Ingeborg Bachmann
Ingeborg BACHMANN [INgebog baĥman] (naskiĝis la 25-an de junio 1926 en Klagenfurt, mortis la 17-an de oktobro 1973 en Romo) estis aŭstra verkistino.[1]
Ingeborg Bachmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de junio 1926 en Klagenfurt | ||||
Morto | 17-an de oktobro 1973 (47-jara) en Romo | ||||
Lingvoj | germana • itala [#] | ||||
Loĝloko | Romo [#] | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Amkunulo | Max Frisch • Paul Celan [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • ĵurnalisto • scenaristo • filozofo • eseisto • dramaturgo • libretisto • tradukisto [#] | ||||
Laborkampo | poezio • eseo [#] | ||||
Aktiva en | Vieno [#] | ||||
Aktiva dum | 1950– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The thirtieth Year ❦ Malina ❦ Q1213742 ❦ Q1198878 ❦ Simultane [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ingeborg Bachmann naskiĝis en Klagenfurt, Aŭstrio. De 1945 ĝis 1950 ŝi studis filozofion, psikologion kaj germanistikon en Innsbruck, Graz kaj Vieno. En la jaro 1952 ŝi - laborante kiel radioredaktorino - verkis sian unuan radiodramon. Prelego en la Gruppe 47 famigis ŝin.
La aŭtorino de poemoj, rakontoj, romanoj, eseoj, operaj libretoj kaj radiodramoj dum sia kariero gajnis plurajn literaturpremiojn, inter alie en 1964 la Georg-Büchner-Preis. Ekde 1977 en Klagenfurt honore al la verkistino aljuĝatas ĉiujare la Ingeborg-Bachmann-premio.
Listo de verkojRedakti
- Ein Geschäft mit Träumen (radiodramo, 1952)
- Die gestundete Zeit (liriko, 1953)
- Die Zikaden (radiodramo, 1954)
- Anrufung des Großen Bären (liriko, 1956)
- Der gute Gott von Manhattan (radiodramo, 1958)
- Das dreißigste Jahr (rakontoj, 1961)
- Die geteilte Stadt (eseo, 1965)
- Malina (romano, 1971)
- Simultan (rakontoj, 1972)
En Esperanto aperisRedakti
Reklamo ; La granda frajto ; La pruntita tempo / trad. de Guido Holz. -
En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 120 – 123
ISBN 3-926633-14-X
ReferencojRedakti
- ↑ Ingeborg Bachmann | Perlentaucher. Alirita Januaro 2020