Insuloj de reĝo Georgo

La insuloj de reĝo Georgo (france: Îles du Roi Georges), estas insulgrupo en la Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. La insulgrupo situas en la nordokcidenta parto de la resto de la arkipelago. La nomo Îles du Roi Georges venas de la angla King George Islands. Tiu nomo donis la brita esploristo John Byron, kiu en junio 1765 vizitis la insulojn Manihi, Takaroa kaj Takapoto. En 1880 Francio rekviziciis la Tuamotuojn, kaj en 1946 ili donis la francan naciecon al la indiĝenaj loĝantoj.

Insuloj de reĝo Georgo
Mapo
Mapo
insularo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 14° 32′ 0″ S, 147° 8′ 0″ U (mapo)-14.533333333333-147.13333333333Koordinatoj: 14° 32′ 0″ S, 147° 8′ 0″ U (mapo) f1
Situo de Insuloj de reĝo Georgo
Situo de Insuloj de reĝo Georgo

Map

Areo 64 km² f4
Loĝantaro 3 477 (2012)
54 loĝ./km²
Ĉefa loko Teavaroa
vdr

Geografio kaj demografio redakti

La insuloj de reĝo Georgo konsistas el kvar atoloj kaj unu alia insulo. La insulo Tikei estas la plej orienta insulo, kaj la atolo Ahe la plej okcidenta punkto. La distanco inter tiuj du estas proksimume 200 km.

Atolo/insulo Loĝantoj Grava loĝloko Areo
Ahe 561 Tenukupara 12 km²
Manihi 818 Paeua 13km²
Takapoto 521 Fakatopatere 15 km²
Takaroa 1577 Teavaroa 20 km²
Tikei neloĝata nenia 3,75 km²
Sumo 3477 (en 2007) 64 km²

Administracie la insuloj konsistas el du distriktoj. La atoloj Manihi kaj Ahe apartenas al la distrikto Manihi, kaj la atoloj Takaroa, Takapoto kaj ankaŭ la insulo Tikei apartenas al la distrikto Takaroa.