Insuloj MaríasInsuloj Marioj (hispane Islas Marías) estas grupo el kelkaj insuloj antaŭ la okcidenta (pacifika) marbordo de Meksiko. Ĝi apartenas al la subŝtato Nayarit.

Insuloj Marías
insularo, parko
insularo [+]

LandoMeksiko
RegionoNayarit

Supermara alteco616 m [+]
Koordinatoj21° 32′ 0″ N, 106° 28′ 0″ U (mapo)21.533333333333-106.46666666667Koordinatoj: 21° 32′ 0″ N, 106° 28′ 0″ U (mapo)
Areo244,97 km² (24 497 ha) [+]

Insuloj Marías (Nayarit)
Insuloj Marías (Nayarit)
DEC
Insuloj Marías
Insuloj Marías
Lokigo de Nayarit en Meksiko
Map
Insuloj Marías
Vikimedia Komunejo:  Maria Islands [+]
vdr
Insularo Islas Marías

La nomoj de la insuloj estas

  • María Madre (140 km²)
  • María Magdalena (84 km²)
  • María Cleofás (30 km²)
  • San Juanito, kompare malgranda

Iliaj nomoj devenas de la personoj, kiuj laŭ la evangelio de Johano, 19, 25, restis kun Jesuo Kristo en lia mortohoro: lia patrino Maria, Maria Magdalena, Maria, edzino de Klopas, kaj disĉiplo, eble Johano mem. Pedro de Guzmán en 1532 donis al la insuloj tiujn nomojn.

La insularo ne estas libere vizitebla, ĉar ĝi servas kiel "pun-kolonio", speco de prizona teritorio. Komence de la 20-a jarcento Meksiko sendis tien la unuajn prizonulojn, kiuj disigite de homa societo perlaboru sian vivon kaj tiel lernu vivi honestan vivon. Maksimume tie samtempe vivis ĉ. 5.000 malliberuloj kaj simila kvanto da gardistoj. Nun estas sume ĉ. 1.000.

En 1950 Emilio Fernández faris filmon titolatan "Islas Marías", en kiu li priskribis la vivon de la malliberuloj. La Meksika Komisiono pri Homaj Rajtoj deklaris, ke inter 1960 kaj 1970 ĉirkaŭ 600 prizonuloj tie senspure malaperis.

Per dekreto de la 27-a de novembro 2000 Meksiko deklaris la insularon naturprotektejo.

Eksteraj ligiloj redakti