Infanvartejo (zoologio)

Infanvartejo Idovartejo en zoologio aludas al la zorgo de la idaro de aliulo, ekzemple en kolonio. Tiu termino estas ĝenerale uzata en la studo de birdokolonioj. Multaj pingvenoj formas Infanvartejojn, aldone al multaj aliaj birdoj kiaj la Kanada ansero, Molanaso kaj la Ordinara tadorno.

La Molanaso ovodemetas de 4 al 6 ovojn. Tiuj dek molanasidoj devenas el pli ol unu ino. La Infanvartejoj oftas ĉe tiu specio.

Inter reptilioj, ankaŭ la Krokodila kajmano zorgas siajn idojn en Infanvartejoj, unu ino zorgas siajn proprajn idojn same kiel kelkajn de aliaj gepatroj.[1]

Leonoj estas alia elstara specio kiu formas Infanvartejojn. Inoj ene de leonaro havigas mutuan protektadon kaj eĉ vartas la idojn de aliaj leoninoj. Tamen studoj montris, ke la leonidoj zorgitaj en Infanvartejoj tendencas havi pli malaltajn manĝindicojn ol se ili estus zorgitaj de unu patrino. Tio indikas, ke ĉe leonoj, la Infanvartejoj estas defenda formado.[2]

Vidu ekzemple redakti

Referencoj redakti

  1. Life in Cold Blood: Armoured Giants
  2. Universitato de Minesoto, Lion Research Center. Arkivita el la originalo je 2012-01-25. Alirita 2012-12-31.

Vidu ankaŭ redakti