Infekta agentopatogena agento estas biologia agento kiu estas kaŭzo de infekta malsano. Ili povas esti bakterioj, virusoj, fungoj, protozooj, parazitoj, kiel la nematodoj, aŭ la platvermoj. Oni de mallonge konas la infektivan povon de iuj proteinoj, kiel la prionoj.

Pseudomonas aeruginosa vidata per elektrona mikroskopo, infekta bakterio estas ofta kaŭzo de nosokomiaj infektoj.

La patogena povo de bakterio estas ties kapablo estigi ĝenojn ĉe la infektata ulo (homo, planto, besto...). Ĝi dependas de la invada povo de la agento (kapablo dispersiĝi en la korpon kaj tie obliĝi) kaj de ĝia veneneco, tie estas kapablo produkti toksinojn.

Oportunisma bakterio estas bakterio, kiu en normalaj kondiĉoj, ne estigas malsanojn, sed infektas imuno-deficitajn pacientojn. (oni parolas pri imuno-deprimataj pacientoj); ekzemple: Pseudomonas aeruginosa.

En la malsanulejoj, la infektoj pro oportunismaj bakterioj estas tiel nomataj nosokomiaj infektoj.

Vidu ankaŭ redakti