Instituto de Teknologio Karlsruhe
La Instituto de Teknologio Karlsruhe aŭ Karlsruhe-bazita Instituto de Teknologio (KIT; Germane Karlsruher Institut für Technologie) estas teknologia universitato en la urbo Karlsruhe en Germanio. Ĝi ekestis en 2009 per fuzio de la universitato de Karlsruhe (germane Universität Karlsruhe) kun la esplorcentro Karlsruhe (germane Forschungszentrum Karlsruhe (ĝis 1995: nuklea esplorcentro Karlsruhe, Kernforschungszentrum Karlsruh).
Profesoroj
redakti- Karl Ferdinand Braun (1850–1918)
- Fritz Haber (1868–1934)
- Heinrich Hertz (1857–1894)
Famaj eksaj universitatanoj
redakti- Karl Benz (1844–1929)
- Edward Teller (1908–2003)
- Albert Speer (1905–1981)
- Georg von Hevesy (1886–1966)
- Sámuel Diescher
Rilatoj al Esperanto
redaktiKiel kutime en germanaj universitatoj, pluraj studentoj en siaj studaj jaroj aktivis kaj aktivas por Esperanto. Inter 1988 kaj 2001, en la universitato de Karlsruhe okazis kontinuaj kursoj de Esperanto kadre de la programo Studium generale, do "ĝenerala studado", malferma por studentoj de ĉiuj fakoj. Tie instruis la inĝeniero Lothar Eckert.