Insulo Pender estas insuleto en la Georgia Markolo, pli-malpli meze inter la urboj Vankuvero kaj Viktorio en Brita Kolumbio. Ĝi ampleksas terenon de ĉ. 30 kvadrat-kilometroj kaj gastigas ĉ. 2200 daŭrajn loĝantojn krom granda nombro de homoj kiuj loĝas sur la insulo nur dum parto de la jaro.

Insulo Pender
insulosetlejo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj48° 47′ N, 123° 17′ U (mapo)48.78-123.28305555556Koordinatoj: 48° 47′ N, 123° 17′ U (mapo)
- koordinatoj48° 47′ N, 123° 17′ U (mapo)48.78-123.28305555556Koordinatoj: 48° 47′ N, 123° 17′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Norman
- alteco244 m

Longo14 km (9 mi)
Larĝo4,6 km (3 mi)
Areo34 km² (3 400 ha) [+]
Loĝantaro2 236 [+]

Insulo Pender (Brita Kolumbio)
Insulo Pender (Brita Kolumbio)
DEC

Insulo Pender (Kanado)
Insulo Pender (Kanado)
DEC
Map
Insulo Pender
Vikimedia Komunejo:  Pender Island [+]
vdr
Alrigardo al la bordo de Norda Insulo Pender

Kiel parto de la suda Golf-Insularo Insulo Pender havas mildan sub-mediteranean klimaton. Ĝia pejzaĝo konsistas el malgrandaj farmobienoj, arbokovritaj montetoj, kelkaj lagoj, kaj multaj golfetoj kaj plaĝoj.

Kvankam oni ofte parolas pri Insulo Pender kvazaŭ ĝi estus unu insulo, efektive ĝi estas du insuloj, Norda Insulo Pender kaj Suda Insulo Pender, kiujn apartigas mallarĝa kanalo unue elfosita en 1903 kaj kiujn nun konektas unuŝpura ponto konstruita en 1955. La plimulto de la loĝantoj kaj servoj troviĝas sur Norda Insulo Pender, dum Suda Insulo Pender estas pli kamparan sed havas la popularan boatejon de Poeta Kreko (angle: Poet's Cove), iam konata kiel Haveno Bedwell (angle: Bedwell Harbour).

La insulo estas populara celloko por fiŝkaptado, kajakado, plonĝado, kaj aliaj subĉielaj aktivecoj. Sur la insulo ankaŭ estas 9-trua golfludejo, provinca kampadejo, multaj hoteletoj, kaj "Poet's Cove hotel and spa", luksa feriejo kiu malfermiĝis en 2005. Depost 2003 multaj provincaj municipaj parkoj de la insulo estas enkorpigitaj en la nova Nacia Park-Rezervejo de la Golf-Insuloj.

Oni povas atingi Insulon Pender per regulajn pramservojn, kiujn provizas Pramoj BK de Swartz Bay (apud Viktorio), Tsawwassen (apud Vankuvero), kaj aliaj sudaj Golf-Insuloj, kiel ankaŭ per regulaj flugoj de maraviadiloj kaj akvotaksioj. Insulo Pender ankaŭ havas unu herbejan surterigejon por aviadiloj kaj surterigejo por helikopteroj apud la ĉefa butikumaro.

Eksteraj ligiloj redakti