Insurekcio estas ribelo kontraŭ aŭtoritato (ekzemple, aŭtoritato rekonita kiel tio fare de la Unuiĝintaj Nacioj) kiam tiuj partoprenantaj en la ribelo ne estas rekonitaj kiel militemuloj.[1] Ribelo povas esti batalita per kontraŭribela militado, kaj ankaŭ povas esti kontraŭbatalita per iniciatoj protekti la loĝantaron, kaj per politikaj kaj ekonomiaj agoj de diversaj specoj direktitaj kontraŭ subfosado de la asertoj de la ribelantoj kontraŭ la aktuala registaro kaj reĝimo.[2] La naturo de ribeloj estas ambigua koncepto.

Ne ĉiuj ribeloj estas insurekcioj. Okazis multaj okazoj de neviolentaj ribeloj, uzante neperfortan reziston, kiel en la Popolpotenca Revolucio en Filipinoj en la 1980-aj jaroj kiu forigis prezidanton Ferdinand Marcos kaj en la Egipta revolucio de 2011.[3] Kie ribelo prenas la formon de armita ribelo, ĝi eble ne estas rigardita kiel insurekcio se stato de agresemo ekzistas inter unu aŭ pluraj suverenaj ŝtatoj kaj ribelarmeoj. Ekzemple, dum la Usona Enlanda Milito, la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko ne estis rekonitaj kiel suverena ŝtato, sed ĝi estis rekonita kiel milita potenco, kaj tiel konfederitaj batalŝipoj ricevis la samajn rajtojn kiel usonaj batalŝipoj en fremdaj havenoj.

Kiam la termino insurekcio kutimas priskribi la kontraŭleĝecon de movado kiu ne estas rajtigita per aŭ laŭ la juro de la lando, ĝia uzo estas neŭtrala. Tamen, kiam ĝi estas uzata de ŝtato aŭ de alia aŭtoritato sub minaco, "insurekcio" ofte ankaŭ portas implicon ke la celo de la ribelantoj estas nelegitima, dum tiuj kiuj stariĝas vidos la aŭtoritaton mem kiel nelegitimaj. Kritikoj de vaste kontrolitaj ideoj kaj agoj pri insurekcio komencis aperi en verkoj de la 1960-aj jaroj;[4] ili daŭre estas oftaj en lastatempaj studoj.

Foje povas ekzisti unu aŭ pluraj samtempaj insurekcioj (multipolusaj) okazantaj en lando. La insurekcio en Irako estas unu ekzemplo de agnoskita registaro kontraŭ multoblaj grupoj de insurekciantoj. Aliaj historiaj insurekcioj, kiel ekzemple la Rusia enlanda milito, estis multipolusaj prefere ol simpla modelo konsistigita de du flankoj. Dum la Angola Enlanda Milito ekzistis du ĉefaj flankoj: MPLA kaj UNITA. En la sama tempo, ekzistis alia separatisma movado por la sendependeco de la Kabinda regiono gvidita fare de FLEK ("Fronto por la Liberigo de la Enklavo de Kabindo"). Multipoluseco etendas la difinon de insurekcio al situacioj kie ekzistas neniu agnoskita aŭtoritato, kiel en la Somalia enlanda milito, aparte la periodo de 1998 ĝis 2006, kie ĝi krevis en kvazaŭ-sendependaj pli malgrandaj ŝtatoj, batalantaj unu kontraŭ la alia en ŝanĝado de aliancoj.

Referencoj redakti

  1. Oxford English Dictionary dua eldono 1989 "insurgent B. n. One who rises in revolt against constituted authority; a rebel who is not recognized as a belligerent."
  2. Tiuj punktoj estas emfazitaj en multaj verkoj pri insurekcio, inklude Peter Paret, French Revolutionary Warfare from Indochina to Algeria: The Analysis of a Political and Military Doctrine, Pall Mall Press, London, 1964.
  3. Roberts, Adam kaj Timothy Garton Ash (eld.), Civil Resistance and Power Politics: The Experience of Non-violent Action from Gandhi to the Present, Oxford University Press, 2009. Vidu [1]. Alirita la 18an de Decembro 2016. Inkludas ĉapitrojn speciale pri la variaj movadoj.
  4. Vidu, por ekzemplo, Franklin Mark Osanka, eld., Modern Guerrilha Warfare (New York: Free Press, 1962): Peter Paret kaj John W. Shy, Guerrilhas in the 1960's (New York: Praeger, 1962); Harry Eckstein, eld., Internal War: Problem and Approaches (New York: Free Press, 1964); kaj Henry Bienen, Violence and Social Change (Chicago: Chicago University Press, 1968).