Instituto Zamenhof

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Instituto Zamenhof estas lernejo en Lomeo, Togolando. Ĝi situas en "Rue du passage des boeufs" en kvartalo BE-KPOTA Adidome.

Ĝi fondiĝis en 1995 per laboro de Gbeglo Koffi kaj subteno de Hans Bakker el Nederlando. Oni tie instruas Esperanton. Tie estas baza lernejo (aĝo 6-11), meza lernejo (aĝo 11-15) kaj supera lernejo (aĝo 15-18).

De 1995 ĝis 2005 situis en Instituto Zamenhof Afrika Oficejo (AO) de Universala Esperanto-Asocio.

Komence de 2006 Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi starigis la Afrikan Centron Esperantistan (ACE). Tiu chi centro anstatauis afrikan oficejon. Hans BAKKER do transdonis siajn laborojn al ACE, kiun gvidas GBEGLO Koffi. Instituto Zamenhof nun gastigas ACE-n. Aldonindas,ke la laborojn de Instituto Zamenhof gvidas TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando) prizorgata de s-roj ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah Biova, DOUMEGNON Koffi, GBEGLO Koffi kaj SAGBADJELOU Kokou