Sokotorulo

(Alidirektita el Inkano)

La Sokotorulo (Incana incana) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Incana kaj pro tio nomata ankaŭ Inkano kiel nomo por la genro. Ĝi estas endemia de la insulo de Sokotoro kaj de tie devenas la nomo de la specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sokotorulo
Sokotorulo. Socotra prinia, kun Socotra suimanga.
Sokotorulo. Socotra prinia, kun Socotra suimanga.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Incana
Specio: 'I. incana'
Incana incana
(Sclater kaj Hartlaub, 1881)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj el marnivelo al 800 m sed ankaŭ en altaltituda makiso ĝis 1,400 m. La specio estas minacata pro habitatoperdo, degradado kaj fragmentado kaŭzita de troa paŝtado kaj elprenado de ligno kiel brulmaterialo.[1] Tiele oni ĉirkaŭkalkulas, ke estas nur 5,000 individuoj en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 3,600 km.

Oni scias malmulte pri ties kutimaro. Reprodukta sezono okazas tre verŝajne decembre kaj januare. Ununura nesto trovata estis kupolforma strukturo farita el herbo kaj likenoj, kun flanka enirejo, situa je 1 m supergrunde en arbusto.

Referencoj redakti

  1. IUCN, BirdLife International, Incana incana, 2009, 150523, 2008.

Bibliografio redakti

  • Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.