Interna Londono

grupo de urbodistriktoj de Londono kiuj formas la internan parton de Granda Londono
Por samtitola artikolo vidu la paĝon kantono Durham.

Interna Londono estas la nomo por la grupo de urbodistriktoj de Londono kiuj formas la internan parton de Granda Londono kaj estas ĉirkaŭataj de Ekstera Londono. Ĝi iĝis fiksita kiel areo por statistiko en 1847 kaj estis utiligita kiel areo de loka administracio de 1855 ĝis 1965 ĉefe kiel la Distrikto de Londono. Ĝi nun havas du komunajn difinojn. La unua estas la laŭleĝa difino konturita en la Londona Registara Leĝo 1963, oficiala ekde la 1-a de aprilo 1965, konsistante el dek du intern-Londonaj urbodistriktoj kaj preskaŭ identa al la Distrikto de Londono kiu estis aboliciita en la sama tempo. La dua estas la nuna difino utiligita fare de la Oficejo por Nacia Statistiko konsistanta el dek unu el la laŭleĝaj urbodistriktoj de Interna Londono kaj du el la laŭleĝaj de Ekstera Londono-urbetoj, kaj aldone la plej centra urbodistrikto, nomata City.

la Tura Ponto ĉe sunsubiro, fone la urbodistrikto Southwark
Interna Londono
Urbodistriktaro
censa/statistika difino
censa/statistika difino
censa/statistika difino
NUTS 2 statistical territorial entity of the United Kingdom • grupo [+]

LandoBritio
RegionoAnglio

- koordinatoj52° N, 0° U (mapo)51.5084-0.12536399999999Koordinatoj: 52° N, 0° U (mapo)
Areo319 km² (31 900 ha) [+]

Loĝantaro3 535 700

Interna Londono (Tero)
Interna Londono (Tero)
leĝa difino

Interna Londono (Britio)
Interna Londono (Britio)
DEC

Map
Interna Londono
Vikimedia Komunejo:  Inner London [+]
vdr

Interna Londono estas pli malgranda ol Ekstera Londono kaj laŭ populacio kaj areo, sed la loĝdenso estas pli ol duobla ol tiu de Ekstera Londono. Interna Londono estas oficiale la plej riĉa areo en Eŭropo kun la plej multekosta strato en Eŭropo: la Malneta enlanda produkto (MEP) pokape estas pli ol € 80 000, dum en tuta Britio la MEP pokape estas proksimume € 27 000.