Inkaa imperio

antaŭ-Kolumba imperio en Sud-Ameriko
(Alidirektita el Inkaa civilizo)

La inkaa imperio (keĉue Tawantinsuyu, Taŭantisuju, laŭvorte "La kvar regionoj"[1]) estis inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj grandega, bone organizita imperio, kie regis la inkaoj, sudamerika indiĝena etno, dum la de ili regata periodo plimulto de la loĝantaro estis keĉuoj. Dum la tempo de sia plej granda etendiĝo, la imperio atingis influon de la hodiaŭa Ekvadoro ĝis Ĉilio kaj Argentino. Ĝi estis la plej granda imperio en Antaŭkolumba Ameriko.[2]

Inkaa imperio
12501548

historia lando
Geografio
La imperio de la inkaoj dum sia plej granda etendiĝo
La imperio de la inkaoj dum sia plej granda etendiĝo
Ĉefurbo:
Areo:
2 000 000 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
ĉ. 15 000 000
Ŝtat-strukturo
keĉue Ama suwa, ama llulla, ama qilla "Ne estu ŝtelistoj, ne estu mensogantoj, ne estu pigruloj"
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Imperiestroj 13 (Inkaoj)
Dinastioj Urin Kuzko
Hanan Kuzko
Kipuo.
La ruinoj de Ingapirca estas la plej grava heredaĵo de la inkaa kulturo en Ekvadoro. Ili troviĝas ĉirkaŭ 80 km norde de Cuenca sur montopinto 3 100 metrojn alta. La ruinoj restis post centro por ritoj, loĝado kaj restado ĉe la ŝoseo de Tomebamba (hodiaŭ Cuenca) al Kito.

La rita, ekonomia, administracia, politika, militista kaj kultura centro estis la ĉefurbo Kusko en la hodiaŭa Peruo. La oficiala lingvo estis keĉua.[3]

La kerno de la imperio estis konkerita de hispanoj el 1526 ĝis 1572.[4][5]

Superrigardo redakti

La oficiala lingvo en la imperio estis la keĉua, nomata ankaŭ runasimi (runa = 'homo'; simi = 'lingvo'). La reganta nobela tavolo inter si uzis alian, kvazaŭ sekretan lingvon, la pukvinan (laŭ hispana ortografio: puquina) alinome inkasimi - do lingvo de la inkaoj. Ĝi estis verŝajne la origina lingvo de tiu etno. Pli malfrue oni konsideris ĝin lingvo de la dioj pro la kredo, ke la imperiestra familio rekte devenas de la dioj. Skribo per literoj ne estis konata; anstataŭe oni uzis nodoskribon nomatan kipuo (quipú), kiu esprimis nur ciferojn. Ankoraŭ ne regas certeco ĉu plia speco de skribo estis la tokapuoj (tocapu) - ĉiam ripetiĝantaj desegnoj en teksaĵoj.
Ne konante monon, la inkaoj ankaŭ ne evoluiigis impostojn laŭ eŭropa kompreno. Kompense ili konstruis ŝtatan aparaton de oficistoj, kiu amplekse kaj precize registris ĉiujn necesojn, servojn, tributajn devojn, resursojn kaj harmoniigis ilian disdividon. Pro tio la laboroj necesaj por la ŝtato plenumiĝis per strikte organizita kolektiva laboro. Triono de la labortempo estis destinita por Inti, la suno, enkorpigita en la reganta inkao. La dua triono oni devis labori por maljunuloj, malsanuloj, vidvinoj, orfoj kaj helpobezonuloj. La lasta triono la laboristoj rajtis uzi por vivteni sian familion.

La nobeluloj kaj la oficistoj ĝuis multajn privilegiojn. Ili ne devis partopreni en kampolaboro kaj militservo, rajtis havi plurajn edzinojn kaj porti ornamaĵojn. La aktuala imperiestro estis adorata kiel dio, apud la sunodio Inti,[6] la kreodio Virakoĉa kaj la terdiino Paĉamama.[7]

Grandiozajn laborojn plenumis arkitektoj, ŝose- kaj pontokonstruistoj. La ŝosea reto estis proksimume 40.000 km longa. La arkitektoj starigis konstruaĵojn el ciklopaj ŝtonoj, kiuj pezis plurajn tunojn kaj senfende intertenis sin per konvenaj angulaj formoj.

Grandkvantaj kirurgiaj operacioj pri kranioj kaj ekstremaĵoj atestas kiom progresis la medicino en la inkaa imperio. Ĝiaj anoj scipovis la arton teksi kaj produktis vestojn el la delikata lano de vikuno kaj alpako. Dum festoj kaj solenaĵoj ili muzikis per okarino, ceramika blovinstrumento. La trovitaj ceramikaĵoj montras simplajn fasonojn kaj malhavas la ludemon de pli fruaj kulturoj. Iloj por laboro kaj milito estis produktitaj el kupro kaj bronzo.

Por nutri grandegan loĝantaron en altmontaraj kondiĉoj kaj por eviti malsatmizerojn, oni terasigis preskaŭ ĉiujn deklivojn kaj akvumis ilin per kanaloj. Verŝajne en la imperio okazis kultivo de proksimume 70 plantospecioj por nutraj celoj. Plusaĵoj estis konservataj en specialaj magazenoj.

Historio redakti

Estiĝo redakti

 
Desegnaĵo de Guaman Poma: Manku Kapak.

Pri la estiĝo de la Inkaa imperio ekzistas diversaj legendoj. La plej konata venas de la kronikisto Inkao Garcilaso de la Vega. Laŭ lia skribo, la unua inkaa reganto Manku Kapak, filo de la Suno kaj lia frato Oqllo estis senditaj de la Sun-Dio Inti al la Tero por plibonigi ĝin. Ili atingis la Teron sur la suninsulo en la Lago Titikako. La Sun-Dio donacis al ili oran bastonon; kie ili sukcesos enterigi la bastonon per unu bato, tie ili fondu setlejon. Post longaj vagadoj ili trovis en la jaro 1200 la urbon Kuzko, kiu laŭ ilia kompreno estis la umbiliko de la mondo.

La mitan Titikaka-lagon, en kiu troviĝas ankaŭ la Lun- kaj Suninsulo - sur kiu kuŝas la rita ŝtono Titi-Khar'ka -, traktis sankta la keĉue parolantaj inkaoj kaj la ajmare parolantaj posteuloj de la popolo de Tiahuanaco. La du kulturoj havis samajn radikojn: la vorto "titi" signifas ajmare "montara kato", "kaka" keĉue "roko"n.

Laŭ tradicio, la inkaa imperio havis 13 regantojn. La unuaj 8 estas duone historiaj, duone mitologiaj personoj. La lastaj 5 inkaaj regantoj estas historie pruvitaj.

Leviĝo kaj ekspansio redakti

Alveninte al Kuzko la unuaj hispanaj kronikistoj notis la parolajn tradiciojn de la inkaoj. Tiuj notoj ne estas historie pruveblaj, sed peras bildon, kiel la inkaoj iĝis dominanta popolo en Sud-Ameriko per taktiko kaj konkeroj.

Kiam la inkaoj atingis la regionon de Kuzko, vivis tie ankoraŭ diversaj aliaj triboj, inter ili la gualla-oj kaj la sauasera-oj. La gualla-ojn atakis la relative eta popolo de inkaoj kaj murdis ĉiun. Pro tio la sauasera-oj provis kune kun alia tribo defendi sin kontraŭ la invadantoj. La inkaoj venkis ankaŭ super tiu triba ligo kaj strebis la ceterajn tribojn subjugigi. Ili okupis la akvuman sistemon de Alkabiza kaj diktis tributdevon al kulunĉimaoj. Per tiuj paŝoj ili venigis la areon inter la riveroj Huatanay kaj Tullumayo sub sian kontrolon.

Dum la konkeroj, Inti (la Sundio) havis gravan rolon kiel kultobjekto. Ĝi estis konservita en pajla kesto kaj adorata kiel sanktaĵo. La posteuloj de la unua Inkao Manko Kapak (Manko Kapak) ne kuraĝis malfermi la keston. Nur la kvara inkao Mayta Cápac aŭdacis fari tion. En la legendo estas fabelata, ke la sankta objekto de Inti kapablas paroli kaj donas konsilojn por la konkeroj. La kvina inkao Cápac Yupanqui gvidis unuafoje militirojn kontraŭ malproksime loĝantaj popoloj. Ekde tiu tempo la inkaoj akiris regionan signifon.

La Ayarmaca-oj (ajarmakoj) - unu el la plej gravaj triboj de la ĉirkaŭo – estis gajnitaj per geedziĝo de la filino de reganto Tokaj Kapak kaj Kapak Jupanki. Per tiu alianco okazis ankaŭ milita unuiĝo. La sesa inkao Inca Roca edzinigis la filinon de la reganto de Guayllacan-oj kaj el tiu alianco naskiĝis la sepa inkao Yahuar Huacac (Jahuar Huakak). Tiutempe ŝanĝiĝis la rilato al la Ayarmaca (ajarmakoj). Ĝis tiam la du popoloj estis samrangaj, sed la kreskanta dominado de la inkaoj kaŭzis konfliktojn. La oka inkao Viracocha Inca venkis sian rivalon Tokaj Kapak kaj subjugigis ties popolon.

Kun la popolo de la keĉuoj la inkaoj havis bonajn ekonomiajn rilatojn, kiuj estis ankoraŭ pli firmigitaj per geedziĝo de Viracocha Inca kaj filino de ĉefulo. La malamikoj de la keĉuoj, la Chanca-oj (ĉankaoj) signifis minacon ankaŭ por la inkaoj kaj Kuzko. La filo de Viracocha, Jupanki serĉis aliancanojn kontraŭ la ĉankaoj kaj trovis la du tribojn Kana kaj Kanĉi, nuntempaj loĝantoj de la peruaj provincoj Cana kaj Canchi. En 1438, la ĉankaoj sieĝis Kuzkon. Spite al la nombroplimulto, ili ne sukcesis konkeri la urbon. Finfine ili estis venkitaj fare de Jupanki. Jupanki iĝis samjare la naŭa inkao kaj ricevis la nomon Paĉakutek. Ekde tiu tempo ekzistas precizaj historiaj registroj.

Florada tempo de la inkaa imperio redakti

 
Plivastiĝo de la Inkaa Imperio.

Dum la rega epoko de Paĉakutek inter 1438 kaj 1471, tiu plilarĝigis la inkaan teritorion en la centra regiono de la Andoj de la Titikaka-lago ĝis Junín. La imperio de Tahuantinsujo (keĉue Tahuantinsujo, tahua - kvar, antar - provinco, suyo - lando) estis dividita laŭ la kvar ĉielaj direktoj, la flago iĝis la ĉielarka flago kaj Kuzko evoluis al rita, ekonomia kaj kultura centro.

Paĉakutek konstruigis en la ĉirkaŭo agrikulturajn terasojn por kultivi maizon, tiel helpante la provizadon de la loĝantaro. De la riveroj Sapphi kaj Tullumayo kanaloj alkondukis freŝan akvon tra la tuta urbo, provizis la loĝantaron kaj igis la urbon pura.

En 1471 Tupak Jupanki kiel la 10-a Inkao transprenis de sia patro la regopovon super la imperio. Sub lia gvido la imperio atingis sian plej grandan areon inter Quito en nuna Ekvadoro kaj Santiago en la nuna Ĉilio. Oni invitis altrangulojn de la subigitaj triboj al Kuzko kaj komisiis ili per gravaj administradaj postenoj. Tiu lerta politiko servis ne nur la internan trankvilon, sed allogis por setlado artistojn, filozofojn kaj sciencistojn.

En 1493 transprenis la imperion Uajna Kapak, la 11-a Inkao. Li translokis la ĉefsidejon al Quito, por esti proksime al la maltrankvila areo kaj strebis por plia ekspansio. En siaj lastaj jaroj atingis lin raporto pri barbohavaj, blankulaj viroj. Antaŭ la proksima morto li decidis dividi la imperion inter la du filoj. Atahualpa ricevis la nordan regionon kaj rezidis en Cajamarca, dume Huáscar ricevis la sudan parton kun Kuzko kiel registara sidejo. En 1527 Uajna Kapak mortis pro epidemio. La dupartigo de la imperio kondukis al akraj disputoj inter la fratoj. Kvankam la inkaoj ŝatis Huáscar, liaj trupoj malvenkis en 1532 kontraŭ la norduloj, kiuj estis pli batalspertaj. Huáscar estis kaptita kaj ekzekutita. Atahualpa iĝis tiel la senlima reganto super la tuta inkaa imperio.

Pereo redakti

 
Francisco Pizarro

En aprilo de la jaro 1532 la hispano Francisco Pizarro alvenis per ŝipo al la bordo de Peruo. Jam kelkajn jarojn antaŭe en la imperio de la inkaoj aperis malsanoj nekonataj ĝis tiam. De Mezameriko suden disvastiĝis variolo kaj morbilo epidemie kaj mortige. Pizarro ne trafis fortan imperion. La inkaan ŝtaton skuis interna milito inter la fratoj Atahualpa kaj Huaskar pri la heredo de sia patro, imperiestro Uajna Kapak. La minacon de la imperio pliigis malkontento de la subjugaj popoloj. En la frata konflikto venkis Atahualpa (Ataŭalpo). Tiu subtaksis la danĝeron, kiun prezentis la alveno de la hispanoj. La 15-an de novembro 1532 Atahualpa afable akceptis viziton de Pizarro kaj liaj 168 kunuloj, kiuj, fiuzante la okazon, kaptis lin kaj komencis sangan buĉadon inter ties 20 000 ĉeestantaj militistoj. La atakoj flanke de la hispanoj efikis ŝoke. La inkaoj ne konis la taktikon de embusko, nek ĉevalojn aŭ pulvopafilojn. Iliaj kirasoj el ledo kaj kotono ne povis rezisti al ŝtalaj armiloj. Plejparte ili fuĝis sen provi defendon.

Por aĉeti liberecon Atahualpa promesis plenigi tutan ĉambron per oro kaj arĝento. Tiucele estis malplenigitaj ĉiuj temploj de la lando. Karavanoj de lamoj alportis kultobjektojn el ĉiuj anguloj de la imperio. Tamen milita tribunalo de la hispanoj akuzis Atahualpa pri murdo de la frato, servado al idoloj, plurobla edzeco kaj perfida komploto kaj kondamnis lin al morto per fajro. Por ne malebligi la tradician solenan omaĝadon al la korpo de mortinta Inkao, Atahualpa akceptis kristanan bapton. La 29-an de aŭgusto 1533 li estis ekzekutita per sufoko. Kiel marionetan posteulon la hispanoj enpostenigis la duonfraton de Atahualpa sub la nomo Manko Kapak la 2-a. La rezisto de la inkaoj kontinue malkreskis. Esperante atingi sendependecon, la subigitaj popoloj transiris al la flanko de la konkerantoj. La 15-an de novembro 1533 Pizarro atingis la ĉefurbon Kuzko, kiu kapitulacis sen konsiderinda rezisto.

Kiam en la jaro 1536 Manku Kapak la 2-a ekoponis, la hispanoj forpelis lin el Kuzko. Kun siaj sekvantoj li retiriĝis al la monta fortreso Vilkabamba kaj provis rezisti al la hispanaj invadintoj. Okaze de konflikto inter Pizarro kaj Diego de Almagro, li subtenis la lastan, kiu tamen murdigis lin en 1544. Liaj filoj Sayri Túpac kaj Titu Kusi Jupanki daŭrigis la batalon. Post kiam ambaŭ mortis, ilia duonfrato Túpac Amaru transprenis la tronon. La 24-an de julio 1572 la hispanoj entreprenis militan ekspedicion kaj okupis Vilkabamba. Túpac Amaru jam antaŭe fuĝis. Arestita post perfido de lia restadejo, li estis senkapigita en Kuzko la 24-an de septembro 1572. Laŭ legendo aro da inkaaj nobeluloj eskapis kaj retiriĝis al la „perdita“ urbo Paititi.

Ŝtato kaj socio redakti

La politika organizo kaj administro redakti

 
Ollantaytambo estis grava administra, religia, agrokultura kaj milita centro.

La plej potenca persono en la imperio estis Sapa Inka, la reganta inkao aŭ imperiestro, ankaŭ mallonge nomita Inkao. Post elekto de nova reganto, liaj subuloj konstruis por lia familio novan loĝpalacon. En la loĝejo de la antaŭa imperiestro plu restis ties familianoj. Nur devenuloj de la origina inkaa tribo havis ŝancon avanci ĝis la imperiestra nivelo. La edukado de la plej multaj familianoj de la Inkao okazis en "domoj de la scio" (Yachayhuasis).

La inkaoj sukcesis krei grandegan imperion per siaj militaj kapabloj, sed tiuj ne sufiĉus vivteni ĝin por longa tempo. Stabiligo de la imperio eblis nur per perfekta administrantaro, kiu kapablis efike apliki la resursojn de la lando. Tiurilate la imperio de la inkaoj estas komparebla kun la antikva Egiptio kaj la Romia imperio.

La inkaoj scipovis taŭge uzi la subigitajn popolojn. El la amaso de disponeblaj energioj, spertoj, teknologioj kaj laborantoj, ili ĉerpis kampulojn, soldatojn, arkitektojn kaj ŝtontajlistojn. Per ili eblis konstrui irigaciajn kanalojn, terasojn, stratojn, ŝoseojn kaj templojn.

La altrangulojn de la diversaj gentoj ili transloĝigis al Kuzko kaj konfidis al ili gravajn administrajn funkciojn. La plej bonaj metiistoj de la imperio estis komisiitaj produkti valorajn teksaĵojn kaj artobjektojn, ceramikaĵojn kaj metalaĵojn. Tiu ĉi prudenta manovro certigis respekton flanke de la subjugigitaj etnoj kaj tion la inkaoj lerte eluzis.

Ĉiu devis servi al la imperio, ankaŭ la reganto mem. Ĉirkaŭ ties persono disvolviĝis rita kulto, laŭ kiu la reganta inkao devenas de la sun-dio.

La imperio estis organizita kiel federacia sistemo. Ĝi konsistis el la centra registaro, gvidata de la Inkao, kaj kvar provincoj Ĉinĉajsuĝu (nordokcidento), Antisuĝu (nordoriento), Kontisuĝu (sudokcidento) kaj Kollasuĝuand (sudoriento). Kie la anguloj de la kvar provincoj renkontiĝis, tie troviĝis Kuzko, la ĉefurbo de la imperio.

La kvar provincestroj nomiĝis apo. En la rango sub ili funkciis 90 t'oqrikoq, lokaj gvidantoj. Ĝenerale ili administris po urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Sub ili sekvis kvar pliaj administraj niveloj.

Ekzistis apartaj komandoĉenoj por religiaj kaj militaj aferoj. En tiu sistemo do funkciis almenaŭ parta reciproka potencreguligo.

Religio redakti

 
Sur Korikanĉa, sundia templo de Kusko, oni konstruis katolikan preĝejon.

La inkaoj kredis pri la forto de la Suno, la bonfaranto de Tero. Tial oni okazigis sunfestojn por omaĝi al la sundio. Por eviti ke suno kaj luno ĉesas moviĝi, oni metis ŝtonojn sur la montopintojn. La sundio nomiĝis Inti, la lundio Quilla. En Inkaio oni kredis pri postmorta vivo kaj tial ankaŭ honoris siajn praulojn.

Temploj redakti

La suntemplo en Kuzko estas la plej konata templo el la tempo de la inkaa imperio. Plia en Vilcashuaman ekzistas ankoraŭ nun. Ankaŭ apud Huascaran, la plej alta perua montopinto, troviĝis templo, kie okazis oferado. Plia suntemplo estis konstruita sur la insulo Titikako.
Iom post iom, laŭ la progreso de la imperia ekspansio, temploj estis konstruitaj en la nove konkeritaj teritorioj. Ekzemple unu ekzistis en Karanki, Ekvadoro, kiu enhavis kruĉegojn plenajn de oro kaj arĝento.

Sanktejoj redakti

La sanktaj lokoj en keĉua nomiĝis huaka-oj. Ili ekzistis en la tuta lando. La huaka-oj estis figuroj aŭ pejzaĝeroj (ekzemple monto, rivero aŭ arbo), ĉiu el ili ligita al iu dio. Tie oni multe oferis. Kelkaj oferadoj okazis ĉiutage, aliaj ĉiusezone aŭ ĉiujare. Per oferoj kaj perantoj la spiritaj gviduloj provis komuniki kun la huaka-oj, por ricevi de ili konsilon aŭ helpon.

Pastroj kaj „elektitaj virinoj“ redakti

 
Korikanĉa, laŭvorte ora komplekso, estis nomita templo de la suno fare de la hispanoj. La bildo korespondas al Martín de Murúa en kiu oni montras Paĉakuti adoranta Inti en la interno de Korikanĉa.
En ĉiuj temploj kaj aliaj gravaj sanktejoj loĝis pastroj. Ili rolis kiel divenistoj, magoj, konfesprenantoj kaj medicinistoj. En Kuzko loĝis ĉefpastro kiu titoliĝis villac umu. Li estis edziĝinta. Lia aŭtoritato konkurencis kun tiu de la reganta inkao. Sub la potenco de la ĉefpastro estis ĉiuj religiaj konstruaĵoj, li en- kaj eloficigis la pastrojn.
La elektitaj virinoj nomiĝis aclla (kion la hispanoj interpretis per sunvirgulinoj). Ili servis al la sundio kaj al la reganta inkao. La elekto de estontaj „sunvirgulinoj“ okazis en tre frua aĝo. Estis elektitaj nur la plej elstaraj. Ili devis trairi specialan edukadon.

Aŭgurado redakti

La aŭgurado havis dominan lokon en la inkaa civilizo. Antaŭ ĉiu ago, oni alvokis ĝin kaj nenio grava povis esti ekigita antaŭ konsulto de la estonteco. La aŭgurado estis uzata same por diagnozi la disvolviĝon de bataloj kiel por ekzorci aŭ puni krimon. La aŭgurado ankaŭ ebligis decidi kiujn oferojn devis esti faritaj kaj al kiuj dioj. La Inkaoj kredis, ke la vivo estas kontrolata de nevideblaj fortoj. Por ilin reprezenti, la pastroj uzis la aŭguradon.
Ekzistis pluraj aŭguradaj metodoj: oni povis observi la movojn de araneojn aŭ analizi la dispozicion de kokaaj folioj sur plata telero. Oni povis trinki ankaŭ la ajahuaskon, kiu havis halucinajn efikojn al la centra nerva sistemo. La inkaoj konsideris, ke tiu ĉi trinkaĵo rekte ebligis kontaktiĝi kun supernaturaj povoj. Profetaĵoj ankaŭ povis esti deklamitaj laŭ pristudo de la pulmoj de blanka lamo oferita.

Oferoj redakti

Je ĉiu grava okazo, oni faris homan aŭ bestan oferon. Multaj oferoj estis ĉiutagaj por certigi la ceremonion de la suna apero. Iuj oferoj estis realigitaj dum la ŝanĝo de imperiestro. Eblis ke okaze de grandegaj oferoj, oni buĉis ĝis 200 infanojn. Eĉ la "elektitaj virinoj" de la Suna Templo povis esti oferitaj de tempo al tempo. Aparte gravis, ke la oferitaj homoj estu perfekte sanaj kaj bonfartaj. La viktimoj de la oferoj ofte estis elektitaj inter la venkitaj popoloj kaj konsiderataj kiel parto de la tributo.
Laŭ iu legendo, dekjara knabineto, Tanta Karhua, estis elektita de sia patro por esti oferita al la inkaa imperiestro. La infano, supozite fizike perfekta, do estis sendita al la imperiestro en Kuzko, kie festoj kaj paradoj estis organizitaj honore al ŝia kuraĝo. Ŝi estis entombigita vivanta en la Andaj montoj.
Ne mankis okazoj por fari oferojn. Homaj kaj bestaj oferoj estis plenumitaj same dum festaj kaj tumultaj periodoj. Pro la legendo, ĉiuj infanoj devis esti virtuale proksimume perfektaj. Post ilia elekto, ili renkontis la imperiestron kaj ceremonioj estis organizitaj je ilia nomo. Fakte, laŭ la tiamaj kredoj, la infano devis iĝi dio post sia morto. Antaŭ ol esti vivante entombigita, la infano trinkis alkoholaĵon, nome ĉiĉo, ŝajne por malpliigi la percepton de ĝiaj sensoj. Por honori ĝin, la pastroj gvidis ceremoniojn kiuj akompanis ĝin dum ĝia spirito forlasis la teron.

Armeo redakti

 
Inkaaj soldatoj dumbatale kontraŭ hispanoj.

Strukturo redakti

La armeon estris Sapa Inka. Je lia dispono estis persona korpogvardio, kiu protektu lin en danĝeraj situacioj. Li ankaŭ mem elektis la generalojn. Ĉiu viro en aĝo inter 25 kaj 50 jaroj estis eblaj kandidatoj.
La bone organizita armeo havis hierarkian strukturon;
  • 'Chungacamayoc' havis 10 subulojn
  • 'Pachaca Camayoc' havis 100 subulojn
  • 'Cuaranga Camayoc' havis 1000 subulojn
  • 'Apu' estis komandanto de 2500 subuloj
  • 'Hatun Apruratin' estis supra komandanto kun 5000 subuloj
  • la plej altaj armeaj komandantoj estis la generaloj, kiuj havis sub si 10 000 subulojn.
Dum paco la armeo havis 70 000, dum milito 250 000 anojn.

Armiloj redakti

En la oriento la inkaoj havis militistojn tre spertajn pri la uzo de pafarkoj. La apudbordaj triboj aplikis precipe lancojn kaj ĵetosagojn.
Kelkaj triboj uzis ĵetbulojn. Tio estis du aŭ tri ŝtonoj kiujn iu tenas per ŝnuroj. Tiu ĉi armilo povas volviĝi ĉirkaŭ la gamboj de homoj aŭ bestoj kaj kaŭzi gravajn vundojn.
Glavojn kun bronzaj eĝoj oni uzis ĉie.

Strategio redakti

La inkaaj trupoj komencis la batalon kun multe da bruo. Poste komencis la svingoĵetilistoj, kiujn sekvis pafarkistoj, sagoĵetistoj kaj bulĵetistoj. Poste tio komencis korpoproksima batalado.
Post eltrovo de la plej gravaj inter la kontraŭuloj, elektita aro de militistoj eliminis ilin.
Rezervaj trupoj restadis for de la okazanta batalo, tiel ke, en okazo de neceso, oni povis direkti ilin freŝaj al la frontlinio. Tiam ili povis ataki ĉe flanko aŭ de malantaŭe ŝirmi atakantajn trupojn.
Se la malamiko okupis fortan pozicion, la inkaaj militistoj ekbruligis arbustojn kaj gresojn por forpeli ĝin de tie.

Ekonomio, tekniko, kulturo redakti

Konstruarto redakti

 
La malnova inka-fortikaĵo Maĉu Piĉu.
 
Terasigita pejzaĝo.

El Kuzko, la rita kaj politika centro, la inkaoj faris urbon kun modela arkitekturo, kiu mirigis ĉiun vizitanton. Ĝiaj stilo kaj konstrumaniero ekdominis ĉie en la imperio. Tamen la arkitektoj ĉiam adaptis la konstruaĵojn al la ĉirkaŭaĵo kaj strebis harmonie kombini ambaŭ. La plej bona ekzemplo estas Maĉu Piĉu, kies planantoj kunfandis la arkitekturajn solvojn kun la geografia medio. La grandegaj konstruaĵoj havis ne nur praktikajn funkciojn. Ili ankaŭ estis impona elmontro de potenco kaj gloro kaj celis impresi eblajn malamikojn.

En la konstruado de ŝtonaj temploj estis uzata senmortera konstruprocedo, kiun unuafoje grandaskale aplikis la tivanaku-oj. La ŝtonlaboristojn de la tivanakua regiono la inkaoj alportis al Kuzko, post konkero de la teritorio sude de la lago Titikako. Grandaj konstruaĵoj estis kunmetitaj el ciklopaj ŝtonoj, kiuj pezis plurajn tunojn kaj senfende intertenis sin per konvenaj angulaj formoj, per kiuj ili endentiĝis en la najbarajn ŝtonblokojn. La konstruistoj transformis ankaŭ la ĉirkaŭantan naturon. De la huarioj ili transprenis la terasigon de montodeklivoj por agrokultura uzado.

Trafiko redakti

Multajn ŝoseojn, precipe tiujn en la ebenaĵoj, la inkaoj transprenis de aliaj popoloj. Pri la konstruado de ŝoseoj ili verŝajne multon lernis de la ĉimuoj (chimú). Huayna Cápac (1493 - 1527) estis probable tiu el inter la imperiestroj, kiu plej amplekse igis konstrui kaj plibonigi ŝoseojn.
Kvar tiel nomataj reĝaj ŝoseoj, kiuj ekis de Kusko, etendiĝis tra la tuta lando. Tre gravaj inter ili estis la 8 m larĝa ŝoseo laŭlonge de la bordo de la Pacifika oceano, 4000 km longa, kaj la ŝoseo de la Andoj, kiu longis 5.200 km. La ŝoseo kiu ligis Huánuco kun Ĉaĉapoja estis komplete pavimita kaj mezuris 640 km. La kompleta ŝose-reto estis proksimume 40 000 km longa. Aŭdacaj inĝenieraj laboroj estis plenumitaj por superi malfacilajn geografiajn kondiĉojn; ekzemplo estas ŝoseo, kiu komenciĝas en la valo Cañete sur la nivelo de la apudborda ebenaĵo kaj finiĝas en la altebenaĵo de Jauja, en alteco de 3.200 m super la maro. Kie vojo devis pasi trans kruta valo de montorivereto, oni konstruis pendan ponton. Tre konata estas la 60 m longa penda ponto trans la giganta ravino de la rivero Apurimako. La ponton konsistigis fibroj de agavo plektitaj je ŝnuregoj, kies dikeco similis al tiu de homtrunko. Ĉiun duan jaron oni anstataŭigis la ŝnuregojn per novaj. En la jaro 1350 estis konstruita tiu ĉi ponto, kiun poste la hispanoj nomis San Luis Rey, kaj kiu daŭris ĝis 1890, kiam ĝi disŝiriĝis kaj kolapsis. Tiu evento inspiris Thornton Wilder verki sian faman novelon "The Bridge of San Luis Rey".

La ŝoseoj de la inkaa imperio ebligis rapidan transporton de trupoj, provizoj, varoj, informoj kaj havis gravan strategian signifon. Sen ili ne povus efike funkcii la kompleksa administra aparato. Mesaĝo pri ribelo aŭ malamika atako rapide atingis la ĉefurbon kaj la registaro tuj reagis per sendo de trupoj. Estis establita bonega informsistemo; stafedo de ekspreskuristoj kapablis pluporti novaĵon en unu tago trans proksimume 230 km. En distanco de 8 km troviĝis staciejoj, kie la kuristoj anstataŭis unu la alian.

Agrokulturo redakti

 
Ĉ. 200 variaĵoj de peruaj terpomoj estis kultivita origine en Inkaio.
 
Maizo.

Por certigi la provizon de la giganta imperio la inkaoj translokigis kampulojn tra la tuta lando kaj instigis interŝanĝon de variaĵoj inter la diversaj regionoj. En stepaj areoj ili konstruigis irigaciajn kanalojn. Ĉie sur montodeklivoj ekestis terasoj formantaj grandegajn ŝtuparojn, kien kanaloj alkondukis akvon. Tiel antaue neuzeblaj dezertoj kaj montaraj valoj transformiĝis je fekundaj grundoj. Plia kanalsistemo forfluigis la superabundan akvon de la malsekaj terenoj apud la bordoj de la lago Titikako kaj faris ankaŭ ilin kultiveblaj.

En la imperio okazis kultivo de verŝajne proksimume 70 plantospecioj por nutraj celoj kaj aliaj uzoj (ekzemple kotono por teksaĵoj). Grandan parton de la kultivita areo okupis terpomo kaj maizo. Biero produktita el maizo servis ankaŭ por ritaj agoj. Kelkakaze oni fridigis-sekigis terpomojn. Sur la terasoj de pli altaj situoj kreskis maizo, terpomo, kvinoo (greno de Chenopodium quinoa), amaranto, kukurbo, tomato, ternukso kaj okao (manĝebla radiko), kajena pipro kaj kapsiko. La abunda nombro de kulturplantoj, kiujn la inkaoj evoluigis, envicigis Sudamerikon inter la gravajn historiajn centrojn, kie okazis diversigo de uzeblaj specioj. Multajn el tiuj ĉi plantoj poste disvastigis la hispanaj konkerantoj. Nuntempe ili estas tutmonde uzataj.
Plusaĵoj el la rikoltoj estis konservataj en specialaj magazenoj. Ili ŝirmis kontraŭ pluvo kaj ebligis cirkuladon de ventaero, tiel protektante kontraŭ putrado.

Ĉedomaj bestoj estis lamo, ansero, alpako kaj kobajo. Aldone oni ĉasis diversajn bestojn por ricevi viandon, haŭtojn, peltojn kaj plumojn.

Medicino redakti

La inkaoj havis tre bonajn konojn de plantoj kaj de ties efiko al la homo. Ili uzis kininon por trakti malarion. Per folioj de kokao ili malpliigis sentojn de doloron kaj malsato, kaj eltenis longdaŭrajn fortostreĉojn, ekzemple dum ili batalis en milito aŭ kuris longajn distancojn. Sur vundojn oni metis ankoraŭ varmajn boligitajn ŝelopecojn de de piproarbo. La kuracistoj sukcese aplikis la kirurgion de la kranio kaj de la ekstremaĵoj.

Vestoj redakti

 
Perua viro portanta tunikon.

La oficistoj de la imperio portis tunikojn, kies dezajno indikis ilian rangon. La apude bildigita tuniko reprezentis (laŭ hodiaŭa scio) la plej altan rangon. Ĝi montras aron de motivoj, kiuj estis uzataj ĉe tunikoj de funkciuloj en specialaj oficoj. Ekzemple la nigre-blanke kvadratita kampo, kies supran flankon kompletigas ruĝa triangulo, supozeble estis signo de soldatoj en la inkaa armeo. Kelkaj motivoj rilatas al pli fruaj kulturoj, interalie la stebita diamanto (huarioj) kaj la motivo kun tri-ŝtupaj ŝtuparoj (moĉeoj).

La vestaĵoj estis dividitaj je tri klasoj. Avaska-ojn oni surmetis por hejma uzado. Ĝi havis fadenonombron de ĉirkaŭ 50 fadenoj/cm. La pli delikataj vestoj (nomataj "kunpi") dividiĝis je du kategorioj. La unuan oni kolektis kiel tributo en la tuta lando. Ĝi estis uzata por komerca interŝanĝo, por ornami regantojn, kiel donaco al politikaj aliancanoj kaj por firmigi la lojalecon de subuloj. La alia kategorio estis la plej alte estimata. Temis pri vestoj religiaj kaj imperiestraj. Unu centimetro de iliaj teksaĵoj havis ĉirkaŭ 230 aŭ eĉ pli da fadenoj. Tiu nombro nenie en la mondo estis superita antaŭ la industria revolucio.

Ceramiko kaj metalaĵoj redakti

La ceramikaĵojn plejparte karakterizis praktika utileco. Tamen ankaŭ ili reprezentis la imperian stilon, kiu dominis la teksaĵojn kaj metalobjektojn. Kvankam limigita je malmultaj formoj la ceramiko montris elstaran teknikon kaj sentivan kolorkomponon. Ĝenerale mankis plastikaj aŭ naturalismaj bildaĵoj, dominis ornamoj el geometriaj areoj. Al la plej belaj produktoj de la pra-perua ceramiko apartenis malprofundaj teleroj kaj pelvoj kovritaj per delikataj desegnoj. La ceramikistoj de la inkaa imperio scipovis apliki kolorojn kaj desegnojn en la ĝusta mezuro. Ilia ceramiko estis multkolora kaj polurita ĝis brilego. Krome muzikaj instrumentoj estis faritaj el ceramikaj materialoj.

La prilaboro de metaloj nur en la 15-a jarcento gajnis evoluimpeton. Esenca novigaĵo estis la uzado de bronzo. Armilojn kaj laborilojn oni produktis kaj el kupro kaj el bronzo. Belegaj artaĵoj ekestis ankaŭ el oro kaj arĝento, sed kompare kun pli fruaj peruaj kulturoj tiuj ĉi metaloj estis disponeblaj en malpli granda kvanto. La popolo uzis objektojn bronzajn, nur la imperiestro rajtis uzi orajn kaj arĝentajn. La stilo de la metalaĵoj estis je granda parto inspirita de la arto de la ĉimuoj; ja el ties ĉefurbo Ĉan Ĉan la plej bonaj metalmetiistoj estis translokigitaj al Kusko, kiam la reĝolando Ĉimor fariĝis parto de la imperio.

Literaturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Keĉua literaturo.

La pludono de literaturaĵoj okazis ekskluzive parole. Pri tio okupiĝis precipe profesiuloj, nomataj amauta-oj. Ilia tasko estis kolekti kaj transdoni aron de legendoj kaj historiaj raportoj, krome instrui siajn postsekvontojn. En la kadro de tiu ĉi parola tradicio okazis rimarkinda poezia evoluo. Ĝiaj ĉefaj temoj estis la mitologio kaj la glorigitaj agoj de la imperiestroj.
El la teatraĵoj de la inkaa tempo konserviĝis nur unu; la dramo Apu Ollàntay. Ĝin notis keĉuo, kiu vivis de 1632 ĝis 1688. Li akceptis la hispanan nomon Espinoza Medrano. La dramo enhavas kanton, direktitan al akcipitro, kiu en keĉua lingvo nomiĝas tuja. Jen ĝia komenco:

Ama Pisqu mikuyuchu
Nustallipa chaqranta
Manan hina tukuychu
Hillakunan saranta
Tuyallay, tuyallay

Phurantataq maskariy
Kuchasaqimi silluta
Pup'asqaykin qantapas
Hap'iskaykin qantapas
Tuyallay, tuyallay

Ho bird‘ ne forvoraĉu
Maizrikolton ŝian
Pri nutro ne prirabu
La princidinon mian
Tujaeto, tujaeto

Necesas la alojn fortondi
Kaj viajn flugilojn elŝiri
Vi enkaptita estu
Enkaĝigita restu
Tujaeto, tujaeto

La poezio estis intime ligita al la muziko. Ambaŭ estis plenumataj kaj dum solenaĵoj kaj dum la ĉiutaga vivo, ekzemple dum rikolto kaj aliaj komunaj laboroj.

Muziko redakti

Por muziki estis uzataj tamburoj kaj blovinstrumento, inkluzive de flutoj, paŝtistaj flutoj kaj trumpetoj faritaj el markonkojceramiko. La paŝtista fluto (siku) estis la pej malnova kaj grava instrumento. Ĝi formas la bazon de la orkestro. Oni muzikis per ĝi preskaŭ ĉiam koruse. Tamen tio ne okazis unusone, sed unu muzikisto transprenis la temon de alia, tiel ke oni perceptas kontinuan sonserion. Simile grandan signifis havis speco de vertikala fluto, kiu en la keĉua nomiĝas qina (hispane quena). Oni produktis ĝin el ŝtono, argilo, osto kaj kano.

Urboj redakti

 
En la sankta urbo Machu Picchu

Inkaaj regantoj redakti

Vidu artikolon Inkaaj imperiestroj

Notoj redakti

  1. McEwan 2008, p. 221.
  2. Schwartz, Glenn M.; Nichols, John J. (2010). After Collapse: The Regeneration of Complex Societies. University of Arizona Press. ISBN 978-0-8165-2936-0.
  3. "Quechua, the Language of the Incas". 11a de novembro 2013.
  4. Somervill, Barbara (2005). Francisco Pizarro: Conqueror of the Incas Compass Point Books. p. 52. ISBN 978-0-7565-1061-9.
  5. McEwan 2008, p. 31.
  6. "The Inca." The National Foreign Language Center at the University of Maryland. 29a de majo 2007. Alirita la 18an de septembro 2020.
  7. "The Inca – All Empires".

Literaturo pri la temo redakti

  • Felipe Guaman Poma de Ayala: El primer nueva corónica y buen gobierno [Originala manuskripto (1615/1616) en la reĝa biblioteko de Kopenhago]. Cifereca versio: [1]
  • Hans D. Disselhoff: Das Imperium der Inka, München 1978 ISBN 3-453-00887-1
  • Hans D. Disselhoff: Oasenstädte und Zaubersteine im Land der Inka. Archäologische Forschungsreisen in Peru, Berlin 1993 ISBN 3-7934-1115-X
  • Kampf um die Inkastadt Cuzco. Aufzeichnungen eines anonymen Zeitzeugen 1535 - 1539. Traduko kaj enkonduko de Mario Koch, (=Cognoscere Historias, Band 11), Verlag Berlin, 2000 ISBN 3-89626-321-8
  • McEwan, Gordon F. (2008). The Incas: New Perspectives. W.W. Norton, Incorporated. pp. 221–. ISBN 978-0-393-33301-5.
  • Meinrad M. Grewenig: InkaGold. Katalog zur Ausstellung, Heidelberg: Kehrer, 2004
  • Catherine Julien: Die Inka. Geschichte, Kultur, Religion, München: C.H. Beck, 2003 ISBN 3-406-41875-9
  • Jakob Wassermann: Das Gold von Caxamalca

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti