Inkunablo (el la latina incunabula: vindotuko, lulilo) estas libro presita antaŭ la jaro 1501, do en la plej frua epoko de la libropresado.

Paĝo de Biblio presita en 1497

Oni uzas la terminon ankaŭ metafore en la senco de presita verko, kiun oni vidas "en ĝia lulilo".

Takso de kvanto redakti

Esploristoj Fevre kaj Martin trovis ke dum la kvindek jaroj inter 1450 kaj 1500, inter 30 000 kaj 35 000 eldonoj de libroj estis presitaj, reprezentante inter 10 000 kaj 15 000 malsamajn tekstojn, kaj Inter ili 3 000 libroj pri scienco. Ĉiu eldono havis maksimume ĉirkaŭ 500 ekzemplerojn kaj tial la esploristoj taksis la totalan nombron de libroj je ĉirkaŭ dudek milionoj da libroj.

La inkunabloj de Esperanto redakti

La esprimon inkunabloj de Esperanto oni uzas kutime por la Esperanto-libroj presitaj en la 19-a jarcento. Pli strikta estas la difino de Gaston Waringhien, kiu publikigis en sia verko 1887 kaj la Sekvo… ampleksan eseon titolitan "la inkunabloj de Esperanto". Li proponis, ke nur verkoj eldonitaj antaŭ la apero de la unua numero de La Esperantisto, t.e. la 29 Esperantaj verkoj publikigitaj antaŭ la 1-a de septembro 1889, nomiĝu tiaj.

Vidu ankaŭ redakti