Institut Pasteur
La Pasteur-Instituto aŭ Instituto Pasteŭro (france: Institut Pasteur) estas franca komunutila fondaĵo por esplori biologion, aparte la mikroorganismojn, malsanojn kaj vakcinojn.
Institut Pasteur | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Fondodato | 1887 | |
Sidejo | Parizo | |
Retejo | http://www.pasteur.fr www.pasteur.fr/en, http://www.pasteur.fr | |
La nomo de la instituto honoras la pioniron de mikrobiologio Louis Pasteur, la malkovrinto de protekta vakcino kontraŭ rabio, kiu fondis la instituton la 4-an de junio 1887 kaj estis ties unua direktoro.
La renoma instituto havas elstaran rangon pro sia baza esploro pri infektaj malsanoj kaj atingis multajn bonegajn rezultojn, interalie estis sciencistoj el Pasteur-Instituto la unuaj por malkovri la aidoso-viruson HIV (Françoise Barré-Sinoussi kaj Luc Montagnier, nobelpremiitoj 2008).
La Institut Pasteur de Lille (Instituto Pasteur de Lille) mallongigite kiel Pasteur-Lille, IPL, estas esplorcentro kaj membro de la reto de la Pasteur Instituto.