Intelekto

IQ, saĝo kaj mentaj kapabloj
(Alidirektita el Inteligenteco)

Intelekto estas la kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Ĝi estas ekkonkapablo, kies specifa objekto estas la nocio de ento. Etimologie intelekto estas latindevena, el intelligere (= kompreni per intelekto, distingi), vortformita el intus (= inter) kaj legere (= legi). La verba formo okazas fundamente en la greka kaj latina, kun la signifo elekti: légein en la greka, legere en la latina. Koncerne la latinan intellectus, ĝi estas pasinta participo, kiu fariĝis samtempe substantivo; en Esperanto la radiko intelekt- estas substantiva. Pro tio, Esperante intelekto ne estas la rezulto de intelekti sed la ekkonkapablo; la rezulto nomiĝas intelektado.

Epizodo de podkasto Kern.punkto pri inteligenteco, specife svarma

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri intelekto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Malgranda aspekte, sed granda intelekte. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-20.