Insulo Estados

insulo en Argentino
(Alidirektita el Insulo de la Ŝtatoj)

Insulo Estados (hispane Isla de los Estados, el la nederlanda Stateneiland, nome insulo de la ŝtatoj, sed alude al la historia parlamento de Nederlando, kiu nomiĝis Ĝeneralaj Statoj) estas argentina insulo kuŝa ĉe 29 km ĉe la orienta pinto de la Argentina parto de Fuegio, el kiu ĝi estas separata per la Markolo Le Maire. Ties nomo devenas el la historia nederlanda parlamento, kaj ties origina nederlandlingva nomo estis identa al tiu de la novjorka borough Staten-Insulo.

Insulo de Estados
Puerto Cook, norda marbordo
Puerto Cook, norda marbordo
insulo
Akvejo Atlantiko
Insularo Fajrolando
Geografia situo 54° 49′ S, 64° 17′ U (mapo)-54.816666666667-64.283333333333823Koordinatoj: 54° 49′ S, 64° 17′ U (mapo) f1
Insulo de Estados (Fajrolando)
Insulo de Estados (Fajrolando)
DEC
Insulo de Estados
Insulo de Estados

Map

Longo 63 kmf2
Larĝo 15 kmf3
Areo 530 km² f4
Plej alta loko Montes Bove
823 mf5
Loĝantaro 5 Militistaro
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Comandante Luis Piedra Buena (Puerto Parry)
Satelita bildo (Landsat Geocover), kun Fuegio okcidente
Satelita bildo (Landsat Geocover), kun Fuegio okcidente
vdr
Lumturo San Juan del Salvamento (Sankta Jahano de la Savo) oriente (1898)

La insulo estas administre parto de la argentina provinco Fuegio, kaj de la departamento kaj municipo de Ushuaia. Ĝi estis deklarita "Ekologia, Historia, kaj Turisma Provincia Rezervejo" ("Reserva provincial ecológica, histórica y turística"), kun limigita aliro al veturantoj el Ushuaia. La ununura setlejo estas Puerto Parry, situanta ĉe profunda kaj mallarĝa fjordo ĉe la norda marbordo de la insulo. La navigostacio Puerto Parry, kreita en 1978, estas administrata de maristaro de kvar anoj en 45-taga vico, zorgantaj pri media monitorado konservadisma, ŝipopasoj kaj ankaŭ pri havigo de urĝa helpo.[1]

Historio redakti

La unuaj eŭropanoj en la areo estis Jacob le Maire kaj Willem Schouten la 25an de decembro, 1615, kiu nomis ĝin Lando de la Lordoj de la Ŝtato.

La Lumturo San Juan del Salvamento (Sankta Johano de la Savo) estis inaŭgurita la 25a de majo 1884, de Comodoro Augusto Lasserre, kaj funkciis ĝis Septembro de 1900. La lumturo, plej bone konata kiel Faro del fin del mundo ("Lumturo de la mondofino"), ŝajne estis inspiro al Jules Verne por lia romano Lumturo ĉe la mondfino, publikita en 1905.

Geografio redakti

La insulo estas proksimume 65 km longa de oriento al okcidento kaj 15 km larĝa, kun areo de 534 km². La insulo havas tre malrektan marbordon pro multaj golfetoj. Ties plej alta pinto estas 823 m kaj estas konsiderata la lasta elstaraĵo de la montoĉeno Andoj. Ĝi ricevas ĉirkaŭ 2,000 mm de pluvo jare.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti