp.
    50. Vidu la statistikojn de IOL pri aktiva popolo: ttt-ejo Laborsta Arkivigite je 2011-05-15 per la retarkivo Wayback Machine. La jaraj statistikoj enhavas klasigon pri aĝo.
    51. En Barato la diamantindustrio dungas 20 % da infanoj, kiuj ricevas sesonon de la salajro de plenkreskulo; en Pakistano, en la urbo Sialkot, 14.000 infanoj estas dungitaj en piedpilkindustrio kune kun 42.000 plenkreskuloj, sed ili gajnas nur inter duono kaj kvarono. Fonto: M. Bonnet, Regards sur les enfants travailleurs. La mise au travail des enfants dans le monde contemporain. Analyse et études de cas, eldonejo Page Deux, kol. Cahiers libres, Lausanne, 1998, 231 p., ISBN 2-940189-08-0, interrete ĉe http://www.alencontre.org/EdPage2/08-0_Bonnet_Regard.htm Arkivigite je 2007-12-18 per la retarkivo Wayback Machine.
    52. 52,0 52,1 IOL, Investir dans chaque enfant : Étude économique sur les coûts et les bénéfices de l'élimination du travail des enfants, BIT, Ĝenevo, 2003, 162 p., ISBN 92-2-215419-3, interrete ĉe http://www.ilo.org/ipecinfo/product/viewProduct.do?productId=1199 Arkivigite je 2007-12-17 per la retarkivo Wayback Machine.
    53. Vidu pri tio la bibliografaro de la Monda Banko pri gajnoj pro investoj en edukado: George Psacharopoulos kaj Harry Anthony Patrinos, Returns to Investment in Education: a further update, Policy Research Working Paper no. 2881, Monda Banko, Vaŝingtono, septembro 2002, interrete ĉe http://www-wds.worldbank.org/external/default/WDSContentServer/IW3P/IB/2002/09/27/000094946_02091705491654/Rendered/PDF/multi0page.pdf .
    54. Vidu la ĝisdatigata listo de la subskribintaj landoj Arkivigite je 2006-08-26 per la retarkivo Wayback Machine.
    55. 55,0 55,1 55,2 55,3 55,4 Bénédicte Manier, op. cit., ĉap. 6 « La société face au travail des enfants » (socio fronte al infanlaboro), pp. 90 - 113.
    56. Vidu pri tio la dosierojn de CISL, ekzemple rilate al Barato, Brazilo kaj Pakistano.
    57. IKLS tiel lanĉis la kampanjon « Stop Child Labour » (haltigu infanlaboron) kaj petskribon interretan por malpermesi ĝin (vidu la petskribon).
    58. Ekzemple la NRO Oxfam klarigas sur sia ttt-ejo kaj en dokumentoj, ke "Oxfam ne opinias, ke aboli ĉian infanlaboron tuj helpos malriĉajn infanojn kaj ties familiojn eskapi malriĉecon. Oxfam opinias, ke la plej bona maniero solvi la problemon estas haltigi malriĉecon, kiu devigas infanoj al laboro, por ke iliaj familioj havu kaj la tempon kaj la monon por sendi ilin al lernejo".(vidu tiun paĝon Arkivigite je 2007-06-15 per la retarkivo Wayback Machine).
    59. Vidu inter aliaj publikaĵoj: Richard Anker, Sandhya Barge, M P Joseph kaj S. Rajogopal (eld.), Economics of Child Labour in Hazardous Industries of India, Centre for Operations Research and Training, Baroda, 1998, 211 p., citita en IOL, Un avenir sans travail des enfants (estonteco sen infanlaboro), 2002, op. cit.
    60. Vidu Christian Jacquiau, Les coulisses du commerce équitable, eldonejo Mille et une nuits, 2006, 473 p., ISBN 978-2-84205-959-0.
    61. Raportite de Amirul Haque Amin, ĝenerala sekretario de la nacia federacio de teksaĵlaboristoj en Bangladeŝo, en: War on Want & ICTUR, The global Workplace, Challenging the race to the bottom, novembro 2001, interrete ĉe http://www.globalworkplace.org/download.php?id=85, p. 96.
    62. Inter la taksadoj citindas Alessandro Cigno kaj Furio Camillo Rosati, The Economics of Child Labour, Oxford University Press, Oxford, 2005, ISBN 978-0-19-926445-2, 264 p., ĉefe la ĉapitro 5 « International Trade » (internacia komerco).
    63. Tiel citindas Kamboĝo, kie ekzistas nun "flosantaj lernejoj"; vidu tiun tekston Arkivigite je 2008-01-03 per la retarkivo Wayback Machine de UNICEF - Carol Bellamy (dir.), La situation des enfants dans le monde 1999 (situo de infanoj en la mondo, 1999), Unicef, Novjorko, 1999, ISBN 92-806-3390-2, legu interrete ĉe http://www.unicef.org/french/sowc99/pdf/sowc99f.pdf Arkivigite je 2008-01-15 per la retarkivo Wayback Machine.
    64. Temas pri la programo Bolsa Escola, kiu post elprovo ekde 1987, iĝis perleĝe nacia programo (numero 10.219 de la 11-a de aprilo 2001, interrete ĉe http://www010.dataprev.gov.br/sislex/paginas/42/2001/10219.htm Arkivigite je 2007-12-17 per la retarkivo Wayback Machine.
    65. BIT, La fin du travail des enfants : un objectif à notre portée (fino de infanlaboro: celo ĉemana), internacia laborkonferenco, 95-a sesio, Ĝenevo, 2006, ISBN 92-2-216603-5, interrete ĉe http://www.ilo.org/ipecinfo/product/viewProduct.do?productId=2421 Arkivigite je 2007-12-17 per la retarkivo Wayback Machine.

    Bibliografio redakti

    • Nikolas Dörr, 165 Jahre Einschränkung der Kinderarbeit in Preußen. Ein Beitrag zum Beginn der Sozialgesetzgebung in Deutschland. In: MenschenRechtsMagazin, 2/2004, Seite 141-151, Menschenrechtszentrum der Universität Potsdam (eld.), Potsdam 2004 (http://www.uni-potsdam.de/u/mrz/mrm/mrm24-3.pdf Arkivigite je 2007-06-07 per la retarkivo Wayback Machine)
    • Klaus Heidel, Strategiepapiere zur Armutsbekämpfung: Kinder zuerst! Eine Fallstudie über die PRSP-Prozesse in Äthiopien, Kenia und Sambia in kinderrechtlicher Perspektive. Eldonita de Kindernothilfe und Werkstatt Ökonomie, Heidelberg, septembro 2005 · https://web.archive.org/web/20061209004849/http://www.woek.de/pdf/ka_prspstudie_sep_2005_dt.pdf
    • Klaus Heidel, Poverty Reduction Strategy Papers: Children First! A Case Study on PRSP Processes in Ethiopia, Kenya and Zambia from a Child Rights Perspective. Eldonita de Kindernothilfe and Werkstatt Ökonomie, Heidelberg, septembro 2005 · https://web.archive.org/web/20061031124215/http://www.woek.de/pdf/ka_prspstudie_sep_2005.pdf
    • Manfred Liebel, Bernd Overwien, Albert Recknagel (eld.): Was Kinder könn(t)en. Handlungsperspektiven von und mit arbeitenden Kindern. Frankfurt/Main 1999
    • Manfred Liebel: Kindheit und Arbeit. Wege zum besseren Verständnis arbeitender Kinder in verschiedenen Kulturen und Kontinenten. Frankfurt / Main und London 2001
    • Bernd Overwien (eld.): Von sozialen Subjekten. Kinder und Jugendliche in verschiedenen Welten. Frankfurt/Main 2005

    Eksteraj ligiloj redakti