Infikso estas afikso enigita en alian morfemon. Tio ofte okazas en ŝemidaj lingvoj, kie vortradikojn estigas tri aŭ eĉ kvar fiksaj konsonantoj kun variaj interaj vokaloj. La vortoj fleksiiĝas per ŝanĝoj de la intermetitaj vokaloj kaj kelkfoje per aldono de infiksa kroma konsonanto.

Oni povus kredi, ke ĉiu sufikso de Esperanto vere estas infikso: Ekzemple en la vorto hundeto la afikso -et- metatas inter hund- kaj -o. Tamen kaj hund- kaj -o estas morfemoj: La unua estas leksika morfemo, dum la lasta estas gramatika morfemo. Do la elemento -et- neniel "rompas" memstaran morfemon, nur trudas sin inter du morfemojn kaj post la leksikan, kiu portas la semantikan signifon. Per elizio tio pli klaras: hundet'. Veran infiksadon en Esperanto oni trovas ekzemple en la kelkfoje uzata vorto baldegaŭ, kie la afikso -eg- aperas ene de unueca morfemo baldaŭ. Alia ekzemplo en Esperanto estas la proponita infikso -j- por krei singularajn genre neŭtralajn substantivojn el tiuj, kiuj estas baze viraj aŭ inaj: patro - pajtro, edzo - ejdzo. En ili la infikso vere interrompas la radikon, metate tuj post la unua vokalo de ĝi: -pa-j-tr-, -e-j-dz-.

En matematiko oni nomas "infikso" ĉiun operacian signon, kiu staras inter la operaciatoj. Ekzemple en la esprimo "8−3" la minuso-signo estas infikso; en la esprimo "−22" ĝi estas prefikso.

Vidu ankaŭRedakti