Ingvar Kamprad

sveda entreprenisto (1926-2018)

Feodor Ingvar Kamprad (naskiĝis la 30-an de marto 1926 en vilaĝo Pjätteryd, municipo Älmhult, en la nuna provinco Kronobergs län kaj la historia provinco Småland en Svedio; mortis la 27-an de januaro 2018 en Liatorp, Älmhult) estis sveda entreprenisto kaj fondinto de la mebla firmao IKEA.[1] Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estis inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 23,0 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 6-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj)[2], en 2006 kaj 2007 eĉ atingis la 4-an rangon, kaj ĝis la fino de la 2000-aj jaroj kontinue estis inter la 10 plej riĉaj homoj, kaj en la 2010-aj jaroj estis en iom pli sub aranĝo, komenciĝinte kun 11-a rango en 2010.[3] Je lia morto, oni okazigis polemikon ke li lasis heredon ne al siaj filoj, sed al fondaĵo.

Ingvar Kamprad
Persona informo
Naskonomo Ingvar Kaamprad
Naskiĝo 30-an de marto 1926 (1926-03-30)
en Pjätteryd
Morto 27-an de januaro 2018 (2018-01-27) (91-jaraĝa)
en Liatorp
Mortokialo inanicio • dehidratiĝo
Lingvoj francasvedaangla
Loĝloko Epalinges
Ŝtataneco Svedio
Subskribo Ingvar Kamprad
Familio
Patro Franz Feodor Kamprad
Patrino Berta Linnéa Matilda Kamprad
Edz(in)o Kerstin Wadling • Margaretha Stennert
Infanoj Annika Kihlbom • Peter Kamprad • Jonas Kamprad • Mathias Kamprad
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenisto
vdr

Referencoj redakti

  1. Ingvar Kamprad mortis Göteborgs-Posten, 28-a de januaro 2018.
  2. originala listo de Forbes el 2005 (angle)
  3. arkivigo de la listo de Forbes el 2010 (angle, arkivigo de la 1-a de julio 2016)