Instituto pri Ŝtatpolitiko
Instituto pri Ŝtatpolitiko (germane: Institut für Staatspolitik, mallongigo IfS) estis privata institucio kleriga kaj teoriuma de novdekstrismo ekzistinte inter 2000 kaj 2024 en Germanio. Ĝi taksiĝis en 2021 ekstremisma.[1] De 2024 sekvis organizoj sub la nomo Menschenpark Veranstaltungs UG kaj Metapolitik Verlags UG, apogate de la periodaĵo "Sezession".[2]

Fondis ĝin en majo 2000 Götz Kubitschek, Karlheinz Weißmann kaj la advokato Stefan Hanz.[3] Sekvis fondo de la eldonejo Edition Antaios. Sidejo komence estis je Bad Vilbel antaŭ translokiĝi al Schnellroda (Steigra). En decembro 2021 malfermiĝis berlina filio.[4]
En marto 2023 fiaskis la peto de Kubitschek pri forstreko de IfS el la konstituciprotektada reporto de Saksio-Anhaltio.[5] Post malfondo de IfS en majo 2024, la magazino "Secession" transpreniĝis fare de la entrepreno Metapolitik Verlags-UG posedata de Erik Lehnert.[6]
Ĉi instituto konsideris sia kerntemo la ŝtatpolitikan ordon dividitan en kvin laborkampoj: ŝtato kaj societo; enmigrado kaj integrado; politiko kaj identeco; edukado kaj klerigado; milito kaj krizo. Pri tiaĵoj ili organizis kunvenojn kaj kongres(et)ojn (en Berlino ekz. Berliner Kolleg aŭ Staatspolitische Salons) respektive semajfinajn seminariojn (ekz. Collegium Dextrum). Al regulaj someraj kaj vintraj akademioj oni invitis aparte estontajn esploristojn.[7] De aprilo 2014 Erik Lehnert estis instituestro.[8]
Eksteraj ligiloj
redakti- Institut für Staatspolitik
- "Rechtsradikalismus: Marsch in die Mitte" - ĉe: Stern, 20/2005
Notoj
redakti- ↑ "Kubitscheks Denkfabrik als rechtsextreme Gruppierung eingestuft" - ĉe: Der Spiegel, 5.10.2021
- ↑ "Das Netzwerk der Neuen Rechten" - ĉe: verfassungsschutz.de
- ↑ Anton Maegerle, Daniel Hörsch: "Der Kampf um die Köpfe hat begonnen. Vordenker, Strategien und Wegbereiter rechter Netzwerke", ĉe: Stephan Braun, Daniel Hörsch (eld.): Rechte Netzwerke – eine Gefahr, VS Verlag für Sozialwissenschaften, Wiesbaden 2004, p. 119
- ↑ "Ihr Auftritt hat System" - ĉe: moz.de, 19.12.2012
- ↑ Der Spiegel, n-ro 14, 1.4.2023, p. 10
- ↑ Konrad Litschko: "Schnellroda formiert sich neu" - ĉe: TAZ, 12.5.2024
- ↑ Fabian Virchow, Martin Langebach, Alexander Häusler (eld.): Handbuch Rechtsextremismus, Springer, Wiesbaden 2017, ISBN 978-3-531-19085-3, p. 196.
- ↑ Christian Demand (eld.) Merkur – Deutsche Zeitschrift für europäisches Denken, kajero 8, Klett-Cotta, aŭgusto 2015, p. 110, noto 2