Infinitivo

formo de verbo

Infinitivo estas verba moduso esprimanta la agon aŭ staton en plej abstrakta, ĝenerale en nedifina maniero: senrilate al la aganto (senpersone), sen verba modalo kaj sen verba tempo. Malgraŭ tio, kelkaj lingvoj havas tempojn kaj eĉ rilato al aganto. Ekzemple en latina lingvo estas estantaj (prezencaj), estintaj kaj estontaj, aktivaj kaj pasivaj infinitivoj. En la portugala lingvo la infinitivo eblas esti persona aŭ nepersona. Angla lingvo ne havas veran infinitivon.

En Esperanto, infinitivo estas la norma vortoformo vortara. Ĝi ĉiam finiĝas je -i, tial oni povas nomi ĝin „la i-moduso.

  • kiel "verba nomo", infinitivo povas roli kiel subjekto, objekto, aŭ predikativo : Kanti ne estas krii; Mi deziras skribi;
  • kiel moduso verba, infinitivo povas akcepti komplementon, same kiel la aliaj modusoj : Li provos veni lundon; Li ne rajtas manĝi sukeraĵojn, Li preferas labori per peniko....

Vidu ankaŭ redakti