Instituto de rusa lingvo (Rusia Akademio de Sciencoj)

Instituto de rusa lingvo je nomo de Vinogradov estas rusia scienca organizaĵo situanta en Moskvo kaj apartenanta al Rusia Akademio de Sciencoj. Ĝi okupiĝas pri scienca esplorado kaj kontrolado de rusa lingvo, starigo de ĝia literatura normo per eldonado de virtaroj kaj informlibroj pri leksiko kaj gramatiko de nuntempa rusa lingvo, konsilado pri ĝusta lingvouzado. La instituto estas konsiderata kiel reguliganto de moderna rusa lingvo.

Instituto de rusa lingvo ekde sia fondiĝo en 1944 situas en centro de Moskvo (laŭ adreso: strato Volĥonka, domo 18/2) en malnova domo konstruita dum 18-a jarcento[1].

Estro de la instituto estas Aleksandr Miĥajloviĉ Moldovan[2].

Konsultejo pri rusa lingvoRedakti

La instituto havas specialan servon kiu faras senpagan konsiladon pri normoj de rusa lingvo kaj ĝia ĝusta uzado[3].

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti