Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Inter Blinduloj (france: Entre aveugles)[1][2] estas libro franclingve verkita de okulkuracisto fariĝinta blinda Émile Javal kaj enhavanta praktikajn konsilojn pri la ĉiutaga vivo por uzado de ĵus blindiĝintoj.

Inter Blinduloj
Inter Blinduloj
Inter Blinduloj
Aŭtoro Émile Javal
Eldonjaro 1907
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 130
vdr

Fono kaj skizo redakti

Javal mem fariĝis okulmalsana; dum 21 jaroj li luktis, sed sesdekdujara li iĝis tute blinda. Tuj, kun mirindega trankvileco, li organizis sian novan vivon, kiun li estis preparinta jam de kelkaj jaroj. Ekzemple li skribis preskaŭ ĉiujn leterojn propramane, per helpo de skriba aparato elpensita de li mem. Li tiris el la sperto de multaj korespondantoj kaj el la sia tuton da perceptoj kaj konsiloj por blinduloj. La libro esta plena de filozofio praktika kaj serena, de filantropio tiom alta kiom kortuŝa.

Esperanto redakti

Sinjorino Jean Javal, bofilino de la aŭtoro, pretigis 130-paĝan esperantlingvan tradukon kiu aperis en la jaro 1907 ĉe Hachette en Parizo.

Referencoj redakti

  1. Petro Stojan 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4647, paĝo 392.
  2. 1934 : Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti