Interkultura edukado

esploro kaj studado pri malsamaj kulturoj, iliaj diferencoj kaj similecoj

Interkultura edukado estas konscia apliko-orientita perado de scioj kaj lertoj pri kultura diverseco, antaŭjuĝoj por ekkoni la kulturojn de aliaj nacioj kaj popoloj kaj prezenti al ili la sian. Esence ĝi estas edukado celanta la glatan konduton inter homoj el diversaj kulturoj[2]. Interkultureco kiel valoro serĉas krei sintenojn kaj kapablojn kiuj permesas konstrui pontojn kiuj ebligu veran dialogon, bazitan sur respekto kaj egaleco, inter malsamaj homoj[3].

Rekreado de la karto pri kulturoj en la mondo de Ronald Inglehart kaj Christian Welzel bazita sur datumoj de la World Values Survey.
Kultura mondmapo (Inglehart-Welzel), bazita sur datumoj de la World Values Survey[1] en 2004. La klasifikado de landoj povas variadi de jaro al jaro (video). Jam distingeblis 9 landgrupoj (markitaj per distingeblaj koloroj laŭ la areo okupata inter la skaloj per ties landoj) : la anglalingvaj, latinamerikaj, katolikeŭropaj, protestanteŭropaj, afrikaj-islamaj, ekskomunismaj (bordita per stretika linio reĝa), sudorientaziaj, slavortodoksaj kaj konfuciaj grupoj[1]. Konsideru la kvadraton ĉe la centro, inter ek de la -0.5 ĝis la 0.5 laŭ ambaŭ skaloj. Ĝi estas preskaŭ malplena. Kio povas esti la signifo ke lando kiu situas en tiu centra areo? aŭ ke ĝia loĝantaro estas ĝenerale tiom mezumaj laŭ iliaj valoroj kaj sintenoj al la vivo aŭ ke male la loĝantaro de la lando estas disŝirita, pli malpli egale fendita, al grupoj kiuj situas en ambaŭ ekstremoj kaj tial la tutlanda rezulto estas ĉe la mezumo.

Kulturo ĉirkaŭvolvas nin kaj estas parto de nia identeco. Ĝi influas kion ni pensas pri ni mem kaj pri aliaj. Kulturo helpas nin kompreni la mondon kaj decidi kiel agi. Ĉar lingvoj kaj kulturoj peras ĉiujn homajn spertojn, ankaŭ interkultura dialogo nepre necesas, por konstrui pacon kaj signifoplenan evoluigon[4].

Por montri aprezon (aŭ toleremon) pri la diferencoj renkontitaj en aliaj kulturaj medioj, necesas esti scivolema pri kial aferoj estas laŭ la maniero kiel ili estas. Homoj, kiuj prosperas en novaj kulturoj, konstante elektas por esti scivolemaj pri diferencoj, anstataŭ juĝi ilin[5].

Pri kio kaj kiel ni komunikas pri aferoj estas forte kulture determinitaj. Lingvo estas parto de identeco. La kulturo kaj identeco de parolantoj influas ilian komunikadon. Ĉi tio postulas evoluigi konscion pri komunikado en interkultura kunteksto, ekzemple lerni agordi la manieron laŭ kiu oni interpretu kaj formulu mesaĝojn adaptataj al la socia kaj kultura kunteksto en kiu ili komunikas[6].

Lingvo ankaŭ disponigas aliron al aliaj kulturoj kaj kulturaj esprimoj.

Interkultura edukado implicas lerni akiri interkulturajn kompetentojn por aktiva tutmonda civitaneco. kiu ebligas socian integriĝon de diversdevena homgrupo pere de lingvaj kapabloj, scio pri kulturaj fonaj kaj perspektivoj ne-okcidentcentraj (vidu Eŭropcentrismo)[7], ne-aziacentraj, ne-afrikacentraj ekzemple, sed el plejeble multdimensiaj perspektivoj. Por ebligi utilan lingvolernado oni konsciiĝu pri interkulturaj demandoj kaj pri la graveco de la kultura medio.

Interkultura edukado servas al iu ajn ĉar ĝi ĉefe instruas kiel bone rilati al aliaj homoj el diversaj fonoj (kulturaj, religiaj, profesiaj, sociaj ekzemple), ĉu translime ĉu en la propra lando pro la ĉeesto de granda homa diverseco[8]. Unu el la celoj de interkultura edukado estas forigi aŭ mildigi malamikecojn kaj rasismojn, kiuj fontas el timo antaŭ nekonataj kulturoj, religioj, tradicioj. Interkultura edukado celas identigi kio estas tipa en via propra kulturo, sed malsama en aliaj kulturoj por malfermi dialogon pri interŝanĝo, lernado kaj komprenado[9]. Interkultura lernado stimulas al memreflekto. Kompreni sin mem, koni kaj klopodi kompreni la aliulon konsistigas la unuan paŝon al toleremo, amikeco kaj paco[10].

Terminologio redakti

Multkultura edukado celas lernadon pri aliaj kulturoj por produkti akceptemon, aŭ almenaŭ toleremon, de aliaj kulturoj.

Interkultura edukado celas preterpasi pasivan kunvivadon, por klopodi trovi daŭreblan manieron vivi kune en multkultura socio per kreado de komprenemo, respekto kaj dialogo inter la diversaj kulturaj grupoj[11].

Interkultura kompetento redakti

"Kun la tutmondiĝo de tutmondaj merkatoj, nepras kompreni (...) la diversecon. Homoj kun malsamaj kredoj kaj valoroj povas produkteme vivi kaj labori kune, sed por tio gravas kompreni kaj aprezi kiel ili rigardas la mondon."[12]

La interkultura kompetento defineblas per la kapableco povi komuniki sukcese kun homoj el aliaj kulturoj. Eblas ke tiu kapablo jam ĉeestas ekde la infanaĝo aŭ ke oni akiru ĝin metodike.

Estas 5 kapabloj, kiuj pruviĝis gravegaj por bonaj interkulturaj rilatoj:

° Kultura empatio: la kapablo kompreni la agojn, pensojn kaj sentojn de homoj el aliaj kulturoj

°Malferma menso: malferma kaj senjuĝema sinteno rilate al aliaj kulturoj kaj la normoj kaj valoroj de ĉi tiuj kulturoj

°Socia iniciato: kapablo preni la iniciaton en alia kulturo

°Emocia stabileco: kapablo trakti frustriĝon, timon, streĉon, solecon kaj interkulturajn konfliktojn

°Fleksebleco: grado ĝis kie homo povas ŝanĝi novan konduton.

Ankaŭ la socilingvistika kompetento rolas en interkulutraj rilatoj, ĉar laŭ la Eŭropa Referenckadro pri lingvoj, la socilingvistika kompetento:apartenas al la kompetentoj de la Referenckadro kaj per ĝi oni testu kiomgrade ies lingvo-uzo estas socie kaj kulture akceptata[13].

Empatio redakti

Tre gravas la kapablo senti la situacion de la partnero, la t.n. empatio, la fortostreĉo por tio kaj la malfermiteco por la alia proksimigas la partnerojn[14]. Tial la bazo de sukcesa interkultura komunikado ripozas en la emocia kompetenteco kaj la interkultura sentemo. Interkultura kompetenteco precipe utilas en medioj, kies kulturoj grave diferencas kaj bezonas reciprokan klarigon. Tiucele helpas esplori kiel eksterlandanoj perceptas vian kulturon legante librojn verkitajn de eksteruloj rigardante al via kulturo tra iliaj okuloj. kiel ekzemple "Survoje al Vladivostok - malantaŭ rusaj fasadoj"[15] de la nederlanda vojaĝverkisto Herman Vuiysje, en kiu legeblas i.a. ke la vorto почему (poŝemu) ne estas populara en Rusio kaj povus facile alvoki nekomprenemajn rigardojn aŭ evitemajn respondojn, probable pro tradicie fermita kulturo, ankaŭ videbla en la reflekso ekskludi la rigardojn de eksteruloj[16] kaj preferemon al iom mallumaj renkontiĝejoj[17][18], la malo de Nederlando kie kutime eblas eĉ vespere pro manko de kurtenoj kaj lumo en la loĝĉambroj klare vidi la loĝantojn. En okcidento okulkontakto estas perceptata kiel indikilo por demokratia kunvivado[17], sed male en Rusio. Tie kaj ankaŭ en aziaj landoj kiel Japanio homoj emas eviti okulkontakton en la publika spaco (okulkontakto estas por geamikoj, evitenda kun nekonatoj)[17][19]. Ekzemple se okcidenta profesoro demandas al studentoj ĉu iuj havas demandojn, la plimulte ne vere faras okulkontakton, nur post kiam oni alparolas iun studenton kiu ja faras okulkontakton vere volas starigi demandon[20]. Ĉu pro supremado dum multaj epokoj aŭ pro la mistika ortodoksia kredo plene de sekretaĵoj kaj bariloj por la humiloj animoj ?[16] La formala reflekso rigide respekti regulojn aŭ ekkonversacii fare de la ofte videblaj avinoj (бабушка - babuŝkoj) kiuj gvatas kaj kontrolas en muzeoj ktp, povus fortiki la impreson ke rusoj estas ne interesitaj eĉ malafablaj, stereotipo ne malofta en rusaj vojaĝimpresoj[16]. Interkultura lernado ne nur limigu la rigardon al la diferencoj, sed precipe al la komunaj homaj valoroj malantaŭ la eksteraj videblaĵoj. Aliaj libroj en la senco de interkultura lernado estas serio de libroj sub la titolo 'ksenofobiaj gvidlibroj' (vidu sub 'Literaturo' ĉi sube). Alia ekzemplo estas tiu de somalianino kiu spertis post ŝia alveno en Eŭropo ke ne eblas alparoli pliaĝulojn kiel 'panjo' aŭ 'paĉjo' kiel ŝi faris en sia lando ekzemple proponante sidlokon[21].

Malfermema menso redakti

Interkultura dialogo celas krei malfermitan kaj respekteman interŝanĝon de opinioj bazita sur reciproka kompreno kaj respekto inter individuoj kaj grupoj kun malsamaj etnaj, kulturaj, religiaj kaj lingvaj fonoj aŭ heredaĵoj [22]. Tiurilate gravas ankaŭ la zorgemo rilate al la uzo de iuj vortoj kiel opinias Angela Merkel: "Lingvo estas antaŭulo de ago. Post kiam lingvo iris en malĝustan direkton, ago ankaŭ rapidege iras en malĝustan direkton." Lingvo-uzo en sociaj retoj sed ankaŭ en fizikaj renkontoj foje estas ne tre taktoplena, precipe kun homoj, kiuj estas iel aŭ alia "malsama" laŭ haŭtkoloro, kulturo, religio aŭ orientiĝo estas regule diritaj ofendaj vortoj.

En superdiversaj socioj, interkulturaj kontaktoj kaj rilatoj fariĝas la normo. La tutmondiĝado kreskigas la ŝancojn ke ni ĉiuj havos familian membron kun alia kultura fono aŭ vivfilozofio. Ĉi tiu diverseco ene de familioj kaj amikaroj kontribuas al pli da toleremo kaj al la normaligo de diverseco en la socio. Tutmondiĝado bezonas interkulturan kompetentecon en la dialogo de kulturoj. Interkultura kompetenteco bazita sur klerigo pri kulturaj diferencoj, stereotipoj kaj interkultura komunikado, estas hodiaŭ grava en ĉiu sektoro. Universitatoj, dungantoj kaj NROj ĉiam pli serĉas studentojn, dungitojn kaj volontulojn, kiuj havas bonan ideon pri la mondo ĉirkaŭ ili kaj kiuj kapablas interrilate kun homoj tre diversaj[23]. Precipe en interkultura decido-kunteksto, ofte malfacilaj elektoj farendas inter subtenado de propraj kulturaj konvinkoj kaj valoroj kaj prikonsideri la valorojn de la alia kulturo[24]. Ankaŭ temoj kiel tempo kaj dankesprimado estas travivataj alimaniere en ĉiuj kulturoj.

Respekto por la kultura diverseco estas pli minacata pro tutmondiĝo, ofte kondukante al kultura erozio kaj certa kultura normigo. Por konservi sian propran kulturan heredaĵon, identecojn kaj tradiciojn respektante la kutimojn kaj vivstilojn de aliaj en klimato de reciproka respekto kaj dankemo, interkultura dialogo devas fariĝi integra parto de edukado[25]. Lingvo sen interkultura edukado povas konduki al falsa kultura kompreno kaj povas fakte fariĝi malavantaĝo en komunikado[26].

Naciaj kulturoj redakti

Naciaj kulturoj estas nur lokaj variantoj de tuthoma kulturo kaj komuniki inter tiuj kulturoj eblas dank'al tio kio estas komuna al ĉiuj popoloj en la mondo. Tiele literaturo eblas peri emociojn trans nacioj. La homo estas pli ol la produkto de sia propra kulturo kaj fariĝas eĉ pli homa kiam kreskas la preteco meti en persektivon hereditajn valorojn el sia propra kultura medio[27]. Interkultura praktiko devas rekoni diferencojn kaj aldoni valoron sen fokusigi pri ĉi tiuj diferencoj, ĉar tio riskas meti la similecojn en la ombro[28]. Ekzemploj de konkretaj temoj rilate al interkultura edukado en Eŭropo temas ekzemple pri datoj kiuj en Eŭropo estas skribataj dato/monato ekzemple 11/9 (11a de novembro) kaj ne 9/11, trinkmono aldone al la pago de menuo en restoracio (en iuj landoj devige inklude en la prezo, en aliaj libervola sed atendata), supozi ke pano kaj akvo ĉiukaze estas senpagaj, supozi ke ĉiuj parolas la anglan,

Ĉies pensado kaj agado estas determinata de la pozicio kiun ĉiu okupas rilate al aliaj personoj kaj de ĉies personaj spertoj.

Interkultureco ampleksas vastan gamon de ideoj kaj konceptoj. Tutmondiĝo bezonas interkulturan kompetentecon pri kulturoj kaj (internaciaj) renkontiĝoj [29]. Nenio fariĝas aŭ konceptiĝas same, pro la tiom abundaj kulturoj kaj valorsistemoj[30][31] kaj bezonas interkulturan lernadon. Tial en kunteksto de nesufiĉa kono de iu kultura referenckadro, esplorindas la signifo de konceptoj, tradicioj, tagaj rutinoj, etiketoj, samkiel utilas scioj pri ideoj rilate al akurateco, taŭgaj alparolformoj, rekta aŭ malrekta komunikado, tabuoj aŭ bonkondutaj formoj en diversaj kulturaj medioj ktp, sed same grava povas esti ankaŭ ekzemple la neparola komunikado[32]. Eĉ koloroj povas ludi kiel perilon en interkulturaj situacioj, ekzemple la koloro ruĝa estas festa koloro en Ĉinio, sed koloro de perforto en Sud-Afriko; la flava estas simbolo de perfido en Francio, sed koloro de riĉeco en Japanio[33].

Ĉiuj konfliktoj inter homoj povas esti solvataj se oni komprenas diversajn aliajn kulturojn, niajn proprajn kaj tiujn kiuj estas fremdaj al ni. Paco kaj prospero dependas de kreskanta kapablo de homoj pensi kaj kunlabori je tutmonda kaj interkultura bazo. Ni povas krei pacon, Se ni fariĝas agentoj de kultura interkompreniĝo eblas krei pacon[34].

Kulturaj stereotipoj kaj maltoleremo redakti

Kulturaj stereotipoj kiuj servas al grupo distingi sin de 'la fremda' portas la riskon en si mem, ke la dialogo stumblas pri la diferencoj kaj ke tiu ĉi diferencoj kaŭzas maltoleremon. Kulturoj kiuj apartenas al malsamajn civilizo-tradiciojn estas speciale vundeblaj por reciprokaj stereotipoj[35]. La nuntempa kreskanta interŝanĝo inter Oriento kaj Okcidento povas konduki al adaptokonfliktoj pro interkultura lernado. Ne juĝi unu la alian sur ties fonoj aŭ religio, sed pri ies agoj kaj havi respekton por diferencoj jam estas grava paŝo al paca vivo inter homoj[36].

Dum vojaĝoj aŭ kiam alvenas fremdulo, ekzemple ni emas malakcepti tion kion ne apartenas al sia propra kulturo. Tiel aspektoj moralaj (kiel poligamio), religiaj (kiel iuj sinoferoj), sociaj (kiel la maniero saluti unu la alian), aŭ estetikaj (kiel la dekoracio de la korpo) estas facile kritikataj tuj kiam ili ne plu similas al ni mem[37].

Kvar kialoj por lerni konduki interkulturan dialogon redakti

Kialo 1: interkultura edukado necesas en mondo kie homoj estas tutmonde ĉiam pli interligitaj

Dank 'al interkultura edukado vi plene konscios pri la ligoj kaj interŝanĝoj ekzistantaj inter diversaj kulturoj, etnaj devenoj aŭ religioj.

Kialo 2: kompreni kaj prikonsideri diversajn kulturajn apartaĵojn

Antaŭ agado, necesas kompreni. Interkultura edukado permesas superi socikulturajn barojn kaj malkonstrui eblajn stereotipojn. Interkultura dialogo ebligas kundividi malsamajn viziojn de la mondo kaj kompreni tiujn, kiujn ne havas ĉiutage la saman vivmanieron.

Kialo 3: trovi solvojn al konfliktoj

Interkultura dialogo estas utila armilo por preventi perforton kaj rimedo por komprenigi al homoj, ke konfliktoj povas esti solvataj krom perforte ankaŭ per faciligo de komunikado inter tiuj, kiuj perceptas diversecon kiel minacon kaj tiuj, kiuj vidas ĝin kiel riĉigo.

Kialo 4: pli bone kune krei novajn projektojn

Interkultura edukado pli faciligos kune ekkonstrui projektojn en medio de aktiva toleremo en kiu la koncernatoj komprenas kulturajn diferencojn[38].

Interkulturaj interpretoj redakti

Laŭ la (ĝisnuna) malnova interkultura koncepto, kulturo estas tro ofte limigita al iu ŝtata spaco (legu 'gravas la kulturo de la devenlando, la etna deveno aŭ la nacia kulturo') kaj individuoj estas ligitaj al tiu spaco, sed en la 21-a jarcento ni vivas en epoko en kiu ne limoj, sed ligiloj kaj retoj organizas la kulturspacon dum kiuj individuoj estas ligitaj al diversaj kulturoj anstataŭ unu kiu kuŝas sub nacia kulturo kaj dum la renkontiĝo iu individuo ne estas reduktita 'nur' al ties devenlando se li kreskis ekster la devenlando (personoj kun migrada fono), sed ankaŭ gravas aliaj sociaj apartenoj por eviti ke iu devige identiĝu kun devenkulturo malhelpante havi pli ol unu identecon. La premiso ke ni diferencas antaŭ ĉio pro nia deveno ne kontribuas al la alprokismiĝo inter homoj. Ĉiu homa socio havas propran kulturon. Homoj apartenas al pluraj kolektivoj (sociaj grupoj kiuj grupigas individuojn havante iun saman karakteristikon, ekzemple surbaze de lingvo, religio, aĝo, profesio, hobio, vivstilo, manĝkutimo, ktp). Individuoj ankaŭ estas parto de malsamaj kolektivoj, kiuj povas intertransiĝi kaj transiri en interkampo kie la fremdeco fariĝas 'konateco kun diferencoj' (transkulturismo) [39].

Lingvo ludas rolon en la maniero rigardi la mondon. redakti

Interesa aspekto de lingva komunikado kiu influas la manieroj en kiuj ni perceptas informojn, estas la tiel nomata kadrigo per kiu oni provas influi la manieron en kiu aliaj vidas realaĵon pere de vortoj, bildoj kaj sentoj kiujn ili elvokas. La kadrigo fariĝas okulvitroj, per kiuj ni vidas iujn informojn kaj aliajn ne[40]. Michał Kozicki en la artikolo "Fervojaj paspagoj, fervojaj pordegoj, fervojaj mastoj aŭ fervojaj baroj? Komparo de la lingva bildo de fervoja terminologio en la pola, angla, nederlanda kaj Esperanto", analizas ekzemplojn de fervoja leksiko kiu kondukigis lin konkludi, ke la lingva bildo de tiuj terminoj estas tute malsama en ĉiu lingvo, malgraŭ multaj similecoj, ĉar ĝi estas nedisigeble ligita kun la kulturo, historio kaj realaĵoj de vivo en difinita lando[41].

Kvankam ĉiuj lingvoj povas esti interkulturaj periloj, tamen pro ĝiaj sennaciecaj, transnaciecaj kaj internaciecaj kondiĉoj ankaŭ Esperanto ne povas esti alio ol interkultura perilo[42].

redakti

Se lernado de lingvoj helpas integriĝi en fremda lando kaj kulturo, tiam unu el la plej grandaj avantaĝoj de poliglotoj eble estas senti sin ĉie hejme, povante integriĝi en iu ajn socio. En videaĵo okaze de la Internacia Tago de la gepatra Lingvo en 2017, Irina Bokova substrekis ke "ne povas okazi aŭtenta dialogo, nek efika kunlaboro internacia, sen respekto al la lingva diverseco, kio permesas al ni la veran komprenon de ĉiu kulturo. La kulturoj, la ideoj, la sentoj, eĉ la deziroj pri pli bona mondo prezentiĝas al ni unue, kaj ĉiam, en iu konkreta lingvo, per specifaj vortoj"[43]. En la prelego "Plurlingveca kapitalo de la socioj kaj ties bildo en Eŭropo kontraste al monopoligaj praktikoj en edukado de fremdaj lingvoj je mezlerneja nivelo" dum la 5-a Interlingvistika seminario pri la rolo de lingvoj en interkultura komunikado, Jerzy Leyk celis atentigi pri la mankoj en interkulture orientitaj edukpolitikoj rilate pli justan, reale pli diversecan lingvoinstruadon de Eŭropanoj. Li esploris la oferton de fremdaj lingvoj en la eŭropaj mezelernejoj kaj montriĝis ke tiu oferto "koncentriĝas je nur 1-2 lingvoj kiel dominaj kaj maksumime 3-4 evidente duarangaj kaj ke tiuj praktikoj draste kontraŭas tuteŭropajn deklarojn, ĉar [tiu situacio] neniel povas plialtigi malaltan plurlingvecan kapitalon de la socioj, nek subteni profunde interkulturan komunikadon en Eŭropo tiom fiera pri sia kultura diverseco"[44]..

En la prelego "La kartvela lingvo: minacoj kaj defioj" Tamar Sukhishvili[45][46] serĉis respondojn al demandoj kiaj:

  • Kiuj estas la minacoj kaj defioj kiujn lingvoj alfrontas en la epoko de tutmondiĝo, kiam progreso kaj prospero uzas la dominantan, superregan lingvon?
  • Kiel malpli grandaj lingvoj povas eviti la influojn de la plej vaste parolataj lingvoj?
  • Kiel lingvoj povas partopreni en interkultura dialogo kaj konservi samtempe sian identecon?

Interkultura didaktiko en lingvoinstruado redakti

Interkultureco estis ankaŭ enkondukita kiel grava parto de la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj, sub la rubriko "interkultura konscio".

Interkultureco povas baziĝi sur malsamaj ideologiaj principoj kaj do povas esti aplikata tre malsame (Jan Blommaert, 1998). Blommaert identigas tri malsamajn modelojn, kiuj estas ofte menciitaj en la kampo de interkultura komunikado.

La unua modelo estas la "diferenca modelo", plej konata de la nederlanda antropologo Geert Hofstede, temas pri "kulturaj diferencoj" inter klare difinitaj kulturoj, rezulte de kiuj homoj estas vidataj kiel reprezentantoj de sia kulturo. Plurformeco ne estas malkonfirmita en ĉi tiu modelo, sed kulturaj diferencoj ofte subordiĝas al la okcidenta reganta kulturo kaj identeco. Tia vizio de interkultura edukado povas konfirmi stereotipojn, ĉar esti danĝera en la senco ke la "alia" kulturo estas konsiderata kiel devia kaj la propra kulturo estas vidata kiel la normo. Ĝi akre kontrastas kun aliro al modelo de lingva kaj kultura didaktiko kiu fokusas pri lingva kaj kultura kompleksecoj, transnaciecotranskultureco. Ĉar tiu modelo pli celas la mondon de komerco kaj ĝi ne tiom multe konis sukceson en la instruado de lingvoj.

La dua modelo, kiun Blommaert nomas "etnografio de komunikado", iĝis asociita al la socilingvistoj Hymes kaj Gumperz, ne fokusante pri naciaj, sed pri sociaj diferencoj, inkluzive de potencrilatoj, kiuj determinas la kuntekston de komunikado kiel ekzemple la uzon de specifa nacia normlingvo kontraŭ diversaj lingvaj variantoj. Lingvaj variantoj havas ĉiujn socian statuson kaj tial ne estas neŭtralaj[47].

La tria modelo, kiun Blommaert nomas "crossing ethno-linguistic boundaries" (transiri etnolingvajn limojn), estas inspirita de la brita lingvisto Ben Rampton (University College London) kiu esploris lingvo-uzon kaj identecon inter grupo de gejunuloj el diversaj etnaj malplimultoj kaj konkludis, ke ili esprimas solidarecon kaj apartenon al la aliaj uzante la lingvajn variantojn de unuj la aliaj. Lingvoinstrua metodo kiu estas interkultura kaj permesas al studentoj pripensi siajn proprajn spertojn, lingvouzon, ideojn kaj sintenojn, ligitaj al interkulturaj situacioj kiujn ili renkontas en realaj kontaktoj aŭ pere de tekstoj, celas kulturan transformiĝon.

Tiuj tekstoj* donu kulturan enrigardon se oni kritike, refleksive legas ilin, starigante por si mem demandojn kiel ekzemple: 'Kiujn manierojn por paroli pri ĉi tiu temo vi rekonas en la teksto?', 'Kiuj valoroj speguliĝas en la teksto?' aŭ 'El kies perspektivon la teksto estas verkita?'[48].

*teksto komprenita kial 'kultura teksto', kiel dokumento ligita al loko kaj tempo kun speciala atento pri la specoj de ideologie inspiritaj diskursoj en la teksto (ekz. diskursoj pri genroj aŭ kaptuko[49]) por rekoni la kompleksecon de lingvo kaj kulturo kaj malkovri la diversecon en diskursoj kaj ne interpreti tekston el nur unu el tiuj diskursoj, sekve de kio tekstinterpretadoj estas ĉefe motivataj de personaj ideoj kaj spertoj, anstataŭ de pli serena kaj "akademie" interpreto de la teksto. Interpretadoj kutime rilatas al ideoj, sociaj retoj kaj diskursoj, al kiuj iu estas mem elmetita. La diverseco de interpretadoj provizas pli bonan komprenon de la kompleksa kultura realeco kaj permesas kontesti stereotipajn interpretadojn ĉe kiuj oni ne metas demandosignojn[48].

Laŭ Naira Ramirez-Esparza, profesoro pri socia psikologio en la Universitato de Konetikuto (Usono), la rezultoj de personecaj testoj varias laŭ la studata lingvo: "Lingvo kaj ĝiaj kulturaj valoroj estas ne-apartigeblaj," ŝi diras, "kaj la kulturaj valoroj de la lingvo kiun vi parolas estas prismo per kiu vi vidas vin mem". Se ĉi tiuj ĝeneralaj trajtoj ne difinas la personecon de ĉiu parolanto de difinita kulturo, ĉi tiuj estas efikaj gvidlinioj por plibonigi komunikadon trans kulturaj limoj. Fakte, adapti vian mesaĝon al via celpubliko permesas ke ĝi pli bone komprenas la signifon kaj celon[50].

Unesko, Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj (2013-2022) redakti

En 2018 Unesko disvolvis e-platformon de ciferecaj rimedoj por dokumentumi la diversajn manierojn kiel interkultura dialogo estas alkuraĝata ĉirkaŭ la mondo, precipe ekster la Eŭropa Unio, kadre de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj de Unesko[51]. La platformo havas la avantaĝon servi kiel kolektejon, kie ĉiu, kiu kondukas koncernajn projektojn, povas afiŝi siajn proprajn informojn, por ke aliaj povu facile lerni pri ili. Tiel ekestis ekzemple la programon International Summer University for Intercultural Leadership (interkultura edukado por universitatanoj el diversaj kontinentoj kaj kulturaj fonoj - projekto Aladdin[52] - vidu ankaŭ Unesko sub Universitato Bahçeşehir kaj sub la sekcio Eksteraj ligiloj) preparita kadre de la Internacia Jardeko por Alproksimiĝo de Kulturoj (2013-2022), kiu estis proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en sia rezolucio 67/104 de la 17-a de decembro 2012 titolita: "Antaŭenigo de interreligia kaj interkultura dialogo, interkompreniĝo kaj kunlaboro por paco”. La Internacia Jardeko celas ilustri la avantaĝojn kune antaŭenigi respekton al homaj rajtoj kaj kultura diverseco, samtempe agnoskante la gravecon de interkultura kaj interreligia dialogo por batali kontraŭ novaj formoj de rasismo, diskriminacio, maltoleremo, ekstremismo kaj radikaliĝo, tiel estigante ligojn inter popoloj kaj nacioj.

En 2013, agnoskante la gravecon plibonigi la kompetentojn, sintenojn kaj kondutojn de individuoj por atingi la ambiciojn de la Jardeko, Unesko ellaboris konceptan kaj funkcian kadron pri interkulturaj kompetentoj. Darla K. Deardorff (Universitato Duke) verkis manlibron por disvolvi interkulturajn kompetentojn (Manual for Developing Intercultural Competencies) kiu klarigas kernajn konceptojn kaj iliajn funkciajn interrilatojn. Ĝi proponas tutmondan alireblan metodaron por helpi sentivigi diversajn publikojn pri interkulturaj kompetentoj, inkluzive respekton por diferencoj, kultura scivolemo, empatio kaj reflektemo. Pere de la tekniko de rakontado, la manlibro celas faciligi pozitivan pacon kultivante interkulturan dialogon per plifortigo de interagado kaj komprenemo malgraŭ diferencoj. Per edukado pri interkultura komunikado, oni kontribuas al unu de la celoj por daŭripova evoluigo.

Vidu ankaŭ Manual for Developing Intercultural Competencies sub la sekcio Bibliografio por elŝutebla bitlibra eldono en la araba, angla, franca, hispana.

Azio redakti

Tipaj ekzemplo de diferenco en okcidenta kaj azia kulturo estas ke en Okcidento homoj rigardas kun individua mondrigardo al al vivo dum en Azio oni ĝin rigardas kolektive, Iuj kulturoj estas pli fokusitaj al grupa anstataŭ al individua interesoj. En tiaj kazoj laŭdi individuon pro ties penado, anstataŭ rekoni la tutan grupon, povas krei malpacon inter la grupo kaj embarason por la individuo, tiel malpliigante la bonan funkciadon de la kolego anstataŭ plibonigi ĝin. Same, doni al iu negativajn rimarkojn publike, eĉ se ĝi ne estas severa, povas efiki malavantaĝe en iuj kulturoj. Esti sentema kaj konscia pri la unikaj kulturaj diferencoj inter multnacia kolegaro helpas diskuti pri personaj laborstiloj kaj povas esti utila iom interkonsenti pri laborstilo[53]. En la konformema Japanio oni dediĉas multe da valoro al obeemo. Alia kultura trajto estas ke oni emas malestime rigardi al tiu kiu aŭdacas konduti alimaniere.

En Japanio (kaj Hungario) la persona nomo ĉiam venas post la familia nomo: Ekzemplo: 福田康夫 (Fukuda Yasuo). 福田 ("Fukuda") estas la familia nomo.

Tamen, por redoni la okcidentan konvencion kiu konsistas en la listigo unue de la persona nomo kaj poste de la familia nomo, iuj japanoj naskitaj post la fondo de la epoko Meiji (1868-09-08 - 明治時代, Meiji-jidai) ) konformas al la "persona nomo, familia nomo" en okcidenta tekstoj. Do 福田康夫 (Fukuda Yasuo) estas listigita kiel "Yasuo Fukuda". En Vikipedio kutime okcidenta ordo estas uzata por homoj naskitaj ekde la unua jaro de Meiji (1868).

Afriko redakti

En afrika socio kutima demando kiam oni vizitas iun estas 'kion vi alportis por mi? Aliflanke en okcidentaj kulturoj oni pagas impoŝtojn por socia sekureco dum en Afriko solidareco inter si pli gravas pro manko de tia 'okcidenta' sistemo. Dankante oni ofte samtempe aldonas en Afriko 'Alportu min pli, ofte kun emfazo de la jam ricevitaj donacoj' kion blankuloj komprenas kiel ne-sinceran dankemon, sed kiu fakte estus maniero esprimi fortegan socian benon al la donacinto por ke li longe vivu kaj povu ankoraŭ longe kundividi[54]. Ankaŭ ne regas en ĉiuj kulturoj la opinio ke la lingva uzo devas esti korekta kaj laŭ la reguloj, alie ĝi estus malĝusta[55].

Esperantio kiel interkulturejo redakti

Esperantistoj estas homoj kiuj apartenas al diversaj kulturoj kun multaj diversaj kutimoj kaj tradicioj. Nia socio montras al ni kiel agi en nia socio, sed kion tio signifas por aliaj socioj, aliaj kulturoj ni ne nepre komprenas. Tio ekzemple montriĝis dum renkontiĝoj de TEJO kie eblas peti konsilon al tn. konfidencpersonoj kaze de ĝenadoj sekve de nekonscia kaj ne adaptita interhoma konduto[56].

Esperantio povas esti konsiderata bonveniga tero kie regas reciproka respekto de lingvo, religio kaj ĉies kulturo. Esperanto ankaŭ larĝigas la kulturajn horizontojn[57]. La ĉefa celo de Esperanto ne estas disvastigi al la tuta mondo sian propran kulturon, sed pliriĉiĝi per la kulturoj de la aliaj, per pli aŭskultema maniero dialogi, interŝanĝi personajn vivspertojn kaj vidpunktojn[58]. Ankaŭ pere de literaturaj traduko Esperanto havas kulturperan rolon.

Konsciigi pri kulturaj diferencoj redakti

Indiĝenaj Dialogoj redakti

Esperanto-kulturo estas inkluziva kulturo kiu helpas konscii pri kulturaj diferencoj.Tion spertis ankaŭ Aleksandr Melnikov kiu raportis en la Rusia Esperanto-gazeto (REGO) pri interkontinenta kurso de Esperanto kadre de la projekto Indiĝenaj Dialogoj kiu celis kunigi indiĝenajn popolojn pere de Esperanto kaj Interreto. Dum tiu kurso la partoprenantoj kaj la francdevena kursgvidanto diskutis pri indiĝena problemo, sed iumomente berbera partoprenanto el Maroko daŭre faris geston al la kursgvidanto. La franca kursestro interpretis tion kiel "ni faru paŭzon", sed poste montriĝis ke la berbero celis 'peton de parolo'![59] Do klare montriĝis ke temis pri komunikproblemo ligita al diverseco de kulturoj.

ATS "Interkulturo" redakti

Katja Burmisova el Ĉeboksari raportis en Rusia Esperanto-Gazeto pri Aktivul-Trejnajn Seminariojn (ATS) rilate al interkultura edukado por komprenigi al partoprenantoj la ekziston de diversaj kulturoj, pensmanieroj kaj tradicioj en la mondo, donante ankaŭ ekzemplojn de miskomprenojn kaj diskriminaciojn, samtempe substrekante neprajn pozitivajn ekzemplojn kiuj ekzistas en diverskulturaj landoj[60]. En la sama revuo Vitalik Malenko opinias ke interkulturumado temas pri "Frateco kaj justeco inter popoloj", pri tutmonda internacieco, pri alstrebo al interkulturaj socioj, klopodi pere de Esperanto konatigi homojn kun riĉaĵoj de aliaj kulturoj,tradicioj, moroj ktp precipe rakontante al infanoj pri aliaj kulturoj pere de Esperanto-kursoj por ke ni havu poste malpli da ŝovinismo, rasismo, sed pli da toleremo kaj estimo en socioj[61].

Famililaj nomoj redakti

Ĉar lokaj normoj varias tra la mondo, konduto kiu estas akceptebla en unu kunteksto estas ofenda aŭ eĉ kontraŭleĝa en alia. Tial ankaŭ gravas inter Esperantistoj klopodi konscii pri aferoj kiel ekzemple persona spaco, genra kontakto, mangestoj, ŝercoj kaj rekta aul malrekta parolmaniero, normoj pri mono kaj alkohola konsumo.

En sia artikolo "Esperanto as a Foundation Course for Foreign Language Teaching (PDF) A. Giridhar Rao, atentigas pri la interkultura toleremo kiel eduka aspekto dum la lernado de Esperanto:

Esperanto montriĝis alloga por tiuj, kiuj deziras havi rapidan kaj signifoplenan kontakton kun aliaj kulturoj kaj socioj. Tiaj lingve demokrataj rilatoj antaŭenigas interkulturan toleremon kaj komprenon - pli kaj pli nemalhaveblaj trajtoj en la interdependa mondo en kiu ni loĝas[62].

Personaj, interkulturaj spertoj estas la plej konvinka pruvo pri la valoro de Esperanto. Necesas serioze esplori, kiel plifaciligi kaj pliprofundigi tiujn spertojn kaj integri ilin en niajn metodojn instrui, informi kaj kunlabori. Tio estis unu el la emfazoj dum strategia forumo dum la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago (2011)[63]. Okazis jam en Poznan interkulturaj disktuoj en kiuj oni traktis ne nur temojn rilate al aplikata lingvistiko, sed ankaŭ al pragmatiko kiu koncentriĝis al la lingva formo de ĝentileco en diversaj kuntekstoj kaj sociaj rilatoj de la interparolantoj, komparante la influon de kulturo al diversaj lingvoj[64]

Markos Cramer deklaris en intervjuo kun la revuo Esperanto la jenon:

"Se oni malinkluzivigas profesiajn kontaktojn kiel la internaciaj kontaktoj de sciencistoj kaj komercistoj, mi ne konas ne-esperantistojn kiuj tiel multe komunikadas kun alilandanoj. Kaj tia daŭra kaj senpera komunikado sur amikeca nivelo certe helpas al oni pli bone kompreni aliajn kulturojn. Pro miaj diversaj interkulturaj spertoj rilate al Esperanto, per kiuj mi lernis kiel kontentige povas esti transpasi la malfacilaĵojn de interkultura amikeco, mi iĝis ankaŭ pli persista en mia provado teni la amikecon kun miaj tanzaniaj amikoj malgraŭ fojaj malfacilaĵoj"

[65].

Nederlanda firma donas trejnadon kun teorio kiun ĝi nomas 'Diferenci' menciante sur ilia retejo ke temas pri vorto en Esperanto, lingvo kiu 'celas ponti lingvajn kaj kulturajn diferencojn'[66]. Stichting Doni[67] (Fondumo Doni), ankaŭ el Nederlando elstarigas la rolon de Esperanto kiel ponto inter diversaj kulturoj[66]. Vidu ankaŭ la artikolon sub 'rifuĝinto'.

Esperanto donas la eblecon havi interkulturajn spertojn, vojaĝi kaj trovi amikojn kun kiuj komuniki rekte en lingvo sendepende de specifaj landoj kaj politikaj sistemoj[68]. Unu el la gravaj ecoj de Esperanto estas ke ĝi proponas fenestron ankaŭ al malpli konataj landoj kaj kulturoj[69].

En Esperantujo eblas konstati la kompeksecon de internacia kunlaboro en skipo. Esperanto-parolantoj konscie aŭ ne venas al siaj propraj kulturoj kaj portas tiun ĉi kulturan riĉecon en la Esperanto-movadon.[70] Bona aliro por tiuj kulturaj diferencoj okazis dum interlingvistika sesio kaj kurso pri pragmatiko dum kiu okazis diskutoj pri kutimoj en lingvouzo (alparoloj, petoj kaj aliaj ĝentilecoformoj) serĉante normojn kaj limojn de komunaj scioj kaj eblaj supozoj en transnacia parolkomunumo kiel Esperantio[71].

Prof. Humphrey Tonkin de la Universitato de Hartford, observis ke Esperanto estas "kulture neŭtrala laŭ dezajno, ĉar ĝi intencis esti faciliganto inter kulturoj, ne esti la portanto de iu ajn nacia kulturo"[72]. Li krome opinias ke manko de konscio pri kulturaj diferencoj nur fortigas ilian negativan efikon kiel obstakloj al la komunikado”[73].

Gravas aprezi ĉies kulturan identecon kiel sumo de influoj el diversaj originoj, tiel ekzemple iu povas esti samtempe esperantistoesperantiano[74], flandro, belgo, eŭropano kaj mondcivitano, jes aŭ ne influata de usona entrepreno-kulturo, japana zeno, argentina tango, orienta danco aŭ franca vino. Pro ilia edukado Esperanto-parolantoj ofte pensas ke ili pro komuna lingvo povas senprobleme komuniki. Ili devas konsciiĝi pri la diferenco inter komuna lingvo unuflanke kaj kulturo kaj nelingva komunikado aliflanke por pli efike komuniki poste[70]. Apud komuna lingvo tre gravas ankaŭ la konscio ke samvorta vortigo povas en ĉeesto de homoj el aliaj kulturaj fono tamen havi alian signifonuancon difinita de ilia kulturo, ekzemple la demando 'Kiel vi fartas' en iu kulturo povas samtempe esti salutesprimo de ĝentileco sen atendo de respodo En alia kulturo la sama demando povas esti komprenata kiel vera demando pri vi kaj via bonfarto kiu postulas respondon[70]. Do oni atentu pri la lingvo ĉar ĝi havas plurajn nivelojn, ankaŭ eksterlingvajn[70].

Vidu Privat, Edmond, Interpopola konduto, Literatura Mondo 1935

Nomordo en Esperanto redakti

Ekzemple de interkultura lernado rilatas al la nomordo en Esperanto. Nomordo estas la ordo uzata de la popolo en internacia medio. Ĉinoj, japanoj, koreoj, hungaroj kaj pluraj afrikaj popoloj uzas unue la familian nomon, dum en la landoj de kristana kaj islama kulturoj estas ĝenerale inverse (unue la persona nomo, poste la familia). Kvankam hungaroj enlande kutime uzas unue la familian nomon, ili sekvas la eŭropan kutimon en internacia medio[75].

"Lingvoj, artoj kaj valoroj en dialogo inter kulturoj" redakti

"La ŝlosilo por kompreni aliajn kulturojn en nia mondo estas kompreni la homojn malantaŭ la kulturoj kaj ne timi la diferencojn".

Lingva lernado ludas gravan rolon por plibonigi la komprenon de nia kulture diversa mondo[76]. Jam dum la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer, Francio, L.L. Zamenhof per sia fama festa alporolo donis ekzemplon de la interkultura, eduka karataktero kiun havas la komuna uzado de Esperanto[77]. Dum la ILEI-simpozio La kultura heredaĵo de Esperanto (2018) en Hispanio unu el la subtemoj estis "Interkultura lernado kaj edukado per Esperanto"[78].

Projektoj kaj agadoj en la Esperanto-Movado redakti

Dum Esperanto-kongresoj kiuj povas funkcii kiel neformalaj interkulturaj trejnejoj, la temo interkulturo regule estas pritraktita, ekzemple:

  • Dum tri tagoj, inter la 9-a kaj 11-a de julio 2021 en la Universitato de Ŝirazo, Irano, okazis Internacia Retseminario kun la titolo “Esperanto kaj Interkultura Komunikado”. En la jutuba kanalo de UEA (UEAViva) troviĝas kompletaj registraĵoj de la 3-taga evento kun 6 ĉefaj prelegoj kaj 7 enkondukaj prelegetoj. Dum la seminario okazis prelegoj de profesoroj-esperantistoj en Esperanto kun realtempa interpretado en la persan. - La 9-a de julio: https://www.youtube.com/watch?v=pE3W4jPxF_I - La 10-a de julio: https://www.youtube.com/watch?v=SYOnXUB6JIY - La 11-an de julio: https://www.youtube.com/watch?v=-c_MqlTxsAs
  • Dum la 4-a Internacia Konferenco de ALTE en Krakovo (2011) Giorgio Silfer prelegis pri "La influo de la referenckadro pri lingvoj al la interkulturaj demandoj en lingvotestado: la kazo de Esperanto" el kiu montriĝis ke la interkulturaj malfacilaĵoj proponas defion en tio ke ili estas pli influaj ol tiuj de leksiko kaj gramatiko, despli ĉar Esperanto ne havas etnan sed transnacian fonon. Tial la interkulturaj kompetentoj rilatu 'ne nur al la riskoj de miskompreno inter parolantoj el tute malsamaj kulturoj, sed ankaŭ rilate al konotacioj akiritaj per la uzado de la Esperantlingva kulturmedio'[79].
  • Vojaĝante al Japanio esperantistoj povas sperti ke interŝanĝo de nomkartoj en Japanio funkcias preskaŭ kiel rito : oni nepre devas teni la karton per du manoj kaj legi ĝin antaŭ ol formeti en specialan ujon[80]
  • la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, Kubo, en 2010 - la jaro kiun Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron de interproksimigo de kulturoj[81].
  • la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en 2015 en la franca urbo Lillo, sub la temo "Lingvoj, artoj kaj valoroj en dialogo inter kulturoj", en ties tago de la lernejo prelegis Prof. D-ro. Nina Daniljuk, Ukrainio, pri 'Interkultura edukado kaj komunikado en la universitata Esperanto-Centro' kaj Prof. D-ro. Mark Fettes, Kanado, pri 'Esperanto en la kadro de interkulturaj kaj tutmondecaj studoj'. Dum la Internacia Kongresa Universitato okazis ankaŭ i.a. jena prelego de D-ro Christian Lavarenne, Francio, Ĉu nur pala surogato de hilelismo kaj homaranismo? La interna ideo kiel valoro en la dialogo inter la kulturoj.
  • la simpozio de ILEI en Madrido (2018) Kristin Tytgat prelegis pri 'interkultura lernado"
  • Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunlaboras kun Unesko eldonante ĝian oficialan organon "Unesko-Kuriero" en Esperanto, grava komunikilo por konsciigi mondskale pri la celaro de Unesko, nome plifortigi toleremon, reciprokan interkompreniĝon kaj interkulturan dialongon, cele al packonstruado per diskonigo de diversaj kulturoj kaj kurĝiga infroimprovizo por debatoj.
  • Grajnoj en Vento, programon por parigi klasojn kaj organizi kunlaboron kaj interŝanĝojn, lanĉita de Marcel Erbetta, svisa esperantisto kaj instruisto.
  • Ideo (www.noos.ch/ideo) estis interkultura projekto gvidita de 4 landoj (ties Landaj Asocioj de UEA): Germanio, Francio, Katalunio, Svislando, inter 2011 kaj 2013 kadre de la Grundtvig programo de Eŭropa Unio.
  • Eŭropa Esperanto-Unio helpis organizi en la Eŭropa Parlamento (Bruselo, januaro 2008) la ekspozicion "Junularo en interkultura dialogo:per kio povas kontribui esperanton?"[82]
  • Seminario pri interkulturo en Sarajevo jam dum marto 2004 al kiu partoprenis 39 personoj el 17 landoj kaj kiu restas aktuala[83].
  • Interkulturo estis projekto de ILEI, kiu celas eduki interkulture.
  • Interkultura Centro Herzberg estas aktiva en la kampo de interkulturaj rilatoj.
  • Centro por Esperanto kaj interkulturo en Mazara del Vallo, Italio, organizis kursojn pri interkulturo kaj Esperanto kiu eble povas kaŭzi ŝanĝon de la fokuso pri pli malgrandaj lingvaj kaj kulturaj komunumoj.

Kultura interagado pere de tradukado redakti

Tradukado estas nemalhavebla en la perado de kulturoj. El interkultura vidpunkto tradukistoj kiuj tradukas al Esperanto donu kulturologiajn informojn por adekvate transdoni kulturenhavan leksikon.

  • La Serio Oriento-Okcidento estas eldonserio kiu celas kontribui al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj. En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento.
  • La Tradukisto, iama revuo en Islando kiu volis instigi esperantistojn en diversaj landoj rete partopreni en La Tradukisto kun la celo konigi al siaj samlandanoj literaturon de aliaj popoloj pere de Esperanto. Ĝi ankaŭ celis instigi la esperantistan mondon fari esperantajn tradukojn el sia denaska lingvo, ne nur por plifortigi komprenojn de alilandaj kulturoj, sed ankaŭ por plifortigi la gravecon de Esperanto kiel pontolingvo[84].

Vikipedio kaj kulturdependeco redakti

Iuj artikoloj en Vikipedio montras la aferojn el la vidpunkto de unu kulturo aŭ nacio aŭ uzas kulturdependan esprimmanieron. En la Esperanta Vikipedio ni klopodu forigi tiajn kulturdependismojn. Se vi sentas vin kapabla, internaciigu la artikolon. Jarfine Vikipedio organizas (nur por iuj specifaj vikipediaj sekcioj) konkurson por antaŭenigi kulturan interŝanĝon inter diversaj regionoj de la mondo. Kvankam Vikipedio estas unika oportuno por pligrandigi la aliron al scioj pri ĉiuj kulturoj de la mondo, tamen ekzistas diferenco en la kvalito de artikoloj kaj koncentrigo pri okcident-eŭropa kaj nordamerika enhavoj. Tial tiaj konkursoj povas helpi antaŭenigi kunlaboron tra la mondo kaj pligrandigi la aliron al enhavo kun tutmonda perspektivo[85]. La artikoloj de la konkurso rilatis al literaturo, muziko, vidaj artoj, kinematografio kaj televido, monumentoj, kuirarto kaj tradicioj en tri diversaj mondoregionoj (Mezoriento kaj Nord-Afriko-MENA)[86][87], Rusio[87], Latinameriko)[87].

Interkulturaj fabloj kaj fabeloj redakti

Rakonto kiel tiu de la leporo kaj la testudo (France Le lièvre et la tortue, VI.10, fablo de La Fontaine) skizas en ludema maniero pri kio temas en interkultura edukado. La preteco ŝanĝi la mensokadron por aŭdaci rigardi pli larĝe, por kunlabori en malsama maniero malgraŭ la diferencoj.

Interkultura teatraĵo redakti

Christa Hengsbach, germana teatropedagogino, kreis biografian teatroprojekton "Begegnungen - many ways to meet different cultures" (Renkontoj - multaj vojoj por renkonti diversajn kulturojn) montras la renkontiĝon kaj interŝanĝon de homoj el multaj kulturoj. La biografia aliro ne nur rilatas al la lingvo, sed ankaŭ al iliaj diversaj spertoj, esprimformoj, iliaj tradiciaj kutimoj kaj esperoj surscenigitaj pere de kantoj, danco, recitado kaj bildoj[88].

Interkulturaj filmoj redakti

Kelkaj instancoj kiel Unesko kaj A films ouverts organizas aŭ prezentas filmojn kiuj fokusas sur interkulturaj filmoj[89] kiaj "Noces", "Nha fala" aŭ "In between" (araba : Bar Bahar - hebrea : לא פה, לא שם, "Lo po, lo ŝam"), sed precipe ankaŭ la filmo "Gran Torino" de C. Eastwood, kiu montras la povo-ekvilibron inter diversnaciaj homoj kun komunumoj de malsamaj lingvoj kaj kulturoj kiuj ne bone interrilatas[90]. La eldiraĵo de Alfonso Cuarón okaze de la disdono de la premioj Ora Globo en 2019 por lia filmo 'Roma' kongruas tute kun la 'interkultura' idealo de Esperanto : "La plej bona cinematografio malkonstruas murojn kaj konstruas pontojn al aliaj kulturoj"[91].

Mireille Grosjean donis franclingvan prelegon en La Roche-sur-Yon, Francio, pri interkulturaj aspektoj en la instruado de lingvoj, sed ne nur kiel ekzemple relativigi sian propran kulturan kodon, havi paciencon, deziron havi kontakton kun aliaj kulturoj ktp (filmita[92]).

Dokumenta filmo Unveiling Dubai (Malkaŝi de Dubajon), 2005, produktita kaj estrita de Nayla Al Khaja; tiu filmo volas pruvi al multaj okcidentanoj, kiuj nur legis pri "Mezoriento" en la gazetaro, kiel kulturaj antaŭjuĝoj povas malaperi simple vizitante alian landon kaj sperti alian kulturon.

La du filmoj "French Bashing"[93][94] kaj "French Loving"[95] ankaŭ estas interkulturaj en la maniero ke ĝi fokusas la imagon de Francio kaj gefrancoj el la vidpunkto de eksterlandanoj kiuj malŝatas la francan kulturon aŭ ĝuste ŝategas ĝin.

Interkulturaj filmetoj redakti

Lingvoj kaj fremdaj socioj ofte inicitas al interkulturaj miskomprenoj[96] foje en formo de gestoj, malpli neglektinda ol lingva uzo ĉar korpolingvo[97]. Sur la francalingva blogo 'Gestion des risques interculturels' (mastrumado de interkulturaj riskoj) ne nur troveblas multegaj artikoloj rilate al la temo, sed ankaŭ filmetoj kiuj humore ilustras la temon de interkultura inteligenteco[98]. En Esperanto kaj en la franca videblas sur YouTube ankaŭ du filmetoj pri interkulturo de Mireille Grosjean, en kiu ŝi priskribas interalie la problemon de metakomunikado[99] en interkulturaj rilatoj kaj en alia filmeto la plusojn de la lernado de Esperanto[100], kiu ebligas aliron al plej diversaj kulturoj.kvardeko da esencaj demandoj[101] por malkovri kion nin disigas kaj kion nin kunigas.

Interesa sperto pri kulturaj diferencoj prezentas ĉina esperantistino Long Yunxia (Nuba) en YouTube.

Scott David Turton faris dulingve parolatan filmeton (angla kaj Esperanto) pri lingva kaj kultura diverseco kaj Esperanto kiel ponto inter kulturoj kies titolo sur jutubo estas "#EsperantoLives and Helps Make Cultures and Languages Sustainable - English & Esperanto".

Muziko Interlingve Interkulture estis Google+ kanalo (ĝis aprilo 2019) kiu pere de serio de muzikfilmetoj el la plej diversaj landoj kaj lingvoj invitas al alikultura muziko (kutime ne konataj de eksterlandanoj) kaj al la rekono de la lingvo en kiu oni kantas, samtempe invitante al la ŝato de la sonkoloro de tiu(jà lingvo(j).

IET-international estas nederlanda universitata studocentro en Groningen por interkultura edukado; kiu ofertas kursojn al internaciaj asocioj bazitaj sur akademmiaj esploroj kaj uzante multajn filmfragmentojn (kun anglaj kaj nederlandaj subtekstoj) pri "kritikaj incidentoj": situacioj en kiuj interkulturaj diferencoj ekestas pro tio ke kondutoj, normoj kaj valoroj kolizias. La filmfragmentoj temas pri diversaj sociaj situacioj, kiel renkonti homojn, amikiĝi, komuniki, respekti aliajn kulturojn, problemojn en ĉiutaga vivo, problemojn rilate al laboro kaj kiel trakti neatenditajn eventojn. IET diferencas de aliaj kursoj pri interkultura komunikado, ĉar ĝi koncentriĝas sur kompetentecojn anstataŭ sciojn pri aliaj kulturoj ebligos pli bone komuniki, sendepende ĉu la iu, al kiu vi parolas, estas ekzemple el Panamo, Turkio aŭ Ĉinio[102].

Poligloto Tim Doner klarigas la rilaton inter lingvo kaj kulturo en sia TED-prelego (ekde min. 13:11) "Breaking the language barrier' (Trarompi la lingvan baron) per ekzemploj kiel la irana Taarof. TED-prelego de Serge Mouangue (fr: Le kimono Africain) invitas al interkulturaj renkontiĝoj por ĉefe kreivaj celoj kaj aliri al universaleco inter kulturoj. Alia TED-prelego de Janesh Rahlan (en: Lost in translation) temas pri la graveco lerni lingvojn por ponti kulturojn.

En sia TED-prelego de Mairead Nic Craith, ŝi klarigs kulturajn diferencojn inter Irlando kaj Germanio. Marietta Stepanyants, prezidanto de la UNESKO-programo "Filozofio en la Dialogo de Kulturoj" parolas pri la graveco de edukado al dialogo inter kulturoj.

Interkulturaj ludoj kaj kvizoj redakti

LinguaPolis Esperanto redakti

"Vizitante" Esperantopolo, vizitantoj ekrilatas al parolantoj de aliaj lingvoj, ekkonas disversajn kulturojn kaj tradiciojn, tiel fariĝantaj sennacianoj, kosmopolitoj. La elprintebla ludo en PDF-formato, la cifereca versio ludebla en Google Jamboard, la sonregistraĵoj en Esperanto, disponeblos en la retejo de LinguaPolis Esperanto[103][104].

Barnga, simulada ludo pri kulturaj konflilkoj redakti

Eduka ludo kiu baziĝas sur la (anglalingva) libro „Barnga: A Simulation Game on Cultural Clashes“ de S. Thiagarajan kaj B. Steinwachs, Eldonejo Intercultural Press (Great Yarmouth: 1990). Centrum Informatieve Spelen: Intercultural games, Jeux interculturels, Jugeos interculturels. CIS, Leuven 1998[105].

Kukumio: lingvopolitika ludo redakti

"Kukumio, lingvopolitika ludo". Kukumio temis pri elpensita lando, en kiu loĝas diversaj popoloj, kiuj havas diversajn lingvojn, kulturojn kaj historion.

Interkultura aŭskultado kaj kvizo pri diverslingvaj kantoj redakti

Muziko el ĉiuj anguloj de la mondo ankaŭ kreas fortan senton de ligiteco kaj interkultura sperto. Ankaŭ atelieroj, dancoj kaj kantoj el ĉiuj eblaj kulturoj interkulturigas.

Ebla ekzemplo: kun voĉoj el Turkio, Eŭskio, Finnlando, Hungario, LitovioKatalunio ĉirkaŭ tablo, la partoprenantoj provas, surbaze de la lingvaj sonoj, diveni kiujn lingvojn oni parolas dum ĉi tiu poliglota kunveno.

La sama eblus per aŭdigo de kantoj en diversaj lingvoj. Tiaj projektoj povas etendiĝi al arkivado de sonregistraĵoj en multkulturaj loĝkvartaloj por ekscii ĉu ĝi same sonos post ekzemple 20 jaroj[106].

MOOC pri interkultura edukado redakti

Ĉe Coursera la Universitato de la Andoj ofertas portugallingvan kurson (MOOC) pri interkultura edukado: "Compreender as dimensões interculturais na vida cotidiana" (Komprenu interkulturajn dimensiojn en ĉiutaga vivo). Fine de ĉi tiu kurso la studento havos ilojn, kiuj permesos al li pli zorge pripensi sian historion, identecon, lingvon, parolon kaj reagon al sociaj situacioj, kiuj implikas la interkulturan komprenon de aliaj.[107]

Alia interkultura kurso estas tiu pri Intercultural Sensitivity (enl al angla) kiu ĉefe koncentriĝas sur kritikaj situacioj ofte okazantaj kiam homoj de malsamaj kulturaj fonoj interagas.

Esploristoj pri interkulturo redakti

Plej konkretan aliron al interkultura edukado ebligas verko de la Eŭropa centro por la vivantaj lingvoj de la Konsilio de Eŭropo (CELV)[108] kiu per anekdotoj plej elstarigas la 'ŝokon de ideoj'.

En sia libro Culture Map (kulturo-mapo), Erin Meyer, profesoro ĉe INSEAD, franca komerca lernejo, pristudas kiel homoj el diversaj kulturoj konstruas fidon, komunikas, faras decidojn kaj perceptas situaciojn malsame, precipe en la laborejo. Ankaŭ en la komerca kulturo ŝi malkovris ok aspektojn: komunikado, persvado, taksado, gvidado, decidoj, fido, malkonsentoj kaj fine perceptoj de tempo. Tiel ŝi ekzemple malkovris kiel negoci en Japanio, BraziloSauda Arabio aŭ kiel efike kunlaborigi teamojn de Barato kaj Usono. En Ĉinio ekzemple oni akiras la plej bonan el skipa laboro.

La libro Cultural DNA, the Psychology of Globalisation (Kultura DNA, la psikologio de tutmondiĝo) de Gurnek Bains havas gravecon preter komercon analizante la ligon inter migrado, genetika elekto kaj la sociaj, komercaj kaj politikaj trajtoj kaj mensogoj de la aktuala loĝantaro. En la Mezoriento li identigas komercan talenton kiel la ĉefa forto de tiu regiono, kune kun ĝia profunda respekto al scio, ilustrita de la nomata islama orepoko, unu el la plej grandaj aĝoj de teknologia novigo, adaptado de ideoj kaj sistema konservado de scio. Por Ĉinio, ekzemple la libro enfokusiĝis la koncepton Zhong Yong (virtoj de harmonio kaj interdependado) kiu incitis la ĉinojn serĉi la mezan vojon kaj rigardi justecon kiel pli gravan ol la literon de kontrakto[109].

Aliaj ekspertoj estas Fons Trompenaars kaj Geert Hofstede[109]. La nederlanda psikologo Geert Hofstede[109] efektivigis grandan plurnacian enketon por lia dunginto (IBM) kies rezulto estis serio de kulturaj dimensioj kiujn li resumis en kadro por komunikado trans tiuj kulturoj. Ekzemple, kiomgrade kulturo aprezas egalecon kaj kiuj kulturoj estas pli virdominataj ol aliaj ? Kiam eblas eksporti varojn, ne eblas samstile eksporti kulturojn. Tion lernis jam la brita imperio el sia kolonia historio : ne asimili sed konservi britajn tradiciojn kaj valorojn, sed samtempe adapti sin al lokaj kulturoj[109].

Interkulture per literaturo redakti

Hodiaŭ interkultura literaturo rilatas al la literaturo de aŭtoroj, kiuj verkas el vidpunkto de almenaŭ du kulturaj perspektivoj. Multaj verkistoj kiuj verkas interkulture fokusas pri la temo identeco. La termino interkultura literaturo emfazas la fakton, ke la verkoj apartenas al pli vasta literatura diskurso, kiu ne estas limigita al literaturo de migrantoj.

Ann Morgan, aŭtoro de "The world between two covers: Reading the globe" arigis librojn el 196 landoj de la mondo, reprezentitaj per romano, novelo, memoraĵo aŭ verkaĵo kiu prezentas portreton de kultura diverseco.

Interkultura literaturo en Esperanto redakti

  • Interkultura verko, originale verkita en la pola (pdf) kaj publikigita ĉe la Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków, 2011, kaj plurfoje tradukita jam en aliajn lingvojn, estas la libro de Przemysław Paweł Grzybowski : "Renkontoj kun Diferenculoj. Rakontoj por interkultura edukado" *[110] (versio en Esperanto senpage elŝubtela en formato pdfĉi tie). Ĝi jam estis tradukita al la angla, franca, germana kaj kurda (sorani). Legu ĉi tie en la klerigejo de Edukado.net pri kiel utiligi tiun ĉi libreton, kune kun metodikaj konsiloj por gepatroj kaj geinstruistoj. *Renkontoj kun Diferenculoj - Rakontoj por interkultura edukado estas kolekto de rakontoj pri diversaj personoj, kiuj pro variaj kialoj en sia medio diferencas de la plimulto de la homoj kaj pro tio oni perceptadas ilin kiel strangajn, malkompreneblajn, eĉ danĝerajn.
  • Profesoro Przemysław Paweł Grzybowski en la interkultura lernolibro por infanoj kaj gejunuloj Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi [42] listigas detalajn celojn por interkultura edukado en la sferoj de sintenoj, kompetencoj kaj de konscio[111]. Gi estas lernolibro kiu prezentas teoriajn fundamentojn kaj historion de interkultura edukado kaj enhavas riĉan gvidilon pri literaturo kaj interretaj paĝoj ligitaj kun ideoj de interkulturo, tolero, civitaneco kaj edukado en plurkulturaj kaj pluretnaj medioj. => (originala pola versio) Grzybowski, P., Także ty jesteś Obcym. Mały traktat o edukacji międzykulturowej i języku esperanto jako jej narzędziu), (PDF-versio, 125 p, Academia.eu), ISBN 978-83-62323-17-3, eld. Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Bydgoszcz; 2011[112], tradukita ĝis nun al la angla, germana, franca, kurda kaj Esperanto. => (Esperanto-versio) estas senpage alirebla en la retejo edukado.net sub 'klerigejo' (PDF-elŝuto ankaŭ en Researchgate).
  • Fians, Guilherme (2018), La Kosmopolito kaj la Aliulo: Historiaj konsideroj pri diferenco kaj diverseco laŭ la vidpunkto de esperantistoj. En: Gotoo, Kimura and Vergara (Eds). En la mondon venis nova lingvo: Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins, Novjorko: Mondial (resumeto en la angla kaj esperanto, ĉi tie).
  • Per la libroj en la serio Oriento-Okcidento eblas konatiĝi kun ĉefverkoj de diversaj naciaj kulturoj.
  • "Don Kiĥoto eksterlande" kaj "Don Kiĥoto en Adrajlo" estas du mallongaj rakontoj kiu aperis en la libro "Karavale" de Abel Montagut, kiuj pritraktas la ne-komprenemon de aliaj kulturoj kaj aliaj lingvoj, 1997, 65 p., IEM serio "Originala Literaturo" #25., ISBN 3-901752-09-9.
  • En la Esperanta literaturo troveblas libretoj en kiuj eblas sperti interkulturecon legante ekzemple "La Papalagoj"[113][114][115] aŭ la libretojn de Jean Codjo : "Aventuro en mondo de ŝajnigado", "La paŝo senelirejen" aŭ "Dialogo inter surduloj"[116][117]. La libreto "Nesenditaj leteroj el Japanio" de Spomenka Štimec estas bona libro por kompreni facetojn de Japanio[118]. Aliaj ekzemploj troveblas en la revuo Kontakto junio 2005, paĝo 12; PDF; 65,4 kB] post kiam en 2004 projekto Interkulturo kaj la revuo Kontakto lanĉis komunan konkurson pri la plej interesa interkultura situacio[119].
  • La libreto "Esperantujismo" de Gbeglo Koffi atestas pri la renkontiĝo de afrikaj kaj okcidentaj mondperceptoj[120].
  • La libreto "La nigra fiŝeto" de Samand Behrangi legantoj ekscias ion pri la irana kulturo kiu ne permesas tro rektan, konkretan kaj klaran komunikadon, en kiu oni metafore, ambigue enŝteligas opiniojn en ĉion ajn, en literaturo, arto, vistilo ktp[121].
  • La libro "Bridge of words", en kiu Esther Shor priskribas diversajn kulturajn praktikojn kaj tradiciojn de homoj kiujn ŝi renkontas, ankaŭ helpas nerekte klarigi kiel Esperanto helpas rompi kulturajn barojn[122].
  • "Esprimaro" de Petro De Smedt estas libro pri la figura signifo de multaj esprimoj kiel ponto inter kulturoj[123].
  • La broŝuro "Kiel lerni pri kultura diverseco kaj multlingvismo en Eŭropo?" (PDF) resume montras ekzemplojn, kaj samtempe donas konsilojn, kiel lerni pri multkultureco kaj multlingvismo en Eŭropo.
  • Maja Tišljar kaj diversaj aŭtoroj, Interkultura Dialogo kaj Komunikado, la referaĵkolekto de la EEU-konferenco Alieco kiel Valoro de 2007 en Maribor (29-31.07.2007). Bruselo, EEU, 2008. 95p. La tekstoj de 10 referaĵoj estas en Esperanto kaj la denaska lingvo de la prezentinto.
  • (pola) Zbigniew Romaniuk & Tomasz Wiśniewski en la volumo Zaczęło się na Zielonej. O Ludwiku Zamenhofie, jego rodzinie i początkach esperanta (kun samvoluma kompleta traduko en Esperanton: "Ĉio komenciĝis ĉe la Verda. Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto"), Łódż, 2009, eld. Księży Młyn, ISBN 978-83-61253-61-7
  • Simpozio pri interkultura komunikado Arkivigite je 2007-10-27 per la retarkivo Wayback Machine (2005), red.Christer Kiselman, 160 paĝoj, eld. Kava-Pech, ISBN 8085853825
  • Sequoia Edwards, "How to Translate to Esperanto" (ekzistas ankaŭ traduko en Esperanto) konsilas noti vort-elekton de aliaj parolantoj de Esperanto, samkiel ilian uzon de gramatiko kaj vort-ordo, por povi kompari kulturajn diferencojn en pensado ktp, serĉante ekzemple la tradukon de vorto en lingvo kiel la islanda aŭ la ĉina, kiuj kutime ne prunteprenas vortojn, por vidi kiel aspektas ĝia vortkonstruo[124].
  • Aleksandr Melnikov, Rimedoj de la kulture signifa funkcio de Esperanto en la interkultura dialogo : lingvokulturologiaj aspektoj, en : Tutmondiĝado - lingvoj de malgranda disvasteco - interlingvistiko : situacioj kaj problemoj,
  • Hans Bakker, Agi en eksterafrikujo, konsiloj kaj sugestoj por partopreni la afrikan agadon, 20 paĝoj, 1992, eld. FAME-fondaĵo.
  • "Interkultura kompreniĝo kaj internacia kulturo", labordokumento TEJO-seminario en la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo (31-8-1986 ĝis 07-09-1986)

"Ksenofobiaj" gvidlibroj redakti

Por doni ideon pri tiaj libroj jen retlegebla (angla) versio de 'Ksenofobia gvidlibro al belgoj'

(esperanto) Martin Solly. Ksenofobia gvidlibro al la italoj, Tradukis A. Löwenstein. Geografio, vojaĝoj. Eld. IEF, Milano, 2006, amuzstila libreto kun faktoj kaj fantazioj pri italoj.

(esperanto) Rodney Bolt, Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj, Tradukis S. Davies. Geografio, vojaĝoj. Eld. Bero, Rotterdam, 2008.

Ksenofobia gvidlibro al kanadanoj! ankaŭ ekzistus, sed ne konfirmita.

Ĉi tie menciindas ke poliglotaj tradukistoj kaj interpretistoj ofte estas fidindaj periloj de kulturaj informoj, ekzemple la hungara Kató Lomb, kiu en sia vojaĝlibro Egy tolmács a világ körül ("Interpretisto ĉirkaŭ la mondo"), publikigita en 1979 priskribas la ĉiutagan vivon de homoj kaj ties kutimoj, kiujn ŝi bone komprenis danke al siaj eksterordinaraj lingvokapabloj. Kiel interpretistino ŝi estis en 40 landoj kaj en ĉiuj kvin kontinentoj de la mondo. Traduko de la libro "فرايبورغ. رقَّة العزلة" (Freiburg..la delikateco de izolado) en la germanan sub la titolo "Kostbare Einsamkeit - Freiburger Tage" ankaŭ servis la interkulturan dialogon per kiu oni eksecias ke la saudarabia dentistino Alhanoof Aldegheishem spertis sian esplorrestadon en germana urbo kiel malfacilan por integriĝi pro la diferencoj inter du kulturoj[125].

Gvidlibroj "Culture Smart!" (kulturo mojosa) redakti

La eldonejo Kuperard (Londono) publikigas serion de gvidlibroj pri kulturoj kaj kutimoj de pli ol 100 landoj sub la ĝenerala titolo "Culture Smart! " (Kulture mojosa!) de la landnomo. Ĉiu gvidilo inkluzivas koncizajn ĉapitrojn pri la lokaj moroj, tradicioj kaj valoroj de la loĝantoj de la lando, kaj la ĉefaj historiaj kaj kulturaj eventoj, kiuj formis ilin. Estas sekcioj pri socia kaj komerca etiketo, konsiloj pri komunikado, kaj parola kaj nevorta, kaj konsiloj pri kiel esti bona gasto. Jen kelkaj ekzemploj de kultura ŝoko por okcidentanoj kiuj vojaĝas en Filipinoj:

  • Filipinanoj konsideras ĝin malbona etiketo publike malfermi donacojn. Malfermi donacojn antaŭ donanto ankaŭ implicas, ke la ricevanto estas avara kaj materiisma, okupiganta pri la enhavo de la donaco anstataŭ pri la ago donaci.
  • Esti akurate en Filipinoj ne estas konsiderata bonmaniera, ĉar la gasto povas aspekti tro avida je manĝo. Ju pli grava estas la invitita gasto, des pli li povas malfrue alveni. Akuratecco por komercaj aŭ oficialaj transakcioj tamen estas observata.

La serio de "Culture Smart!" estas utila por vojaĝantoj kiuj uzas ekzemple la gastigan reton "Pasporta Sevo": por 66 landoj de la 81 landoj (en 2017) ekzistas "Culture Smart!"-gvidilo: Argentino, Aŭstralio, Aŭstrio, Barato, Belgio, Belorusio, Birmo, Bosnio kaj Hercegovino, Brazilo, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Ekvadoro, Estonio, Filipinoj, Francio, Germanio, Grekio, Gvatemalo, Hispanio, Hungario, Indonezio, Irano, Israelo, Italio, Japanio, Kamboĝo, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kroatio, Kubo, Litovio, Malajzio, Maroko[126], Meksiko, Mongolio, Nederlando; Nepalo, Niĝerio, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Pakistano, Peruo, Pollando, Rumanio, Rusio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Afriko, Sud-Koreio, Svedio, Svislando, Tajlando, Tanzanio, Ukrainio, UAE, Usono, Uzbekio, Venezuelo, Zambio. Vidu la retejon de la eldonejo por koncizaj kulturaj proponoj kaj aktuala listo de la haveblaj kulturgvidiloj.

Kulturspecifaj libroj redakti

La germana eldonejo Kursbuch eldonas kulturspecifajn librojn i.a. pri Japanio[127] kun enhavriĉaj enrigardoj en tiuj du kulturoj.

Japanio redakti
  • (germane) Peter Pörtner, Japan. Lesebuch estas esearo pri interalie zeno, teknologio, japana glavarto (kenĵucuo), tutmonda ekonomio, la silento en japana kulturo, angura teatro (アングラ aŭ subgrunda teatro), ĵazo en Japanio, hikikomorio, rjokano (gastejo), Shinjuku boys (trangenruloj), J-Pop, mangao, la membildo de modernaj japanoj. ISBN 978-3887692162. Estis eldonita diversaj volumoj: Japan. Lesebuch I, Japan. Lesebuch II, Japan. Lesebuch III, Japan, Lesebuch IV
  • (germana) La verkaro de Yoko Tawada ankaŭ donas interkulturan rigardon inter Japanio kaj Germanio.
  • (angla) En la romano "Pachinko" de Min Jin Lee la aŭtoro rakontas pri koreaj migrantoj en Japanio, per kiu oni enrigardas orienta(j)n kulturo(j)n, ekzemple ke koreoj (kaj aziaj homoj ĝenerale) ne estas tre voĉaj aŭ fizikaj pri sentoj[128].
  • (franca) "Le Japon des Japonais, l'autre guide", eld. Liana Levi Seuil, 2007, ISBN 978-2-86746-441-6
Lando de gestoj redakti

(angla) Nancy Armstrong & Melissa Wagner, "Hand Rub". Field Guide to Gestures (Manlavado - praktika gvidilo pri gestoj), Quirk Books. 2003, ISBN 9781931686204.

Infanlibroj redakti

Por trarompi sterotipojn ĉe infanoj el diversaj mondopartoj (ekzemple blankaj kaj nigraj infanoj en sama klaso) Yvette Umuhire verkis kolorilustritan libron 'Heroinoj kaj herooj de Afriko' (eldonita en tri lingvoj: angla, franca kaj nederlanda) en kiu ŝi rakontas pri famaj afrikanoj por doni al afrikdevenaj infanoj senton ke ili samvaloras kaj same gravas ol blankaj infanoj ĉe la reprezentado en libroj aŭ desegnofilmoj kaj por helpi ke blankaj infanoj ricevu ankaŭ alian bildon pri Afriko kaj afrikanoj ol tiun kiun ili ofte renkontas en sia ĉirkaŭaĵo kiu priskribas Afrikon tro ofte kiel kontinento de militoj kaj malriĉeco[129].

Konkludo redakti

Per interkultura lernado eblas multe atingi por akcelli komprenemon, akceptemon kaj toleremon rilate al aliaj kulturoj survoje al pli bona interkompreniĝo. Tamen plia paŝo povus esti transkultura edukado. Interkultura kaj transkultura lernado ne estas kontraŭaj, ili ne ekskludas, sed kompletigas unu la alian. Prefere oni parolu pri universalaj valoroj ol pri ekzemple okcidentaj valoroj, ĉar kulturo celu unuigi kaj ne dividi homojn[130].

Dum lernejaj interŝanĝoj kun gelernantoj el tre malsamaj kulturoj, estas interese doni, antaŭ ĉiu interŝanĝo; ampleksan klarigon pri la kulturo de unu la alia, eblaj sentivecoj kaj interpretaĵoj, pri komunaj (antaŭ-)juĝoj kaj konsiloj por taŭgaj sintenoj kaj reagoj. Kelkaj kernaj temoj kiuj povas ludi en interkulturaj rilatoj estas ekzemple riĉeco-malriĉeco, dankemo, preni fotojn, amikeco, malsano kaj solidareco, sed ankaŭ tabuoj kiel fumi en publika loko kontraŭ fingre purigi vian nazon.

La mondo fariĝus pli homa kaj paca kiam renkontiĝas homoj kun homoj en respekto kaj dialogo. respekti sin mem kaj la aliajn kiel bunta mikso de kulturoj estas kultivejo por pacas kunekzistado.

Literaturo redakti

(angla) Federico Gobbo (2021) The-intercultural-role-of-esperanto (PDF), en: Ilona Koutny, Ida Stria, Michael Farris: The Intercultural Role of Esperanto / Interkultura rolo de Esperanto / Międzykulturowa rola esperanta, Wydanie, ISBN 978-83-66666-31-3, DOI10.48226/978-83-66666-31-3

(angla) Manual for Developing Intercultural Competencies (Manlibro por disvolvi interkulturajn kompetentojn), (2020), Uneskco, senpage elŝutebla krom en la angla, ankaŭ en la araba, la franca kaj la hispana, eble sekvos traduko al Esperanto).

(angla) Unesco Guidelines on intercultural education,(20026) UNESDOC Digital Library, 46 paĝoj, ekzistas ankaŭ versio en la franca kaj hispana lingvoj.

(germana) Interkulturelle Kompetenz – Schlüsselkompetenz des 21. Jahrhunderts? Thesenpapier der Bertelsmann Stiftung auf Basis der Interkulturellen-Kompetenz-Modelle von Dr. Darla K. Deardorff, senpage elŝutebla ĉi tie Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)

(angla) Jane Jackson (2019), Introducing Language and Intercultural Communication, Routlegde, 2-a eldono, ISBN 9781351059251

(franca) Sociologie des migrations et des relations interculturelles (Sociologio pri migrado kaj interkulturaj rilatoj, Wikiversité.

(angla) Warshel, Y., (2018). Peace communication. Key Concepts in Intercultural Dialogue.

(angla) Alvino E. Fantini (2018). Intercultural Communicative Competence in Educational Exchange. A Multinational Perspective. Routledge, 338 paĝoj, Illus.

(nederlanda) Patrick T.H.M. Janssen (2018), Interculturele competenties, Groningen/Utrecht, eld. Noordhoff, ISBN 978-90-01-86885-7

(angla) Ingrid Piller[131] (2017), Intrercultural Communication - A critical introduction (Interkultura komunikado-kritika enkonduko), Edinburgh University Press, ISBN 978 1 4744 1293 3

(angla) Janet M. Bennett (2015), The SAGE Encyclopedia of Intercultural Competence, 1024 paĝoj, SAGE Publications, Inc.

(germana) Rathje, Stefanie (2014) Multikollektivität. Schlüsselbegriff der modernen Kulturwissenschaften, in: Stephan Wolting: Kultur und Kollektiv. Festschrift für Klaus P. Hansen. S. 39-60, Berlin.

(angla) Martyn Barrett, Michael Byram, Julia Ipgrave, Aude Seurrat (2013), Aŭtobiografio de Interkulturaj Renkontoj, Konsilio de Eŭropo. Rimedo dezajnita por instigi homojn pripensi kaj lerni de interkulturaj renkontoj, kiujn ili havis aŭ vizaĝo al vizaĝo aŭ per vidaj rimedoj kiel televido, revuoj, filmoj, interreto, ktp.

(angla) Sorrells, Kathryn. Jackson, Jane (2012), The Routledge Handbook of Language and Intercultural Communication. Routledge, 374 paĝoj. ISBN 9781136649530.

(franca) Martine Abdallah-Pretceille (2011), L'éducation interculturelle, PUF, Collection: «Que sais-je?» n° 3487, ISBN 978-2-13-054402-9

(germana) Arne Weidemann, Jürgen Straub, Steffi Nothnagel (2010): Wie lehrt man interkulturelle Kompetenz? Theorie, Methoden und Praxis in der Hochschulausbildung (Kiel oni lernas interkulturan kompetenton? Teorio, metodoj kaj praktiko en la germana supera edukado), transskribo, Bielefeld, ISBN 978-3-8376-1150-2.

(angla) Henrike Paepcke, Anja Drame & Gina Zerbe (2010), Workshops on Diversity and Global Understanding Arkivigite je 2019-11-13 per la retarkivo Wayback Machine”, UN Studies Association (UNSA), TermNet, Universitato de Heidelberg kaj la Universitato de Vieno.

(germana) Rathje, Stefanie (2009), Konzepte kultureller Differenz – Münchener Beiträge zur interkulturellen Kommunikation (Konceptoj de kultura diferenco - Munkenaj kontribuoj al interkultura komunikado), Münche, Moosmüller, Alois (eld.)

(franca) François-Xavier D'Aligny, Astrid Guillaume, Babette Nieder, François Rastier, Christian Tremblay, Heinz Wismann (2009), Plurilinguisme, Interculturalité et emploi: défis pour l’Europe, p. 329-334, Paris, L’Harmattan.

(angla) Christoph Marcinkowski (2009), The Islamic World and the West: Managing Religious and Cultural Identities in the Age of Globalisation (la islama mondo kaj la okcidento : mastrumi religiajn kaj kulturajn identecojn), eld. LIT Münster, ISBN 978-3-643-80001-5, p. 312 (parte rete elirebla).

(pola) Przemysław Paweł Grzybowski (2008), Edukacja miêdzykulturowa–przewodnik. Pojêcia, literatura, adresy (Interkultura edukado–gvidlibro. Nocioj, literaturo, adresoj), Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków.

(angla) Gudykunst, William B.. (2003) Communicating with Strangers: An Approach to Intercultural Communication, 4‑a eldono, New York: McGraw-Hill Education. ISBN 9780071195379.

(franca, angla) Comme c'est bizarre! L'utilisation d'anecdotes dans le développement de la compétence interculturelle (Kiel strange! La utiligo de anekdotoj en la disvolviĝo de interkultura kompentento). 2000, CELV (Eŭropa centro por la vivantaj lingvoj de la Konsilio de Eŭropo)

(angla) Katan, David (1999), Translating Cultures, An Introduction for Translators, Interpreters and Mediators, Manchester, St. Jerome Publishing, 271 p.

(angla) Lo Bianco, J., Liddicoat, A. J., & Crozet, C. (1999), Striving for the Third Place: Intercultural Competence through Language Education (Strebado al la tria loko : interkultura kompetenteco pere de lingva edukado), Language Australia.

(germana) M. Borrelli (1998), Interkulturelle Pädagogik im internationalen Vergleich (interkultura pedagogio internacie komparata), eld. G. R. Hoff, ISBN 3-87116-606-5

(en, fr, es) Intercultural games, Jeux interculturels, Jugeos interculturels Arkivigite je 2022-01-25 per la retarkivo Wayback Machine (interkulturaj ludoj), Centrum voor Informatieve Spelen (CIS), Leuven/Loveno, Belgio, (1998).

(germana) Welsch, Wolfgang (1998): Transkulturalität. Zwischen Globalisierung und Partikularisierung (Transkulturismo. Inter tutmondiĝo kaj Individuigo), en: Interkulturalität. Grundprobleme der Kulturbegegnung (Interkultureco. Bazaj problemoj de kultura renkontiĝo), Mainzer Universitätsgespräche, Mainz.

(angla) Penelope Brown, Stephen C. Levinson (1987), Politeness: Some Universals in Language Usage, Cambridge University Press.

Vidu ankaŭ redakti

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Reta memstuda kurso pri interkultura edukado de la Konsilio de Eŭropo

(eo) Duncan Charters - Lingvouzo kaj interkultura komunikado: kiel ili rilatas?, YouTube

(eo) Formularo ĉe Interkulturo.net por priskribi eventojn de kultura ŝoko Arkivigite je 2021-02-23 per la retarkivo Wayback Machine

(eo) Kurso en Esperanto pri interkultura edukado por infanoj, enkonduko al la kurso en Klerigejo de Edukado.net. Rimarko: La kursomaterialo celas infanojn, gejunulojn, sed nepras plenkreskulra helpo, gvidado.

(eo) Eŭropo kaj Afriko - Ligitaj per eksterordinaj paŝoj, Kontakto, 2017:6

(eo) Klasointerŝanĝoj: eduko al interkulturaj rilatoj harmoniaj, (pdf), ILEI, Mireille Grosjean

(eo,en) Efiko de interkulturaj edukaj interŝanĝoj, ESF Connected

(eo) TEJO-Akademio : Grupaj kultur-interŝanĝoj

(en,eo) LinguaPolis Esperanto (senpaga tabulludo, PDF) - la aldonaj ludelementoj en la retejo de LinguaPolis Esperanto.

(eo, en, ca, de, fr) IDEO, Interkultura Edukado, defio por Eŭropo, Grundtvig projekto listigis librojn en diversaj lingvoj iel en rilato al la temo (PDF-dosiero).

(eo, fa) Esperanto kiel transpontilo de kulturoj / اسپرانتو، پلی بین فرهنگ‌ها, H. Tonkin, paĝoj 6-10, Irana Esperantisto

(pl, eo) Eŭropa Centro de Interkultura Edukado en Vroclavo, Pollando

(plurlingva + tekstoj en Esperanto) Monda Tago por Kultura Diverseco, por Dialogo kaj Evoluo, jutuba filmeto A films ouverts

(franca) Education plurilingue et langues de l’éducation (PDF) (Edukado plurlingva kaj lingvoj de la edukado)

(en) Building Resilience through the Development of Intercultural Competencies: Story Circles

(en) Etna kaj interkultura komunikado (PDF[rompita ligilo]).

(franca vikipedio) Tipaj ekzemploj de kulturaj diferencoj

(en) UNESCO guidelines on intercultural education, ERIC,

(en) Blogo/retejo de Erin Meyer, aŭtoro de la libro 'Culture Map' (havebla en la korea, japana, ĉina, indonesian, turkan, germanan kaj francan)

(en) International Association for Translation and Intercultural Studies (Internacia Asocio por Tradukado kaj Interkulturaj Studoj) : www.iatis.org

(en) Scienca raporto pri interkultura kompententeco post kunlaborprojekto inter germanaj kaj svisaj studentoj. (PDF)

(de) Kulturshaker

(en) Tim Rettig, blogisto pri interkulturaj temoj

(en) About Culture Smart! (Pri Kulturo Mojosa!)

(en) International Summer University for Intercultural Leadership Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine (Internacia Somera Universitato pri interkulturaj gvidado - kadre de Erasmus+), Projekto ALADDIN - sub aŭspicio de Unesko[52].

(en) Mapo kun ligiloj kaj informoj al literaturaj verkoj el la tuta mondo (Ann Morgan)

Jutubaj filmetoj: redakti

(Esperanto kun samtempa traduko al la persa) Internacia retseminario pri “Esperanto kaj Interkultura Komunikado”, parto 1, la 9-an de julio 2021.

(Esperanto kun samtempa traduko al la persa) Internacia retseminario pri “Esperanto kaj Interkultura Komunikado”, parto 2 - 9-a ĝis la 11-an de julio 2021.

(eo) Interkultura lernado kaj la aldona valoro de Esperanto, Kristin Tytgat

(Esperanto) Pri interkultura edukado (Mireille Grosjean)

(angla) Disvolvi interkulturajn kompentencojn, Unesko, (ĉu Unesko helpus eldoni ĝin ankaŭ en Esperanto?)

(japana, anglalingvaj subtekstoj) Kion oni konsideras malbonajn kondutojn en Japanio?

(ĉina, angla) Kiel ĉinoj kaj afrikdevenaj personoj perceptas unuj la aliajn?

(korea, anglaj subtekstoj) Kion koreoj opinias pri publika montrado de afekcio?

(angla) retejo de xenophobes.com kun dekoj da libroj pri aliaj popoloj kaj kelkaj pri lingvoj (mankas Esperanto :-)...

(angla) Masafumi Otsuka, japana interkultura faciliganto, pri la graveco de aktiva aŭskultado respektante la kulturan fonon de la interparolantoj, TED-prelego

(en) Claire Kramsch, T rans-lating culture in the language classroom: An historical challenge (pri traduki kulturojn en la lingvoklaso: historia defio).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (angla) "WVS Database", www.worldvaluessurvey.org.
  2. Mónika Molnár, Kio estas interkultura edukado?, p. 237, En; (en, eo, pl) Ilona Koutny & Ida Stria & Michael Farris, The Role of Languages in Intercultural Communication/Rolo de lingvoj en interkultura komunikado/Rola języków w komunikacji międzykulturowej, Universitato Adam Mickiewicz (UAM), 2020, ISBN 978-83-66666-28-3 DOI 10.48226/978-83-66666-28-3 .
  3. (es) Quiénes somos, Servindi
  4. (eo) Mesaĝo de uea okaze de la monda tago por kultura diverseco por dialogo kaj evoluigo, 21 majo 2022: lingvoj – portantoj de kulturo, Gazetara Komuniko de Universala Esperanto-Asocio (UEA), n-ro 1037, la 22-an de majo 2022.
  5. (en) Being curious, Coaching Without Boders.
  6. (nl) Lingvo malfermas la mondon, Taal gewoon doen,
  7. (en, fr) Ugur Ümit Üngör, Kiel integriĝo devas funkcii en eŭropaj kampusoj, Cafebabel, la 16-an de septembro 2020
  8. (en) Darla Dierdorff, fimeto (ekde 9 min 15): "Exploring intercultural competence, key to succesful global leaders' (Esplori interkulturan kompetenton, ŝlosila faktoro por sukcesplena tutmondaj gvidantoj), Universitato Duke, Usono
  9. (angla) Blogo de Erin Meyer
  10. Literaturo porjunula kaj literaturo porpaca, HeKo 694 6-B, la 4-an de novembro 2018.
  11. (en) Gvidlinioj por interkultura edukado (PDF), paĝo 18, Unesko, 2006
  12. (angla) Romani Prodi, en : Inglehart, Ronald; Basanez, Miguel; Diez-Medrano, Jaime; Halman, Loek; Luijkx, Ruud, eds., 2004, Human Beliefs and Values: A cross-cultural sourcebook based on the 1999–2002 values surveys (homaj kredoj kaj valoroj : transkultura fontlibro bazita sur superrigardoj de valoroj inter 1999-2002).
  13. (nl) Sociolinguïstische competentie, Begrippenlijst, het ERK
  14. Buda B. (1992): Kommunikáció és kultúra [Komunikado kaj kulturo]. IN: Hidasi J. (red.): Kultúra, viselkedés, kommunikáció. Külkereskedõknek, idegenvezetõknek, diplomatáknak, utazóknak [Kulturo, sinteno, komunikado. Por eksterakomercistoj, fremdulgvidantoj, diplomatoj, vojaĝantoj]. Budapest: Közgazdasági és Jogi Kiadó
  15. (nederlanda) Herman Vuijsje, "Op weg naar Vladivostok - achter Russische façades", 2012, eld. Bas Lubberhuizen, ISBN 978 90 5937 300 6
  16. 16,0 16,1 16,2 Vuijsje (ref 7) p. 52
  17. 17,0 17,1 17,2 Vuijsje (ref 7) p. 60
  18. Vuijsje (ref 7) p. 157
  19. Vuijsje (ref 7) p. 27
  20. (angla) Learning to read The Culture Map with Erin Meyer [The Culture Guy Podcast]
  21. (nederlanda) Gevluchte vrouwen aan het woord (rifuĝintaj virinoj parolas), fotoekspozicio en GlobeAroma.be, Vizine; okt-dec 2016.
  22. (en) Intercultural Dialogue in the Infodemic era, Lisbon Forum, Konsilio de Eŭropo, 2021
  23. (nederlanda) AFS in de 21e eeuw (American Field Service - AFS - en la 21a jarcento)
  24. (angla) Cheney, George, Steve May kaj Debashish Munshi. "Ĉapitro 20." The Handbook of Communication Ethics. New York: Routledge, 2011. 335 p.
  25. (angla) Mondialogo In quest of intercultural dialogue!, Iniciato de Daimer kaj Unesko, p. 5 (PDF)
  26. (angla) Vanderbroeck, Paul (2013). Leadership Strategies for Women: Lessons from Four Queens on Leadership and Career Development. Springer Science & Business Media. p. 20. ISBN 3642396232.
  27. (nederlanda) Maja Panajotova, Over de noodzaak van een wereldliteratuur (pri la neceso de mondliteraturo), Loveno, Letters, n-ro 4, okt-dec 1994.
  28. (nederlanda) Verschil multi-interculturaliteit, Tijd voor interculturaliteit.
  29. (germana) Interkulturalität (interkultureco), Kulturshaker.
  30. Noto : valoroj formas la bazon sur kiu homoj decidas kio estas bona, justa kaj dezirinda (aŭ la opozicio) en ilia kulturo.
  31. (eo, fr, pl, en) Guillaume Roussel, Plureco da kulturoj, diverseco da vidpunktoj, HADES, multlingva revuo uzante Esperanton kiel pontolingvo.
  32. Kristin Tytgat, Interkultura lernado kaj Esperanto kiel aldona valoro (jutuba video), ILEI-simpozio, Madrido, 2018
  33. (eo) Philippe Planchon, Ĉu Esperanto enhavas la necesajn rimedojn por roli kiel interkultura lingvo? – Esploro de la esprim-rimedoj de Esperanto laŭ semantika, pragmatika kaj enunciativa vidpunktoj, p. 120, en: The Intercultural Role of Esperanto - La Interkultura rolo de Esperanto - Międzykulturowa rola esperanta, Cross-linguistic and Cross-cultural Studies 2, Poznań 2021, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza (UAM) – Adam Mickiewicz University Instytut Etnolingwistyki – Institute of Ethnolinguistcs, eld. Wydawnictwo Rys, ISBN 978-83-66666-31-3 DOI 10.48226/978-83-66666-31-3
  34. (angla) Culturemastery
  35. (nederlanda) Investeren in culturele diversiteit en interculturele dialoog - samenvatting Arkivigite je 2018-04-28 per la retarkivo Wayback Machine (investi en kultura diverseco kaj interkultura dialogo-resumo), Unesko-monda dosiero 2. (ISBN n° 978-92-3-104000-9) disponeblas en la angla, franca, hispana, ĉina, rusa kaj araba kaj tradukoj en aliaj lingvoj estas en preparo.
  36. (nederlanda) Kirsten Notten, Dag en nacht werken voor een ideaal (tage kaj nokte labori por idealo) tria parto de intervjuo kun Said Baluĉi), Zowell, la 23-an de novembro 2016, alirite la 18-an de januaro 2019.
  37. (fr) Barrières interculturelles : stéréotypes, préjugés, ethnocentrisme, France Université Numérique (FUN),MOOC 'Interkultura kompetenteco', aŭgusto 2020
  38. (fr) Les Compétences pour le dialogue interculturel (La kompetentoj por interkultura dialogo), France Université Numérique (FUN), julio 2020
  39. (germana) Multikolektivität (multkolektiveco), Kulturshaker.
  40. (nederlanda) Jaap de Jong, "Waarom maken politici graag gebruik van 'framing’?[rompita ligilo]"(Kial politikistoj ŝatas uzi enkadriĝojn?), en : Boogaard & Jansen (eld.), Alles wat je altijd al had willen weten over taal (ĉio, kion vi ĉiam volis scii pri lingvo), De taalcanon, Meulenhoff 2012.
  41. (eo) Michał Kozicki en la artikolo "Fervojaj paspagoj, fervojaj pordegoj, fervojaj mastoj aŭ fervojaj baroj? Komparo de la lingva bildo de fervoja terminologio en la pola, angla, nederlanda kaj Esperanto", p. 240, en: The Intercultural Role of Esperanto - La Interkultura rolo de Esperanto - Międzykulturowa rola esperanta, Cross-linguistic and Cross-cultural Studies 2, Poznań 2021, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza (UAM) – Universitato Adam Mickiewicz Instytut Etnolingwistyki – Institute of Ethnolinguistcs, eld. Wydawnictwo Rys, ISBN 978-83-66666-31-3
  42. 42,0 42,1 Fernando Pita, Recenzo en Revuo Esperanto, paĝo 17, n-ro 1342(1) januaro 2020.
  43. Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2017 - Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, United Nations - Esperanto - Unuiĝintaj Nacioj,YouTube-video, la 18-an de februaro 2017.
  44. (eo) Jerzy Leyk, "Plurlingveca kapitalo de la socioj kaj ties bildo en Eŭropo kontraste al monopoligaj praktikoj en edukado de fremdaj lingvoj je mezlerneja nivelo", en: 5-a Interlingvistika seminario pri la rolo de lingvoj en interkultura komunikado, paĝoj 251-268, 2020, AMU, Poznan, Pollando.
  45. Tamar Sukhishvili, "La kartvela lingvo: minacoj kaj defioj" en : Lingvopolitiko, p. 226, JKI-12-2017[1] (pdf Arkivigite je 2021-01-09 per la retarkivo Wayback Machine).
  46. (angla) Tamar Sukhishvili, The Georgian Language: Threats and Challenges Arkivigite je 2021-01-09 per la retarkivo Wayback Machine (la kartvela lingvo : minacoj kaj defioj), Język. Komunikacja. Informacja Ilona Koutny, Ida Stria (red./ed.) 12/2017: 25–37
  47. (en) Kramsch, C.,The privilege of the intercultural speaker, en: M. Byram & M. Fleming (red.) Language Learning in Intercultural Perspective. Approaches through Drama and Ethnography. 1998, Cambridge, Cambridge language teaching library, ISBN 0521623766, ISBN 0521625599 (pbk.), ISBN 9780521623766, ISBN 9780521625593 (pbk.)
  48. 48,0 48,1 (nl) Gerdi Quist, Cultuurtekst als middel voor interculturele reflectie, en: Internationale Neerlandistiek, jarkolekto 2010, Neerlandica extra muros.
  49. Kaptuka arto, parto 1 (revuo Kontakto, p. 10-14, n-ro 295, 2020, parto 2 (Kontakto, p. 13-17 n-ro 296, 2020)
  50. (en) Adapt your translation for a better understanding of interculture Arkivigite je 2021-09-25 per la retarkivo Wayback Machine, Universalis Translation
  51. (en) Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturo j, Unesko
  52. 52,0 52,1 ten) iuil.org - enkonduko Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine
  53. (en) Chris Smith, Overcoming Cultural Barriers (venki kulturajn barojn), en: The Seven Barriers of Communication
  54. Op stap met Veerle (3), Powered by love, Lifeschool Ghana (Buipe).
  55. (nederlanda-angla) De zin van taal - Language for society, Taalmuseum, 2018, (PDF).
  56. (eo) Kial tutmonda organizo kiel TEJO bezonas konfidencpersonojn?, La Ondo de Esperanto, p. 47, n-ro 1, 2024.
  57. (en) Geoffrey Greatrex, University of Ottawa, recenzo de la studo de Angela Tellier (eld): Esperanto as a Starter Language for child Second-Languages Learners in the Primary School, Stoke-on-Trent, 2012. En: Language Problems and Language Planning, p.97-99, Vol. 37, n-ro 1, 2013, ISBN 0272-2690, John Benjamins Publishing Company.
  58. (eo) François Lo Jacomo, Esperanto-kulturo aŭ kulturo pere de Esperanto?, AMO 75
  59. (eo) Aleksandr Melnikov, Indiĝenaj Dialogoj - kio, kial, kiel?, REGO, pĝ 43, n-ro 4 (6), septembro 2001  
  60. (eo) K. Burmisova, ATS "Interkulturo", REGO, n-ro 3 (5), p. 21, junio 2001.
  61. (eo) Vitalik Malenko, Movadaj pensoj, REGO, n-ro 3 (5), p. 19, junio 2001.
  62. (angla) Esperanto and Linguistic Human Rights (PDF), p.5, Academie.edu, en: Rao, A. Giridhar (2009). “Esperanto as a Foundation Course for Foreign Language teaching". En Prabhakara Rao J. (red.). Foreign Language Teaching in India: Challenges and Strategies. Hyderabad, India: Allied Publishers, ISBN 978-81-8424-672-8, paĝoj 108-123.
  63. Mark Fettes, Fronte al grandaj ŝanĝoj, p. 174, revuo Esperanto, septembro 2011, n-ro 1250 (9), alirite la 26-an de januaro 2019.
  64. Ilona Koutny, Interkulturaj diskutoj en Poznano, Edukado.net
  65. José Antonio Vergara, La Esperanto-junulo kiel konscia vojaĝanto transsocia (pdf), revuo Esperanto, majo 2011 1247 (5)
  66. 66,0 66,1 Yves Nevelsteen, Diferenci, en : "100+ merknamen in het Esperanto" (100+ markonomoj en Esperanto), eld. FEL, 2019.
  67. Stichtingdoni.nl, YouTube
  68. (angla) Katalin Kováts, Fourth Interlinguistic Symposium (kvara interlingvistika simpozio), p. 213, JKI-12-2017[1] (pdf).
  69. Don Harlow, recenzo de Aforismoj de Ŝota Rustaveli.
  70. 70,0 70,1 70,2 70,3 Kristin Tytgat, Interkultura komunikado dum FESTO 2014, Muzaiko, la 20-an de novembro 2018.
  71. UAM-studentoj ne volas beletron, Heroldo de Esperanto 2252 (2:2016), p. 4
  72. Auld, William. La Fenomeno Esperanto, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1988.
  73. Postkongresa Akademia Simpozio (pri Interkultura Komunikado) en Gotenburgo (2–3 aŭg 2003), La Ondo de Esperanto, n-ro 8-9 (106-107), 2003.
  74. Noto : esperantistoj kiuj sentas ke ili apartenas al senŝtata diaspora lingva grupo, en akordo kun la difino trovebla en la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj, 1996, artikolo. 1, 5.
  75. Vikipedio:Titoloj de artikoloj
  76. (angla) Teresa Tinsley, Why everyone should learn 1,000 words in another language (Kial ĉiu devus lerni mil vortojn en alia lingvo), British Council, la 2-an de oktobro 2013.
  77. Parolado de Zamenhof en la unua universala kongreso (1905)
  78. ILEI-kongresa simpozio: La kultura heredaĵo de Esperanto, ILEI
  79. Rilatoj kun ALTE, p. 4, Heroldo de Esperanto 2167 (1:2011).
  80. Ĵenja Amis, Miaj trezoroj, Riverego, p. 4, nro 114, jaro 28, vintro 2013-2014 (PDF), alirite la 22-an de oktobro 2018.
  81. G.Greatrex: Jaro de interproksimigo de kulturoj: Ni spertiĝu pri interkulturaj rilatoj. [en:] La Revuo Esperanto, No 9/2010, p.174
  82. (eo) Ĉu vanaj klopodoj? Eŭropa Unio, Esperanto kaj la esperantistoj (2-a parto), La Gazeto, p.12, n-ro 150, majo 2012
  83. 'El la kelo de RadioZam : Interkultura seminario kiu okazis en Sarajevo (2004)', Radio Muzaiko, la 3-an de novembro 2018.
  84. Pri La Tradukisto, literatura revuo el Islando en Esperanto.
  85. (en) Bridges across Cultures (pontoj trans kulturoj)
  86. (en) Proponitaj temoj por la MENA-regiono
  87. 87,0 87,1 87,2 (en) List of proposed articles (listo de proponitaj artikoloj por MENA, Rusio kaj Latinameriko.
  88. (germana) Faldfolio pri la teatraĵo kun kontaktadreso (PDF)
  89. Filmoj interkulturaj, IDEO, datumbazo.
  90. (franca) Jiaxing Zhou, Gran Torino (film) : immigration, plurilinguisme, contact des cultures (Gran Torino (filmo) : migrado, plurlingvismo, kontakto de kulturoj), Open Edition, la 23-an de novembro 2016.
  91. (angla) Tara Bitran, Alfonso Cuaron's 'Roma' Wins Golden Globe for Best Foreign-Language Film, The Hollywood Reporter, la 6-an de januaro 2019.
  92. (franca) Filmeto de Mireille Grosjean : "Aspects interculturels dans l'enseignement des langues"
  93. Noto: French bashing rilatas al la denigrado de Francio eksterlande kaj la franca memnigrado lige al certa malprogreso.
  94. (fr) French bashing,RTBF.be
  95. (fr) French Loving, CanalPlus.cpm
  96. (angla) okminuta filmeto Cultural gaffes beyond your borders donas 14 ekzemplojn de kulturaj mispaŝoj.
  97. (angla) Gestures around the world
  98. (franca) Index Général, 8. Humour : videoj.
  99. Mireille Grosjean, pri metakomunikado en interkultura komunikado.
  100. (videaĵo) Pri interkultura edukado. Mireille Grosjean klarigas.
  101. Videoprojekto de Yann Arthus-Bertrand pri vivmanieroj en 78 landoj sur ĉiuj kontinentoj.
  102. (angla) Intercultural Effectiveness Training, RUG.nl
  103. (eo,en) Vita Kogan kaj Stas Kapustin, Ludecigo de lingvolernado: LinguaPolis Esperanto, ESF Connect, la 22-an de novembro 2021, alirite la 19-an de januaro 2022.
  104. (eo) Vita Kogan kaj Stas Kapustin, Ludecigo de lingvolernado: LinguaPolis Esperanto, (PEF), paĝoj 6-10, Informilo por Interlingvistoj n-ro 118 (1/2022)
  105. Grzybowski, P., Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi, p. 60, eld. Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Bydgoszcz; 2011
  106. Phonorama, Aifoon vzw, 2017
  107. (pt) MOOC - Compreender as dimensões interculturais na vida cotidiana, Coursera.
  108. (franca, angla) Comme c'est bizarre! L'utilisation d'anecdotes dans le développement de la compétence interculturelle (Kiel strange! La utiligo de anekdotoj en la disvolviĝo de interkultura kompentento). 2000, CELV (Eŭropa centro por la vivantaj lingvoj de la Konsilio de Eŭropo)
  109. 109,0 109,1 109,2 109,3 (angla) Steve Royston, Cultural DNA: Digging for Gold Among the Bones of Our Ancestors, Blogo de Steve Royston, la 5-a de julio 2015
  110. Librorencenzo (pri interkulturaj rakontoj por infantoj en la aĝo inter 10-12 jaroj.).
  111. Grzybowski, P., Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. pp. 63-64, eld. Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Bydgoszcz, 2011.
  112. Lucyna Fic ilustris la libron Renkontoj kun Diferenculoj. Rakontoj por interkultura edukado, en diversaj lingvoj, Goodreads.
  113. Papalagi = blankulo, pacifika Eŭropido, eŭropida pacifikano, Eŭropano
  114. Noto pri "La Papalagoj" (1935, unua eldono en Esperanto, sed havebla ankaŭ i.a. en la ĉefaj okcidenteŭropaj lingvoj), atribuita al indiĝeno el Samoo, satiras pri la malvirtoj kaj malfortoj de la blankuloj en moralisma sed humura stilo. Ĝi eĉ "plej taŭgas por la mondpercepto de la Esperantianoj, se ne ĉiuj Esperantistoj". Fonto : Post la absurda Beckett, jen humuraĵo, Heroldo de Esperanto, aprilo 2019, p. 2.
  115. La Papalagoj - paroladoj de oceania tribestro, traduko en Esperanto fare de F. Faulhaber, eld. SAT (elĉerptia).
  116. Heidi Goes, Recenzo de la tri libretoj, En : Esperanto en Afriko, n-ro 36, 2018, paĝoj 6-7 (PDF Arkivigite je 2018-11-14 per la retarkivo Wayback Machine)
  117. Tri libroj de verkisto esperantista afrikano, recenzo, la 10-an de februaro 2019, alirite la 4-an de marto 2019.
  118. Nesenditaj leteroj el Japanio, Spomenka Štimec. Zagreb-Hukuoka: Hukuoka Esperanto-Societo, 1990. 66 p.
  119. Revuo Kontakto junio 2005, paĝo 12; PDF (65,4 kB)
  120. Andreas J. Penk, recenzo pri Esperantujismo, BEJO, la 29-an de aprilo 2018, alirite la 24-an de novembro 2018.
  121. Said Baluĉi, Irana alegorio, recenzo de la ne tiom infana libro 'La nigra fiŝeto' de Samad Behrangi, eld. Behjat, 2018, p. 221, revuo Esperanto 1329 (11), novembro 2018.
  122. (en) Xavier Alcalde, Librorecenzo de Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language. (PDF), New York: Metropolitan Books, 2016), 384 pp., ISBN 0805090797.
  123. Jutuba filmeto: Petro Desmet' prezentas sian verkon Esprimaro
  124. Eld. smashwords.com/
  125. (de) Roman "K ostbare Einsamkeit" von Alhanoof Aldegheishem - Übersetzung: Hussein Gaafar", Deutsch-Arabische Gesellschaft
  126. (en) Jillian York, The Essential Guide to Customs & Culture (La esenca gvidilo al kutimoj kaj kulturo de Maroko), Culture Smart, 2006
  127. Japan, eldonejo Kursbuch Verlag Claudia Gehrke
  128. (en) Rincey, librorecenzo de "Pachinko", la 24-an de februaro 2017
  129. (fr, nl, en) Yvette Umuhire, Héroïnes et héros d'Afrique (Heroinoj kaj herooj de Afriko), ISBN 978-2-9602837-0-9
  130. (germana) Plädoyer für eine transkulturelle Erziehung (Pledo por transnacia edukado), Humanistischer Pressedient, la 8-a de majo 2013.
  131. Noto : Ingrid Piller el Sydney, Aŭstralio, estas ĉefredaktoro de la internacia socilingvistika revuo Multilingua kaj prizorgas la socilingvistikan portalon Language on the Move. Ŝi amplekse verkis pri lingva diverseco, lingva kaj socia justecoj, fokusante sur la lingvaj dimensioj de ekonomia malegaleco, kultura dominado kaj diferencoj de politika partoprenado.