Interna misio (germane: Innere Mission) estas protestantisma societaro kiu krom forigo de ekstera mizero ankaŭ celis revivigo de kristanaj sensoj en jam iel de la eklezio fremdiĝintaj personoj.

Johannesstift-memorigtabulo, Berlino

Historio redakti

Tiaj intencoj jam pli frue diversmaniere plenumitis sed ofte ekskluzive edife aŭ fare de ordenoj for de la ĉiutaga (labora) vivo, respektive ene de gildoj/ kooperativoj. En la raciisma kaj komunutila tempo de inter 1750 kaj 1820 multe da bono faritis por helpi malriĉulojn: sed precipe pro humaneco kaj filantropiismaj ideoj, ne tiom pro kredoorientiĝo kaj kun teologia fonto.

La nececo de elklezia bonfarado iĝis pli kaj pli evidenta post la liberiĝmilitoj de la 19-a jarcento laŭ modeloj angluja kaj skotlanda. Tamen havis Germanujo ĉi-rilate propran evoluon. La fondo de t.n. savodomoj (Rettungshäuser) pro la suferinta junularo fare de Johannes Daniel Falk en Vajmaro (1813) kaj Adalbert von der Recke-Volmerstein en Hamme (Bochum) (domo Overdyck) kaj Klostro Düsseltal (en Düsseldorf; 1816) kiel ankaŭ la fondo de la Kleriginstitucio por specialaj pormalriĉularinstruistoj je Kastelo Beuggen apud Bazelo (1820) fare de Christian Heinrich Zeller estis la unuaj rimarkindaj paŝoj tiunsence. Same malfermis en 1833 Johann Hinrich Wichern, laŭ ideoj de la piulino Amalie Sieveking, Rauhes Haus apud Hamburgo kaj Georg Heinrich Theodor Fliedner en 1836 la unuan evangelian diakonisa instituto en Kaiserswerth

La komuna nomiĝo Interna misio kiun parte paralelis misioj inter nekristanoj estis de la göttingen-a teologo Friedrich Lücke. Mecenateco malavara por la internmisiuloj venis ekde 1840 en la persono de reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio) men. Ankaŭ la revolucijaroj de 1848 antaŭenpuŝis la evoluigon kio statusigis en 1849 okaze de la unua eklezitago je Wittenberg por fondi la ŝirma organizaĵo Zentralverein für innere Mission; ties 32-a kongreso okazis en 1903 en Braunschweig.

Ekder la jam menciitaj savodomoj por povraj infanoj kaj diakonisejoj por flegado de malriĉuloj, malsanoj kaj etinfanoj, menciindas ankaŭ societoj kaj ejoj por inaj kaj amlinaj soluloj (Jünglingsvereine, Mägdeherbergen, Herbergen zur Heimat, Marthastifter), helpsocietoj por enkarcerigitoj kaj eksaj kaptitoj, por labormalvolemoj por virinoj forlasitaj (Magdalenenhäuser) ktp.

En grandaj urboj kiel Berlin, Hamburg, Vroclavo komenciĝis komence de la 20-a jarcento ordigo de tiaj institucioj per Urbaj misioj (Stadtmissionen) kaj oni ankaŭ konstruis evangeliajn societodomojn. Dividiĝo de similaj ŝtataj organizoj ne ĉiam klaras. Ekde 1852 reprezentantoj de Interna misio serĉis eniri oficalan rilaton kun la ŝtato (ekz. koncerne la situacion en prizonoj). Laborrondoj faritis ankaŭ kun Johanitordeno.

Fine de la 19-a jarcento pli kaj pli venis la t.n. prilaborista demandaro. En Frankfurto ĉe Majno okazis en 1894 granda kongreso pri la laborista movado. Ankaŭ la katolikoj samtempe ekokupiĝis pri tiu ĉi problemaro, ekz. ene de la societaro Bonifatiuswerk.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 846-847 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti