Haida Gwaii ("Insuloj de la Homoj"),[1] antaŭe Arkipelago Reĝino Karloto,[2] estas arkipelago de Brita Kolumbio, Kanado. Ili konsistas el du ĉefaj insuloj: Insulo Graham norde, kaj Insulo Moresby sude, kun proksimume 150 pli malgrandaj insuloj kun totala areo de 10,180 km². Aliaj grandaj insuloj estas Anthony, Langara, Louise, Lyell, Burnaby kaj Kunghit.

Haida Gwaii
Mapo de la insularo Haida Gwaii
Mapo de la insularo Haida Gwaii
grupo de insuloj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 52° 30′ N, 131° 45′ U (mapo)52.5-131.75Koordinatoj: 52° 30′ N, 131° 45′ U (mapo) f1
Haida Gwaii (Brita Kolumbio)
Haida Gwaii (Brita Kolumbio)
DEC
Haida Gwaii
Haida Gwaii

Map

Nombro de insuloj ĉ. 200
Ĉefa insulo Graham Island kaj Moresby Island
Tuta areo 10 180 km²f1
Loĝantoj 4 761 (2008) f2

Supermara alteco1 164 m [+]
Plej alta punktoMount Moresby [+]
Areo10 180 km² (1 018 000 ha) [+]
HorzonoUTC-08:00 [+]
Vikimedia Komunejo:  Haida Gwaii [+]
vdr
Haida Heredaĵa Centro ĉe Kaay Llnagaay

La insuloj estas separataj el la kontinenta Brita Kolumbio oriente de la Hekata Markolo. Vankuvera Insulo kuŝas sude, tra la Marbrako Reĝino Karloto, dum la Usona ŝtato de Alasko estas norde, tra la disputata Dixon Entrance.

La insuloj estas hejmo de abunda naturo, inklude la plej grandajn subspeciojn de nigra urso, kaj ankaŭ la plej malgrandajn subspeciojn (Ursus americana carlottae) kaj la subspecion de ermeno Mustela erminea haidarum. Nigravosta cervo kaj Lavurso estas enmetitaj specioj kiuj iĝis abundaj.

La 3an de junio de 2010 la Haida Gwaii Reconciliation Act oficiale renomis la insuloj kiel Haida Gwaii kiel parto de repaciĝa protokolo inter Brita Kolumbio kaj la Haidoj.[3][4]

Notoj redakti

  1. bcgnis, 61561, Haida Gwaii.
  2. bcgnis, 38615, Queen Charlotte Islands
  3. BCGNISHaidaGwaii
  4. Legislative Assembly of British Columbia. Bill 18 — 2010: Haida Gwaii Reconciliation Act. Queen's Printer. Alirita 17-a de Marto 2011.

Eksteraj ligiloj redakti