Intenseco (fiziko)
(Alidirektita el Intenseco (Fiziko))
Intenseco, aŭ simple intenso, estas fizika grando kun la unuo W/m2. Intenseco priskribas la tempan fluon de energio tra areo, kaj estas skribita laŭ la formulo:
Oni povas priskribi iun ajn fenomenon, kiu permesas transmeti energion, per la nocio de intenseco. Ekzempla teorio, kiu uzas intensecon, estas elektromagneta radiado.
Alternativaj difinoj de "intenso"
redaktiEn fotometrío kaj radiometrio, "intenso" havas malsamajn signifojn: ĝi estas la luma aŭ radia povumo je unuoblo de solida angulo. Tio povas kaŭzi konfuzon en optiko, kie "intenso" povas signifi ajnan terminon el radia intenso, lumintenso aŭ lumeca intenso, dependante de la faka persono, kiu uzas ĝin. Radia denso estas ankaŭ kelkfoje nomita "intenso", speciale ĉe astronomoj kaj astrofizikistoj, kaj pri varmtransporto.