Insulo San Gallán

insulo en Peruo

La Insulo San Gallán, konata ankaŭ kiel Insulo Sangayán [sangajAn], estas insulo apartenanta al Peruo, situanta en la Pacifiko je ĉirkaŭ 5,2 km okcidente de la duoninsulo Paracas.[1] Ekde administra vidpunkto formas parton de la distrikto Paracas, en la provinco Pisko, ene de la departamento Ika. La insulo troviĝas protektita laŭleĝe ene de la Nacia Rezervejo Paracas, nome natura rezervejo kiu protektas kaj konservas reprezentajn montrojn de la diverseco biologia de la mar-marbordaj ekosistemoj de Peruo.

Insulo San Gallán
insulo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj13° 50′ S, 76° 27′ U (mapo)-13.83888889-76.45027778Koordinatoj: 13° 50′ S, 76° 27′ U (mapo)
Plej alta punkto 
- alteco412 m

Longo4,5 km (3 mi)
Maksimuma larĝo3,85 km (2 mi)
Areo9,32 km² (932 ha) [+]

Insulo San Gallán (Peruo)
Insulo San Gallán (Peruo)
DEC
Insulo San Gallán
Insulo San Gallán
Map
Insulo San Gallán
Vikimedia Komunejo:  San Gallán Island [+]
vdr

Geografio redakti

San Gallán enhavas areon de ĉirkaŭ 9,32 km² kaj situantas je 13º 50’ de latitudo S kaj 76º 27’ de longitudo O.[2] Prezentas longon maksimuman de ĉirkaŭ 4,5 km kaj larĝon de 3,85 kilometroj. La ĉefa altaĵo de la insulo estas sur la monteto La Viuda (412 m).[1] Nordokcidente de la insulo je 0,5 km estas malgrandaj insuletoj nome Insuloj Mentiroso (mensogisto).

La insulo San Gallán ests kruta kaj de arida klimato kun formo pentagona neregula, prezentas kvin pintojn (nome Piedra Blanca, Minas, Brava, Pileta kaj Quiebraleña) kiuj konstituas klifojn de konsiderinda alto. Ene de la insulo troviĝas la lumturo de Insulo San Gallán, kiu havas atingon luman de 20 mejloj kaj kiuj utilas kiel gvidilo por ŝipoj kiuj kutime navigas ĉe ties bordoj.[1]

Biologia diverseco redakti

13° 50′ 20″ S 76° 27′ 01″ O / 13.83889 °S, 76.45028 °O / -13.83889; 76.45028 (mapo)

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 National Geospatial-intelligence Agency, Prostar Sailing Directions 2004 West Coast of South America Enroute, en angla, ProStar Publications, 2004, paĝo 125.
  2. url=http://www.inei.gob.pe/biblioineipub/bancopub/Est/Lib0319/N20/CD140109.htm Arkivigite je 2011-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Departamento de Ica - Principales islas con indicación de su superficie, ubicación geográfica y ubicación política Alirita la 18an de oktobro 2012, Instituto Nacional de Estadística e Informática. (INEI)