Insulo Esperanto
Esperanto (insulo)
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri unu el insuloj de Sudaj Ŝetlandaj Insuloj. Por enlanda insulo en Eŭropo rigardu la paĝon Esperanto (insulo en Danubo). Por planlingvo legu la artikolon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo). |
Esperanto-Insulo estas la plej granda kaj la plej norda insulo el la Zed-grupo, norde de la Varna-Peninsulo, ĉe la Livingston-Insulo, parto de la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, Antarkto [1]. La insulo estas senglacia kaj roka, ĝi altas 290 metrojn kaj etendiĝas 950 × 900 metrojn.[2] La loko estis vizitata de fokoĉasistoj dum la frua 19-a jarcento.
Esperanto | |||
---|---|---|---|
![]() Zed-Insuloj fotitaj de Miziya Peak; Esperanto-Insulo estas la plej maldekstra. | |||
insulo, Zamenhof/Esperanto-objekto [+] | |||
Oficiala nomo: Bulgarian: остров Есперанто, ‘Ostrov Esperanto’ | |||
Situo | Antarkto | ||
- alteco | 290 m | ||
- koordinatoj | 62° 26′ S, 60° 10′ U (mapo)-62.428611111111-60.173055555556Koordinatoj: 62° 26′ S, 60° 10′ U (mapo) | ||
Areo | 0,56 km² (56 ha) | ||
Loĝantaro | (neloĝata) | ||
|
|||
![]() |
|||
Esperanto | |||
Administrita laŭ la Antarkta traktato | |||
La nomo rilatas al la internacia lingvo.
Mapoj
redakti- South Shetland Islands. Skalo 1:200000 topografa mapo. DOS 610 Sheet W 62 60. Tolworth, Unuiĝinta Reĝlando, 1968
- L. Ivanov. Antarctica: Livingston Island and Greenwich, Robert, Snow and Smith Islands. Skalo 1:120000 topografa mapo. Troyan: Manfred Wörner Foundation, 2010. (ISBN 978-954-92032-9-5) (Unua eldono 2009. (ISBN 978-954-92032-6-4))
- Antarctic Digital Database (ADD). Skalo 1:250000 topografia mapo de Antarkto. Scientific Committee on Antarctic Research (SCAR). Ekde 1993, regule aktualigata.
Referencoj
redakti- ↑ SCAR Composite Gazetteer of Antarctica: Esperanto Island
- ↑ L.L. Ivanov. Antarctica: Livingston Island and Greenwich, Robert, Snow and Smith Islands. Scale 1:120000 topographic map. Troyan: Manfred Wörner Foundation, 2009. ISBN 978-954-92032-6-4