Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo

Grand établissement en la sektoro de sociaj sciencoj kaj internaciaj rilatoj

La Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (france "Institut d'études politiques de Paris" aŭ "IEP de Parizo"), ofte kromnomita « Sciences Po » aŭ « Sciences Po Paris », estas grand établissement en la sektoro de sociaj sciencoj kaj internaciaj rilatoj. Ankaŭ estas instruoj pri juro, financo, regado de homrimedoj, komunikado, merkatado, ĵurnalismo, urboplanado. La lernejo estas fama pro sia instrukvalito kaj postuloj. La pruvo de tio estas la akcepta procento al la unua lernjaro, kiu estis nur 10 % por la lernkomenco de 2013.

Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
france Institut d’études politiques de Paris
publika universitato • grand établissement • Grande école • akademia eldonejo
moto Aux racines de l'avenir
Radikoj de la estonto
Informoj
fondodato 1872
fondinto(j) Émile Boutmy
speco Grand établissement (EPSCP)
lingvo(j) franca, angla
buĝeto 173 milionoj da eŭroj[1]
ŝtata subvencio 80.5 milionoj da eŭroj[2]
Situo
Geografia situo 48° 51′ 15″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo)48.8541722.328469Koordinatoj: 48° 51′ 15″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo)
lando  Francio
urbo Parizo
regiono Francilio
areoj Parizo (1871), Nancy (2000), Dijon (2001), Poitiers (2001), Menton (2005), Le Havre (2007), Reims (2009)
Estraro
prezidanto Pierre Sellal
direktoro Bénédicte Durand (ad interim)
Nombroj
nombro de studentoj 14 000[3]
profesoroj-esplorantoj 182[3]
doktoriĝantoj 550[3]
diplomitoj/jaro 1 400 (master)[1]
nivelo Bakalaŭro+8 (Doktoreco)
fetiĉo La liono kaj la vulpo
aliĝinta al Sorbonne Paris Cité, G16+
retejo Oficiala retejo
Listoj
membro de
• Konsorcio Couperin
• Konferenco de Grandaj Lernejoj
• Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj
• Renater
• Franca-Germana Altlernejo
• ORCID
• Open Society University Network vd
filiita al
• Konsorcio Couperin vd
filioj
• Center for International Studies
• CEE Sciences Po
• center for History at Sciences Po
• Center for the Sociology of Organizations
• CEVIPOF vd
jura formo public scientific, cultural or professional establishment vd
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo france Institut d’études politiques de Paris (Parizo)
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
france Institut d’études politiques de Paris (Parizo)
DEC
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo france Institut d’études politiques de Paris
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
france Institut d’études politiques de Paris
Situo de Instituto pri Politikaj Studoj en Parizo
Map
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
france Institut d’études politiques de Paris
vdr

Originanta de la ŝtatigo de la Libera Lernejo pri Politikaj Sciencoj, fondita en 1872 de Émile Boutmy, la IEP de Parizo havas la apartan statuson de "grand établissement", kio ebligas al ĝi tre elektan varbon. Ĝi estas unu el la naŭ Institutoj pri Politikaj Studoj en Francio. La Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj (FNSP) kaj la IEP de Parizo estas jure ligitaj kaj konsistigas la tuton nomitan "Sciences Po".

La IEP de Parizo partneras kun aliaj grandaj institucioj kiaj la Universitato McGill, la London School of Economics, la Universitato de Brita Kolumbio, laLibera Universitato Berlino, la Hertie School of Governance de Berlino, la School of International and Public Affairs de la Universitato Kolumbio, Columbia Law School, Harvard Law School, McGill University's Faculty of Law, la Lee Kuan Yew School of Public Policy de la Nacia Universitato de Singapuro, kaj de la universitato de Pensilvanio, la universitato Bocconi de Milano aŭ la Escola superior d'administració i direcció d'empreses (ESADE) de Barcelono.

Organizado redakti

Statuso redakti

 
La enirejo de la 27-a rue Saint-Guillaume.

La Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo estas ŝtata organizaĵo kun scienca, kultura kaj profesia tipo per la Dekreto de la 18-a de januaro 1969[4].

La dekreto de la 10-a de majo 1985[5] konsentas al ĝi la statuson de "grand établissement" kreita per la leĝo Savary[6].

La Instituto estas administre kaj finance regata de la Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj, privata fonduso agnoskita kiel publike utila kaj kreita por tio okaze de ĝia ŝtatigo.

De 1950, la direktoro de la Instituto, nun Frédéric Mion, ĉiam estis ankaŭ administranto de la Fonduso. La prezidanto de la Fonduso, nun Jean-Claude Casanova, estas plenrajta membro de la direkta konsilio de la Instituto.

Direktoroj redakti

De 1950, la direktoro de la IEP de Parizo ĉiam estis administranto de la Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj.

Historio redakti

Originoj redakti

 
Medalo de Émile Boutmy fondinto kaj direktoro de la Libera Lernejo pri Politikaj Sciencoj fare de Oscar Roty

La IEP de Parizo oriiginas el la Libera Lernejo pri Politikaj Sciencoj, kromnomita « Sciences Po Parizo », privata organizaĵo fondita en 1872 de Émile Boutmy.

Aliaj Institutoj pri Politikaj Studoj estis kreitaj poste en aliaj grandaj urboj en Francio.

1996 ĝis 2012 : la erao Descoings redakti

 
La enireja halo de Sciences Po, kromnimita la péniche esperante "la barĝo")

2012 : malfacila sukcedo kaj kontestado de la administraj kaj lernaj direktojn redakti

Sekve de la morto de Richard Descoings, Hervé Crès, vicdirektoro, estis nomumita provizora administranto de Sciences-Po Parizo[9]. Li estis elektita por tiu posteno la 30-an de oktobro 2012 de la Direkta Konsilio[10].

Sekve de kontrolo farita inter fino de 2011 kaj junio 2012, la Revizora Kortumo severe kritikis la estraron de la IEP pro ties financa regado, aparte ekde la « jaroj Descoings ».

Ŝlosilaj nombroj[11] redakti

  • 9 600 studentoj el kiuj 42 % da eksterlandanoj el preskaŭ 52 landoj ;
  • 450 doktoriĝantoj ;
  • 190 esplorantoj kaj instruistoj-esplorantoj ;
  • buĝeto de 145 milionoj da eŭroj

Internacia rango redakti

Por 2014-2015, la QS World Ranking lokigas Sciences Po Parizo je la 13-a rango inter la plej bonaj universitatoj en la mondo en la sektoro politika scienco, internaciaj rilatoj kaj sociologio[12] kaj je la 222-a loko en la ĝenerala listo.

Deposte 2000, les campus internationaux du Balotantaro universitaire de Sciences Po proposent le Bachelor de Sciences Po enrichi de un projet pédagogique centré sur les études de une zone géographique :

Universitataj areoj en Nancy : Eŭropo - Francio - Germanio redakti

Kreita en 2000 en la urbo Nancy, ĝi estas la unua universitata areo en regiono, la franca-germana eŭropa universitata areo fakiĝis pri francaj-germanaj rilatoj kaj la eŭropa projekto ; duono el la studentoj estas germanparolantoj kaj duono francparolantoj. Estas du kursaroj : trilingva kursaro (franca, germana, angla) kaj dulingva kursaro (germana kaj angla) kun intensaj kursoj de franca lingvo. Je apartaj kondiĉoj, estas ankaŭ kursoj de araba, hispana, itala, sveda aŭ rusa lingvoj. Tiu kursaro, kiu ekzistas ekde 2000, akceptas centon da studentoj kaj estas nun estrata de François Laval.

Kreo de universitataj areoj
Universitata areo
Krejaro
Parizo
1871
Nancy
2000
Dijon
2001
Poitiers
2001
Menton
2005
Le Havre
2007
Reims
2009

Lernejoj redakti

Kreo de lernejoj
Lernejo
Krejaro
Lernejo pri ĵurnalismo
2003
Lernejo pri komunikado
2007
Lernejo pri juro, doktoriga lernejo
2009
Lernejoj pri internaciaj aferoj, PSIA
2010
Departemento de ekonomio
2011
Lernejo pri publikaj aferoj
2014

Preparado al administraciaj konkursoj redakti

La preparado al administraciaj konkursoj estas ekde la fino d ela 19-a jc unu el la historiaj funkcioj de la organizaĵo, kiu produktas grandan parton se ne la tuton de la akceptitoj de iuj administraciaj konkursoj.

Honordoktoroj redakti

Nur escepte, ili estas atribuitaj.

Lernintoj redakti

Jen kelkaj lernintoj, kiuj karieris en politiko, la supra ŝtatoficistaro]], la amaskomunikloj, en entreprenoj, en arto aŭ en literaturo.

Prezidanto de Respubliko redakti

Ĉefministro redakti

Bibliografio redakti

Gazetaro redakti

  • « Quand Descoings fait auditer Sciences-po, c'est par un de ses profs », Marianne 2, la 21-an de junio 2010.
  • « Sciences-Po : une stratégie de communication qui élimine les questions gênantes », Mediapart, la 16-an de oktobro 2009.
  • « Ce qui ne se dit jamais sur Sciences-Po kaj les médias », Marianne, la 13-an de januaro 2010.
  • « Sciences-Po : un “new management” version “management de la peur” », Mediapart, la 15-an de oktobro 2009.
  • « Sciences-Po : une vertigineuse course aŭ financements », Mediapart, la 14-an de oktobro 2010.
  • « Sciences-Po : bienvenue en la Cour du reĝo Richard ! », Mediapart, la 13-an de oktobro 2009.
  • « Richard Descoings ou la loterie des pauvres », Marianne 2, la 15-an de januaro 2009.
  • « À quoi mène vraiment Sciences Po ? », L'Express, la 3-an de novembro 2011.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti