Interna Niĝera Delto

La Interna Niĝera Delto, konata ankaŭ kiel MacinaMasina,[1] estas granda areo de lagoj kaj inundebenaĵoj en la duon-arida areo de Sahelo de centra Malio, ĝuste sude de la Sahara dezerto.

Interna Niĝera Delto
Geografia regiono
riverdeltoekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • malsekejo • inland delta [+]

LandoMalio
- koordinatoj14° 37′ 0″ N, 4° 30′ 0″ U (mapo)14.616666666667-4.5Koordinatoj: 14° 37′ 0″ N, 4° 30′ 0″ U (mapo)


Interna Niĝera Delto (Malio)
Interna Niĝera Delto (Malio)
DEC
Interna Niĝera Delto
Interna Niĝera Delto

Map
Interna Niĝera Delto
Vikimedia Komunejo:  Niger Inland Delta [+]
vdr

Loko kaj priskribo redakti

La delto konsistas el la meza fluejo de la Niĝera Rivero, inter la disigita Niĝero kaj ties alfluanto, nome la Bani, kiu el tie fluas norden al la dezerto. La Niĝero estas la plej longa rivero en Okcidenta Afriko. Urboj kiaj la havenurboj Mopti, Sévaré kaj Djenné, kun ties kot-brika Granda Moskeo de Djenné kuŝas ĉe la 400 km-longa regiono.

La Fulanoj kaj Dogonoj loĝas en la Macina regiono kaj en la ĉirkaŭa areo, kiu havas ĉirkaŭ 500,000 loĝantojn. Plej el la jaro la areo havas malvarman kaj sekan klimaton, kun varmaj ventoj el proksima Saharo kio altigas la temperaturon ĝis 40°C. Dum la malseka sezono, kii daŭras el julio al septembro sed daŭras plie en la sudo, kie la marĉo inundas kiel lago kaj nature irigacias la teron. Kiam venas la seka sezono, Macina iĝas reto de lagoj kaj kanaloj. Brutobredado, peniseto, kaj rizo estas ties ĉefaj agrikulturaj produktoj. La Macina interna delto havigas ankaŭ akvon kaj fiŝon por la malianoj kiuj loĝas tie kaj dum la malseka sezono estas hejmo por grandaj nombroj de birdoj.

Pro sia proksimeco al la larĝe pliiĝanta Sahelo, oni studas, ke eble la Macina povas iĝi malpli pluva ĉiujare.

Komence de la 19a jarcento, Seku Amadu fondis regnon nome Macina Imperio en la regiono, konstruante ĉefurbon ĉe Hamdullahi en 1820. Macina falia al la Tukulora Imperio de El Hadj Umar Tall en 1862, kiu siavice falis al la Franca Armeo. La regiono iĝis parto de la lando Malio ĉe ties sendependeco en 1960.

Ekologio redakti

Minacoj redakti

14° 37′ 00″ N 4° 30′ 00″ U / 14.61667 °N, 4.50000 °U / 14.61667; -4.50000 (mapo)

Referencoj redakti

  1. Termino el la fula lingvo Maasina.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • "Inner Niger Delta flooded savanna". Terrestrial Ecoregions. World Wildlife Fund. [1]