Infanzorgado estas zorgado kaj superrigardo de infano aŭ infanoj, kutime el aĝo de ses semajnoj al aĝo de dek tri jaroj. Infanzorgado estas la agado aŭ kapablo zorgi infanojn kutime ĉe infanzorgejo, infanĝardeno, fare de infanvartisto aŭ de aliaj farantoj. Infanzorgado estas larĝa temo kiu kovras ampleksan gamon de kuntekstoj, agadoj, sociaj kaj kulturaj konvencioj, kaj institucioj. La majoritato de infanzorgaj institucioj kiuj estas disponeblaj postulas ke farantoj de infanzorgado havu etendan trejnadon en sukuro kaj korpulma revivigo. Aldone, kutime oni postulas historifonan esploradon, analizon pri drogoj aŭ aliajn postulojn.

Infanzorgado en Afganio.

Infanzorgado povas kosti ĝis $15,000 por unu jaro en Usono. La averaĝa ĉiujara kosto de tuttempa zorgado estas por infano en centro de infanzorgado game el $4,863 en Misisipio al $16,430 en Masaĉuseco.[1] Komenca infanzorgado estas tre grava kaj ofte tuŝas komponantojn de Infandisvolviĝo. Farantoj de Infanzorgado estas oniaj unuaj infaninstruistoj, kaj tiele ludas ŝlosilan rolon en oniaj sistemoj de komenca infan-eduko. Bonkvalita infanzorgado el juna aĝo povas havi grandan rezulton en la estontaj sukcesoj de infanoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. The Cost of Child Care. Single Mother Guide. Alirita 18a de Junio 2014.