Instituto de Mez-Orienta Eŭropo

Instituto de Mez-Orienta Eŭropo (pole Instytut Europy Środkowo-Wschodniej w Lublinie) – pola esplor-evolua unuo de Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

Instituto de Mez-Orienta Eŭropo
esplora institucio
Komenco 2002 vd
Fino 20-a de decembro 2018 vd
Lando(j) Pollando vd
Situo Lublino
Retejo Oficiala retejo
vdr

La instituto estis fondita en Lublin en 2002. Sendepende de ĝi ekzistas asocio Societo de la Instituto de Mez-Orienta Eŭropo en Lublin – ne-registara organizaĵo apoganta la instituton, al kiu apartenas kelkcent reprezentantoj de la pola kaj eksterlanda scienca kaj politika vivo – inter aliaj: Władysław Bartoszewski, Maria Janion, Zbigniew Brzeziński, Henryk Samsonowicz, Janusz Tazbir, Norman Davies, Jerzy Axer, Anna Wolf-Powęska, Krzysztof Skubiszewski, Piotr Wandycz.

Iniciato fondi la instituton naskiĝis pro la bezono montri historian kaj kulturan specifon de Mez-Orienta Eŭropo, komprenata kiel teritorio inter Balta Maro, Adriatiko kaj Nigra Maro. La instituto estas organizanto de pluraj internaciaj konferencoj, gvidas eldonan agadon, kiu dokumentas sciencan vivon de la unuo. Ĉefa iniciatinto de ĝia ekesto estas profesoro Jerzy Kłoczowski estinta en la jaroj 2002-2013 direktoro de la instituto. Ekde 2013 nova direktoro estas Mirosław Filipowicz.

Sciencaj esploroj plenumataj en la instituto fokusiĝas pri la historio kaj nuntempo de Mez-Orienta Eŭropo kun aparta konsidero de historio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

Ĉefaj publikaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti